Contenido

(tiu?) ĉi + substantivo

de ora knabo, 26 de julio de 2007

Aportes: 16

Idioma: Esperanto

ora knabo (Mostrar perfil) 26 de julio de 2007 20:51:51

Kio estas pli korekta?
ekzemple: "tiu ĉi virino estas bela" aŭ "ĉi virino estas bela". Ĉu mi devas uzi "tiu" en ĉi (tiu) ekzemplo?
Dankon rido.gif

mnlg (Mostrar perfil) 26 de julio de 2007 22:22:33

Laŭ mia sperto, oni ĉiam laŭeble uzu "tiu". Mi nur vidas uzadon de "ĉi", sen "tiu", kiam temas pri kunmetaĵo en adverbo, kiel ekz. "ĉinokte", "ĉimonate", ktp.

黄鸡蛋 (Mostrar perfil) 27 de julio de 2007 01:21:24

Kiam oni uzas "ĉi" en kunmetaĵo, necesas uzi kiel "ĉi-nokte", "ĉi-jare", ktp. Kaj "ĉi-" povas esti antaŭ multaj vortoj, tio estas, oni povas diri "ĉi-tablo", "ĉi-komputilo", k.a. Sed oni ne povas uzi "ĉi" sen "ti?" aŭ "ĉi?" kiel vorton. Do oni povas skribi kiel "ĉi-virino estas bela" aŭ "ĉi tiu virino estas bela" aŭ "tiu ĉi virino estas bela", sed ne "ĉi virino estas bela".

Sxak (Mostrar perfil) 27 de julio de 2007 14:15:06

Jes, Ĉino, kies nomon mi ne povas legi estas prava ridulo.gif

ora knabo (Mostrar perfil) 27 de julio de 2007 17:24:57

Dankon por tiuj ĉi respondoj / ĉi-respondoj okulumo.gif

ora knabo (Mostrar perfil) 27 de julio de 2007 17:27:57

Ŝak:Jes, Ĉino, kies nomon mi ne povas legi estas prava ridulo.gif
Do ??? estas Ĉinoj shoko.gif
Mi pensis ke mia komputilo ne funkcionas bone lango.gif

Terurĉjo (Mostrar perfil) 27 de julio de 2007 17:37:38

Diference de Ŝak mi povas legi ĉine.
Vidu: 黄鸡蛋. lango.gif

黄鸡蛋 (Mostrar perfil) 28 de julio de 2007 07:13:48

ora knabo:Do ??? estas Ĉinoj shoko.gif
Mi pensis ke mia komputilo ne funkcionas bone lango.gif
Tio devas esti "funkcias"...
Kaj via komputilo ja ne funkcias tre bone~~ lango.gif Ĉu eble tio estas tro malnova?

ora knabo (Mostrar perfil) 2 de agosto de 2007 15:01:19

Kial mi skribis "funkcionas"? demando.gif
Kial Ĉinoj povas legi latinajn leterojn sed mi ne povas legi iliajn? Ne justas malgajo.gif

Terurĉjo (Mostrar perfil) 2 de agosto de 2007 17:44:49

ora knabo:Kial mi skribis "funkcionas"? demando.gif
Kial Ĉinoj povas legi latinajn leterojn sed mi ne povas legi iliajn? Ne justas malgajo.gif
Unue: ŝajnas, ke via komputilo tiam misfunkciis, funkciis parte, one, tial ĝi funkcionis. lango.gif
Due: mi opinias, ke nur kelkaj ĉinoj - profesoroj de la latina lingvo, povas legi latinajn leterojn. Sed tio ja estas ĉie, ne nur en Ĉinio. Ankaŭ mi ne povas legi la leterojn, pri kio mi verdire ne tre bedaŭras.
Trie: la literojn latinajn scias preskaŭ la tuta mondo pro usonaj filmoj kaj afiŝoj, reklamo kaj lerneja klerigado, dum kiu la literoj estas ofte uzataj, ankaŭ en Ĉinio.
Per kiuj literoj oni skribas kroate?
Krome: Kiel oni tajpas ĉine

Volver arriba