Al la enhavo

Ĉu Esperanto-kurso en Duolinguo por franclingvanoj julie?

de Zam_franca, 2020-aprilo-02

Mesaĝoj: 25

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aprilo-02 06:16:32

https://incubator.duolingo.com/courses/eo/fr/statu...

Tia kurso povus esti disponebla julie!

opajpoaj (Montri la profilon) 2020-aprilo-02 09:33:25

Ni esperu !

komunumo (Montri la profilon) 2020-aprilo-02 21:04:28

Mankas franco, kiu volas verki ĝin, ĉar estas penega laboro tute senpaga.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aprilo-02 21:06:39

komunumo:Mankas franco, kiu volas verki ĝin, ĉar estas penega laboro tute senpaga.
Feliĉe, vi malpravas!

Vidis mi, ke novaj verkantoj estis aldonitaj. La kurso devis ek-disponebli en marton 2021. Nun, laŭ ili, ĝi povus do esti julie.

Jen unu el la maloftaj bonaj konsekvencoj de la koronviruso.

vanilo (Montri la profilon) 2020-aprilo-03 15:38:57

Ho, ĉu vere? Eble tiam mi povos lerni la francan
per Esperanto en duolingo XD

Tadugl (Montri la profilon) 2020-aprilo-04 14:32:36

Ĉi tio estas bona novaĵo, eĉ la "Duolingo metodo" ne estas perfekta.
Mi esperas, ke estos gramatikaj lecionoj, kaj ne nur tradukado.

Sed mi uzis Duolingo por (re)lerni la germanan, ĝ ne estas malbona.

flanke (Montri la profilon) 2020-aprilo-04 15:17:34

Ĉu lernu! kaj Duolingo por Esperanto estas la plej popularaj/grandaj Esperanto-lernaj retejoj?

Tadugl (Montri la profilon) 2020-aprilo-04 16:51:03

Mi pensas, ke jes.
Por franclingvanoj estas aukaŭ ikurso, kiu estas bona, ĉar la ekzercoj estas korerktitaj de esperantistoj.
(Bedaŭrinde, mia korektante ne respondis al mi, tial mi venis ĉi tien.)

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aprilo-04 21:43:34

Tadugl:Mi pensas, ke jes.
Por franclingvanoj estas aukaŭ ikurso, kiu estas bona, ĉar la ekzercoj estas korerktitaj de esperantistoj.
(Bedaŭrinde, mia korektante ne respondis al mi, tial mi venis ĉi tien.)
Per ikurso mi eklernis la elparolon.

Sed mi ne deziris laborigi homon por ke mi lernu lingvon.
Mi deziris lerni Esperanton libere.
Do mi uzis lernu.net kaj iomete aliaj kursoj.

Tadugl (Montri la profilon) 2020-aprilo-05 16:07:30

ikurso estas libere, korektantoj estas volontuloj. Kaj lernu! ne estas plene libera, ĉar vi povus fari donacon... ridulo.gif

Reen al la supro