前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

Anekdotoj

貼文者: MikhailMarkeyev, 2009年7月1日

訊息: 835

語言: Esperanto

sergejm (顯示個人資料) 2019年1月29日上午2:11:21

Unu eminenta lingvisto venis en Germanio por fari prelego en linvista kongreso. Venonttage li volis reveni al Parizo. Sed li pasigis nokton en stacidomo, ĉar li ne sciis sufiĉe bone la germanan por peti kasiston vendi al li tiketon kaj ne volis uzi fuŝan lingvon por fari tion

StefKo (顯示個人資料) 2019年1月29日上午7:53:44

Savaj silentaj tagoj

Unu viro tiel konfidencis:
"Mia edzino refoje ofendiĝis kontraŭ mi kaj hejme estas silentado. Nun mi devas kredigi ŝin ke tio estas puno por mi".

StefKo (顯示個人資料) 2019年1月30日上午7:39:02

Geedza kverelo

– Mi volus morti! – krias edzo.
– Mi ankaŭ! – respondas la edzino.
– Kaze de tio mi jam ne!

StefKo (顯示個人資料) 2019年1月31日上午7:34:33

Kiu loĝas subakve?

Blondulino unuafoje ekiris kun sia edzo fiŝkapti.
La edzo svingis fiŝkaptilon kaj momente eltiras… ŝuon, svingas ree – bolkruĉon, ree – kafmuelilon, plue – radioaparaton, televidilon, seĝon…
La edzino ekparolas:
– Damne, tie iu loĝas!

StefKo (顯示個人資料) 2019年1月31日下午12:32:13

Unu virino alvenas al doktoro…

Unu virino alvenis al doktoro. Post kuracado ŝi parolas, ke ŝi ne havas monon kaj povas pagi „en naturo”, alivorte per seksservo.
La kuracisto fine konsentis.
Kiam ŝi senvestiĝis, la kuracisto demandas:
– Kial vi havas tian nigran ventron?!
– Ĉar antaŭ horo mi pagis por alveturigo de karbo – respondas la virino.

StefKo (顯示個人資料) 2019年2月1日上午7:24:59

Kia fripono!

Amantoj sidas sur kanapo, subite eksonas telefono. La virino prenas aŭskultilon kaj interparolas…
– Kiu telefonis? – demandas la viro.
– Mia edzo.
– Ho! Kion li diris?
– Ke li malfruiĝos ĉar li ludas pokeron kun vi.

StefKo (顯示個人資料) 2019年2月2日上午8:55:31

Malica edzo

Edzino, kontenta, eliris el banejo kaj diras:
– Vi scias, mia koro, mi perdis unu kilogramon.
La edzo, malice, rediras:
– Mi scias, oni sentas ĝis ĉi tie.

StefKo (顯示個人資料) 2019年2月3日上午9:47:45

Mortiga sekreto

Interparolas du amikoj:
– Vi scias, de dudek jaroj mi amas la saman virinon.
– Ho! Mi envias tion al vi!
– Jes, sed se mia edzino ekscius pri tio, mortigus min…

StefKo (顯示個人資料) 2019年2月4日上午7:52:04

Ĉefo ĉiam scias plej bone

En Pollando varma somero daŭras mallonge – julio kaj aŭgusto. Aldone, tiam daŭras someraj ferioj por lernantoj. Pro tio multaj laboruloj volus havi siajn feriojn en tiu periodo. Tio estas grava problemo por estraroj de laborejoj. Unu ĉefo tiel fiksis periodo de ferio kun sia dungito.

– Kovalski, ĉu vi ŝatas varman vodkon?
– Ne, evidente ne, ĉefo!!!
– Kaj ŝvitajn virinojn?
– Ne, evidente ne!!! De kie tia ideo, ĉefo!!!???
– Belege, Kovalski! Vi prenos la libertempon Novembre!

sergejm (顯示個人資料) 2019年2月5日上午5:06:26

- Vorto estas arĝento, silento estas oro.
- Eĉ per arĝento oni povas fari riĉaĵon!

回到上端