Contenido

Submarŝipo au submarino?

de Andreo Jankovskij, 10 de agosto de 2008

Aportes: 10

Idioma: Esperanto

Andreo Jankovskij (Mostrar perfil) 10 de agosto de 2008 23:06:17

Kiun vorton uzi por (angle = submarine):
1. Submarŝipo.
2. Submarino.

Kiel vi pensas?

eb.eric (Mostrar perfil) 10 de agosto de 2008 23:38:54

Andreo Jankovskij:Kiun vorton uzi por (angle = submarine):
1. Submarŝipo.
2. Submarino.

Kiel vi pensas?
submarŝipo! ridulo.gif Mi trovis ĉi tiun vorton multe pli ofte en la reto (ekz. vikipedio) kaj ĝi estas en ReVo kaj la vortaro de lernu. Ankaŭ la alia vorto, submarino, povas esti malkonstruata kiel "sub-mar-in-o", kiu estas sensenca.

Paulinho (Mostrar perfil) 11 de agosto de 2008 00:12:37

Mi ne kredas ke "submarino" estus aŭtente esperanta. Mem se la angla lingvo concerne la ŝipoj diras "she".

Simieto (Mostrar perfil) 11 de agosto de 2008 02:49:52

Paulinho:Mi ne kredas ke "submarino" estus aŭtente esperanta. Mem se la angla lingvo concerne la ŝipoj diras "she".
submarboato = U-Boot (ne ŝipo)

AlfRoland (Mostrar perfil) 11 de agosto de 2008 05:33:09

Sub-mar-in-o eble estus sinonimo al mar-nimfo, do mitologia estaĵo kun ina supraĵo kaj fiŝa subaĵo okulumo.gif

Rudolf F. (Mostrar perfil) 11 de agosto de 2008 07:45:57

submarŝipo (vidu Plenan Ilustritan Vortaron)

boato: "ĝenerala nomo por ĉia akvoveturilo sufiĉe malgranda por esti pelata per remiloj" (same PIV)

Do, la Germana vorto "Boot" ne taŭgas en Esperanto.

Andreo Jankovskij (Mostrar perfil) 11 de agosto de 2008 09:56:49

Jen estas la bildo.

Kio ĝi estas?

horsto (Mostrar perfil) 11 de agosto de 2008 15:22:24

Submarŝipo, sed ne la flava de la Beatles.

Hispanio (Mostrar perfil) 11 de agosto de 2008 15:34:57

Submarŝipo, ĉar en mia vortaro ĝi aperas tiel.

Kaj mia vortaro estas tre fidebla.

Andreo Jankovskij (Mostrar perfil) 12 de agosto de 2008 09:58:15

sal.gif

Dankon!

Volver arriba