关闭的
最多显示 500 条消息。
讯息: 835
语言: Esperanto
sergejm (显示个人资料) 2019年1月29日上午2:11:21
StefKo (显示个人资料) 2019年1月29日上午7:53:44
Unu viro tiel konfidencis:
"Mia edzino refoje ofendiĝis kontraŭ mi kaj hejme estas silentado. Nun mi devas kredigi ŝin ke tio estas puno por mi".
StefKo (显示个人资料) 2019年1月30日上午7:39:02
– Mi volus morti! – krias edzo.
– Mi ankaŭ! – respondas la edzino.
– Kaze de tio mi jam ne!
StefKo (显示个人资料) 2019年1月31日上午7:34:33
Blondulino unuafoje ekiris kun sia edzo fiŝkapti.
La edzo svingis fiŝkaptilon kaj momente eltiras… ŝuon, svingas ree – bolkruĉon, ree – kafmuelilon, plue – radioaparaton, televidilon, seĝon…
La edzino ekparolas:
– Damne, tie iu loĝas!
StefKo (显示个人资料) 2019年1月31日下午12:32:13
Unu virino alvenis al doktoro. Post kuracado ŝi parolas, ke ŝi ne havas monon kaj povas pagi „en naturo”, alivorte per seksservo.
La kuracisto fine konsentis.
Kiam ŝi senvestiĝis, la kuracisto demandas:
– Kial vi havas tian nigran ventron?!
– Ĉar antaŭ horo mi pagis por alveturigo de karbo – respondas la virino.
StefKo (显示个人资料) 2019年2月1日上午7:24:59
Amantoj sidas sur kanapo, subite eksonas telefono. La virino prenas aŭskultilon kaj interparolas…
– Kiu telefonis? – demandas la viro.
– Mia edzo.
– Ho! Kion li diris?
– Ke li malfruiĝos ĉar li ludas pokeron kun vi.
StefKo (显示个人资料) 2019年2月2日上午8:55:31
Edzino, kontenta, eliris el banejo kaj diras:
– Vi scias, mia koro, mi perdis unu kilogramon.
La edzo, malice, rediras:
– Mi scias, oni sentas ĝis ĉi tie.
StefKo (显示个人资料) 2019年2月3日上午9:47:45
Interparolas du amikoj:
– Vi scias, de dudek jaroj mi amas la saman virinon.
– Ho! Mi envias tion al vi!
– Jes, sed se mia edzino ekscius pri tio, mortigus min…
StefKo (显示个人资料) 2019年2月4日上午7:52:04
En Pollando varma somero daŭras mallonge – julio kaj aŭgusto. Aldone, tiam daŭras someraj ferioj por lernantoj. Pro tio multaj laboruloj volus havi siajn feriojn en tiu periodo. Tio estas grava problemo por estraroj de laborejoj. Unu ĉefo tiel fiksis periodo de ferio kun sia dungito.
– Kovalski, ĉu vi ŝatas varman vodkon?
– Ne, evidente ne, ĉefo!!!
– Kaj ŝvitajn virinojn?
– Ne, evidente ne!!! De kie tia ideo, ĉefo!!!???
– Belege, Kovalski! Vi prenos la libertempon Novembre!
sergejm (显示个人资料) 2019年2月5日上午5:06:26
- Eĉ per arĝento oni povas fari riĉaĵon!