Closed
Max. 500 messages.
Anekdotoj
by MikhailMarkeyev, July 1, 2009
Messages: 846
Language: Esperanto
sergejm (User's profile) January 20, 2019, 5:59:14 AM
Moskva lingvistika olimpiado, sed en tempo de USSR.
Al studentino Nikita oni donis ĉekon por aĉeti librojn por premii venkintojn. Ŝi venis al bankon, sed tie oni rifuzis al ŝi, ĉar sumojn pli ol 5000 rublojn oni povas doni nur kiam ĉeestas armitaj gardistoj.
Ŝi revenis al librotenisto kaj tiu donis ateston, ke armita gardisto ĉeestas. Nun ŝi sukcese ricevis la monon.
PS: Post filmo "Nikita" tia virina nomo neniun miras. Sed tio okazis antaŭe.
StefKo (User's profile) January 20, 2019, 8:35:54 AM
Interparolas du judoj:
– Abram, kiela estas via edzino?
– Moŝe, ŝi estus ideala edzino se ŝi ne postulus ke mi estu ideala edzo.
StefKo (User's profile) January 21, 2019, 7:14:15 AM
Ebria edzo revenas hejmen. Lia edzino, kolerigita, demandas:
– Vi drinkos plu?
– La edzo sidas silenta, do la edzino ripetas:
– Ĉu vi drinkos plu?!
– La edzo plu senreage al tio.
– Mi ekdemandis vin pri io, respondu fine!
Pro tia insisto, la edzo fine elĵetas:
– Damne! Bone, plenigu glaseton!
StefKo (User's profile) January 22, 2019, 7:56:43 AM
Edzino revenas hejmen. La edzo nenion rimarkas…
– Nenion vi rimarkis? – ŝi, kolereta, demandas.
– Vi detranĉis la harojn?
– Ne!
– La nova robo?
– Ne!
– Do mi ne scias…
– Mi detranĉis la harojn!
– Ja mi diris tion komence!
– Jes, sed vi divenis, kaj vi devis rimarki.
StefKo (User's profile) January 23, 2019, 11:40:53 AM
Filo demandas patron:
– Ĉu estas vero, ke en iuj Afrikaj landoj viro ne konas sian edzinon ĝis la edziĝo?
– Tio okazas en ĉiu lando, filo – respondas la patro.
StefKo (User's profile) January 24, 2019, 6:59:21 PM
– Mia koro, ĉu tiu robo igas min dika? – demandas edzino.
– Ne, koro. Tio igas kukoj kiujn vi manĝaĉas – respondas la edzo.
StefKo (User's profile) January 25, 2019, 7:59:38 PM
– Vi jam manĝis?
– Vi jam manĝis?
– Vi simias min?
– Vi simias min?
– Mi amas vin…
– Jes, mi manĝis.
StefKo (User's profile) January 26, 2019, 10:58:16 AM
– Mia koro, ĉu vi ekscitiĝas kiam mi metas fingron en mian pugtruon? – demandas edzo estante en necesejo.
– Vi stultiĝis!? Ja tio estas abomena!
– Do komencu aĉetadi la bonspecan klozetpaperon.
StefKo (User's profile) January 27, 2019, 9:44:18 AM
Unu virino memlaŭdas kontraŭ najbarino:
– Vi scias, mi igis ke mia edzo fumas nur post bona tagmanĝo.
Tiu malice respondas:
– Admirinde! Unu cigaredo perjare ankoraŭ neniun nocis.
----------------------------------
Ĉu vi konjektas kio signifas tiu pola diraĵo en la titolo?
sergejm (User's profile) January 27, 2019, 7:54:34 PM
Dekomence la amtrinkaĵo estis provita je musoj, poste je homoj.
Fine unu studento demandas:
- Ĉu la rezulto pruvas, ke amtrinkaĵoj devas esti malpermesitaj?
- Ne, necesas ŝanĝi le recepton de amtrinkaĵo por ke ĝi ne estu efika por homoj; post tiam oni povas uzin je bestoj por pliigi ilian kvanton.