Al la enhavo

naciaj alfabetoj

de ora knabo, 2007-aŭgusto-03

Mesaĝoj: 42

Lingvo: Esperanto

ora knabo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-03 22:16:08

Mi ĉiam volis koni alfabetojn de aliaj lingvoj. Kiaj malsamaj literoj ekzistas?! Do, bonvolu skribi ĉi tie alfabeton de via lingvo.

Jen kroata alfabeto:

A, B, C, Č, Ć, D, Dž, Đ, E, F, G, H, I, J, K, L, Lj, M, N, Nj, O, P, R, S, Š, T, U, V, Z, Ž

NORDULINO (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-03 23:59:51

Jen la norvega alfabeto:
Aa Bb Cc Dd Ee Ff Gg Hh Ii Jj Kk Ll Mm Nn Oo Pp Qq Rr Ss Tt Uu Vv Ww Xx Yy Zz Ææ Øø Åå

Amike Ester

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-04 07:36:44

Jen la ukraina alfabeto:

Аа Бб Вв Гг Ґґ Дд Ее Єє Жж Зз Ии Іі Її Йй Кк Лл Мм Нн Оо Пп Рр Сс Тт Уу Фф Хх Цц Чч Шш Щщ Ьь Юю Яя.

Amike Andreo.

Matthieu (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-04 10:19:08

La franca uzas la 26 literojn de la latina alfabeto : Aa Bb Cc Dd Ee Ff Gg Hh Ii Jj Kk Ll Mm Nn Oo Pp Qq Rr Ss Tt Uu Vv Ww Xx Yy Zz.
Ekzistas kromsignoj, sed ne estas apartaj literoj (do, en vortaro, E kaj É estas samaj).
La diakritaj literoj estas: Éé Àà Èè Ùù Ââ Êê Îî Ôô Ûû Ëë Ïï Üü Ÿÿ Çç.
Iuj literoj estas preskaŭ senutilaj (Ù ekzistas en unu vorto, , “kie”) aŭ tre maloftaj (Ÿ nur ekzistas en kelkaj propraj nomoj…).
Ni ankaŭ uzas Œ/œ, sed ne estas nepra (tamen pli bela, mi opinias), oni ankaŭ povas skribi oe.

Jen la hispana alfabeto: Aa Bb Cc CHch Dd Ee Ff Gg Hh Ii Jj Kk Ll LLll Mm Nn Ññ Oo Pp Qq Rr Ss Tt Uu Vv Ww Xx Yy Zz.
Ĉi tie, CH, LL kaj Ñ estas apartaj literoj, sed diakritaj literoj estas konsiderataj kiel sendiakritaj literoj: Áá Éé Íí Óó Úú Üü.
(Hispanparolanto korektu min, se mi malpravas.)

Mielo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-04 10:44:50

Jen la hungara alfabeto:

a, á, b, c, cs, d, dz, dzs, e, é, f, g, gy, h, i, í, j, k, l, ly, m, n, ny, o, ó, ö, ő, p, q, r, s, sz, t, ty, u, ú, ü, ű, v, w, x, y, z, zs

Urho (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-04 13:57:24

Laŭ esperantlingva Vikipedio:
La finna alfabeto havas 29 literojn:
a, b, c, d, e, f, g, h, i, j, k, l, m, n, o, p, q, r, s, t, u, v, w, x, y, z, å, ä, ö

Tamen b kaj f aperas nur en pruntovortoj; c, q, w, x, z kaj å („sveda“ o) estas tre maloftaj kaj aperas nur en fremdvortoj. Krome d praktike ne estas uzata en dialektoj, sed ja en norma skriba lingvo.
Krom tio en fremddevenaj vortoj oni uzas literojn: š, ü, ž, ø ...

Bv. vidi http://eo.wikipedia.org/wiki/Finna_lingvo

ora knabo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-04 15:20:08

Mielo:Jen la hungara alfabeto:

a, á, b, c, cs, d, dz, dzs, e, é, f, g, gy, h, i, í, j, k, l, ly, m, n, ny, o, ó, ö, ő, p, q, r, s, sz, t, ty, u, ú, ü, ű, v, w, x, y, z, zs
ho, 44 literoj! shoko.gif la plej longa alfabeto ĝis nun.

sinjoro (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-04 17:21:49

Jen la pola alfabeto:

Aa Ąą Bb Cc Ćć Dd Ee Ęę Ff Gg Hh Ii Jj Kk Ll Łł Mm Nn Ńń Oo Óó Pp Rr Ss Śś Tt Uu Ww Yy Zz Źź Żż

La literoj Q, V kaj X ne estas eroj de la pola alfabeto, estas uzataj nur en alilingvaj kaj propraj nomoj (se eblas "poligi" iun vorton, q, v kaj x ne estas bezonataj)

Krome, ĝi enhavas jenajn dusignojn: CH, CZ, DZ, DŹ, DŻ, RZ, SZ.

camiljoe (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-04 17:42:42

La malta aboco

A a B b Ċ ċ D d E e F f G g Ġ ġ GĦ għ Ħ ħ H h I i IE ie J j K k L l M m N n O o P p Q q R r S s T t U u V v W w X x Ż ż Z z

RiotNrrd (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-04 20:22:29

Ĉu neniu afiŝis la anglan alfabeton?

Kompreneble, ĉiu konas tiun alfabeton. Sed, mi devos afiŝi ĝin, por kompleteco.

Aa Bb Cc Dd Ee Ff Gg Hh Ii Jj Kk Ll Mm Nn Oo Pp Qq Rr Ss Tt Uu Vv Ww Xx Yy Zz.

Kiam mi estis tre juna knabo, mi legis tre, tre, malnovan lernolibron (de la deknaŭa jarcento), en kiu ili ankaŭ inkludis "&" kaj "π". Tamen, tie estis la nura loko kie mi vidis tiun, tial mi kredas ke ili ne estas veraj anoj de la angla alfabeto.

Reen al la supro