본문으로

Ĉu Esperanto-kurso en Duolinguo por franclingvanoj julie?

글쓴이: Zam_franca, 2020년 4월 2일

글: 25

언어: Esperanto

Zam_franca (프로필 보기) 2020년 4월 2일 오전 6:16:32

https://incubator.duolingo.com/courses/eo/fr/statu...

Tia kurso povus esti disponebla julie!

opajpoaj (프로필 보기) 2020년 4월 2일 오전 9:33:25

Ni esperu !

komunumo (프로필 보기) 2020년 4월 2일 오후 9:04:28

Mankas franco, kiu volas verki ĝin, ĉar estas penega laboro tute senpaga.

Zam_franca (프로필 보기) 2020년 4월 2일 오후 9:06:39

komunumo:Mankas franco, kiu volas verki ĝin, ĉar estas penega laboro tute senpaga.
Feliĉe, vi malpravas!

Vidis mi, ke novaj verkantoj estis aldonitaj. La kurso devis ek-disponebli en marton 2021. Nun, laŭ ili, ĝi povus do esti julie.

Jen unu el la maloftaj bonaj konsekvencoj de la koronviruso.

vanilo (프로필 보기) 2020년 4월 3일 오후 3:38:57

Ho, ĉu vere? Eble tiam mi povos lerni la francan
per Esperanto en duolingo XD

Tadugl (프로필 보기) 2020년 4월 4일 오후 2:32:36

Ĉi tio estas bona novaĵo, eĉ la "Duolingo metodo" ne estas perfekta.
Mi esperas, ke estos gramatikaj lecionoj, kaj ne nur tradukado.

Sed mi uzis Duolingo por (re)lerni la germanan, ĝ ne estas malbona.

flanke (프로필 보기) 2020년 4월 4일 오후 3:17:34

Ĉu lernu! kaj Duolingo por Esperanto estas la plej popularaj/grandaj Esperanto-lernaj retejoj?

Tadugl (프로필 보기) 2020년 4월 4일 오후 4:51:03

Mi pensas, ke jes.
Por franclingvanoj estas aukaŭ ikurso, kiu estas bona, ĉar la ekzercoj estas korerktitaj de esperantistoj.
(Bedaŭrinde, mia korektante ne respondis al mi, tial mi venis ĉi tien.)

Zam_franca (프로필 보기) 2020년 4월 4일 오후 9:43:34

Tadugl:Mi pensas, ke jes.
Por franclingvanoj estas aukaŭ ikurso, kiu estas bona, ĉar la ekzercoj estas korerktitaj de esperantistoj.
(Bedaŭrinde, mia korektante ne respondis al mi, tial mi venis ĉi tien.)
Per ikurso mi eklernis la elparolon.

Sed mi ne deziris laborigi homon por ke mi lernu lingvon.
Mi deziris lerni Esperanton libere.
Do mi uzis lernu.net kaj iomete aliaj kursoj.

Tadugl (프로필 보기) 2020년 4월 5일 오후 4:07:30

ikurso estas libere, korektantoj estas volontuloj. Kaj lernu! ne estas plene libera, ĉar vi povus fari donacon... ridulo.gif

다시 위로