Contenido

naciaj alfabetoj

de ora knabo, 3 de agosto de 2007

Aportes: 42

Idioma: Esperanto

ora knabo (Mostrar perfil) 3 de agosto de 2007 22:16:08

Mi ĉiam volis koni alfabetojn de aliaj lingvoj. Kiaj malsamaj literoj ekzistas?! Do, bonvolu skribi ĉi tie alfabeton de via lingvo.

Jen kroata alfabeto:

A, B, C, Č, Ć, D, Dž, Đ, E, F, G, H, I, J, K, L, Lj, M, N, Nj, O, P, R, S, Š, T, U, V, Z, Ž

NORDULINO (Mostrar perfil) 3 de agosto de 2007 23:59:51

Jen la norvega alfabeto:
Aa Bb Cc Dd Ee Ff Gg Hh Ii Jj Kk Ll Mm Nn Oo Pp Qq Rr Ss Tt Uu Vv Ww Xx Yy Zz Ææ Øø Åå

Amike Ester

Andreo Jankovskij (Mostrar perfil) 4 de agosto de 2007 07:36:44

Jen la ukraina alfabeto:

Аа Бб Вв Гг Ґґ Дд Ее Єє Жж Зз Ии Іі Її Йй Кк Лл Мм Нн Оо Пп Рр Сс Тт Уу Фф Хх Цц Чч Шш Щщ Ьь Юю Яя.

Amike Andreo.

Matthieu (Mostrar perfil) 4 de agosto de 2007 10:19:08

La franca uzas la 26 literojn de la latina alfabeto : Aa Bb Cc Dd Ee Ff Gg Hh Ii Jj Kk Ll Mm Nn Oo Pp Qq Rr Ss Tt Uu Vv Ww Xx Yy Zz.
Ekzistas kromsignoj, sed ne estas apartaj literoj (do, en vortaro, E kaj É estas samaj).
La diakritaj literoj estas: Éé Àà Èè Ùù Ââ Êê Îî Ôô Ûû Ëë Ïï Üü Ÿÿ Çç.
Iuj literoj estas preskaŭ senutilaj (Ù ekzistas en unu vorto, , “kie”) aŭ tre maloftaj (Ÿ nur ekzistas en kelkaj propraj nomoj…).
Ni ankaŭ uzas Œ/œ, sed ne estas nepra (tamen pli bela, mi opinias), oni ankaŭ povas skribi oe.

Jen la hispana alfabeto: Aa Bb Cc CHch Dd Ee Ff Gg Hh Ii Jj Kk Ll LLll Mm Nn Ññ Oo Pp Qq Rr Ss Tt Uu Vv Ww Xx Yy Zz.
Ĉi tie, CH, LL kaj Ñ estas apartaj literoj, sed diakritaj literoj estas konsiderataj kiel sendiakritaj literoj: Áá Éé Íí Óó Úú Üü.
(Hispanparolanto korektu min, se mi malpravas.)

Mielo (Mostrar perfil) 4 de agosto de 2007 10:44:50

Jen la hungara alfabeto:

a, á, b, c, cs, d, dz, dzs, e, é, f, g, gy, h, i, í, j, k, l, ly, m, n, ny, o, ó, ö, ő, p, q, r, s, sz, t, ty, u, ú, ü, ű, v, w, x, y, z, zs

Urho (Mostrar perfil) 4 de agosto de 2007 13:57:24

Laŭ esperantlingva Vikipedio:
La finna alfabeto havas 29 literojn:
a, b, c, d, e, f, g, h, i, j, k, l, m, n, o, p, q, r, s, t, u, v, w, x, y, z, å, ä, ö

Tamen b kaj f aperas nur en pruntovortoj; c, q, w, x, z kaj å („sveda“ o) estas tre maloftaj kaj aperas nur en fremdvortoj. Krome d praktike ne estas uzata en dialektoj, sed ja en norma skriba lingvo.
Krom tio en fremddevenaj vortoj oni uzas literojn: š, ü, ž, ø ...

Bv. vidi http://eo.wikipedia.org/wiki/Finna_lingvo

ora knabo (Mostrar perfil) 4 de agosto de 2007 15:20:08

Mielo:Jen la hungara alfabeto:

a, á, b, c, cs, d, dz, dzs, e, é, f, g, gy, h, i, í, j, k, l, ly, m, n, ny, o, ó, ö, ő, p, q, r, s, sz, t, ty, u, ú, ü, ű, v, w, x, y, z, zs
ho, 44 literoj! shoko.gif la plej longa alfabeto ĝis nun.

sinjoro (Mostrar perfil) 4 de agosto de 2007 17:21:49

Jen la pola alfabeto:

Aa Ąą Bb Cc Ćć Dd Ee Ęę Ff Gg Hh Ii Jj Kk Ll Łł Mm Nn Ńń Oo Óó Pp Rr Ss Śś Tt Uu Ww Yy Zz Źź Żż

La literoj Q, V kaj X ne estas eroj de la pola alfabeto, estas uzataj nur en alilingvaj kaj propraj nomoj (se eblas "poligi" iun vorton, q, v kaj x ne estas bezonataj)

Krome, ĝi enhavas jenajn dusignojn: CH, CZ, DZ, DŹ, DŻ, RZ, SZ.

camiljoe (Mostrar perfil) 4 de agosto de 2007 17:42:42

La malta aboco

A a B b Ċ ċ D d E e F f G g Ġ ġ GĦ għ Ħ ħ H h I i IE ie J j K k L l M m N n O o P p Q q R r S s T t U u V v W w X x Ż ż Z z

RiotNrrd (Mostrar perfil) 4 de agosto de 2007 20:22:29

Ĉu neniu afiŝis la anglan alfabeton?

Kompreneble, ĉiu konas tiun alfabeton. Sed, mi devos afiŝi ĝin, por kompleteco.

Aa Bb Cc Dd Ee Ff Gg Hh Ii Jj Kk Ll Mm Nn Oo Pp Qq Rr Ss Tt Uu Vv Ww Xx Yy Zz.

Kiam mi estis tre juna knabo, mi legis tre, tre, malnovan lernolibron (de la deknaŭa jarcento), en kiu ili ankaŭ inkludis "&" kaj "π". Tamen, tie estis la nura loko kie mi vidis tiun, tial mi kredas ke ili ne estas veraj anoj de la angla alfabeto.

Volver arriba