Contenido

ŝalti kaj malŝalti en aliaj lingvoj

de fizikisto, 11 de septiembre de 2010

Aportes: 30

Idioma: Esperanto

fizikisto (Mostrar perfil) 11 de septiembre de 2010 16:46:25

Saluton,

Imagu ŝaltilon, per kiu vi povas ŝalti kaj malŝalti ekz. lumon. Se vi volas skribi vortojn al la du ŝaltilpozicioj, kiujn vortojn vi uzus en via lingvo?

fizikisto (Mostrar perfil) 11 de septiembre de 2010 16:48:06

En la germana: ein kaj aus

En la angla: on kaj off

utku (Mostrar perfil) 11 de septiembre de 2010 16:57:34

açık (malfermita) kaj kapalı (fermita) - la turka

RiotNrrd (Mostrar perfil) 11 de septiembre de 2010 17:48:50

En la aŭta*: 1 kaj 0.

----------
* La lingvo de mia aŭtomobilo.

sergejm (Mostrar perfil) 11 de septiembre de 2010 18:17:38

Ruse:
ВКЛ: Включить ŝalti
ВЫКЛ: Выключить malŝalti
la radiko de la vortoj estas ключ - ŝlosilo
do eble en la unua ŝaltilo oni devis enmeti ŝlosilon por ŝalti kaj elpreni ĝin por malŝalti.

Heliogabalus (Mostrar perfil) 12 de septiembre de 2010 05:48:17

Hispane:

Encender (ekbruligi): ŝalti
Apagar (estingi): malŝalti

De la Latina:
Incendere: ekbruligi
kaj
Pacāre: trankviligi (de pax, pācis = paco)

Nyojar (Mostrar perfil) 12 de septiembre de 2010 07:29:00

Nederlanda:
Ŝalti = Aanmaken, ŝaltita = aan
Malŝalti = uitmaken, malŝaltita = uit

horsto (Mostrar perfil) 12 de septiembre de 2010 11:44:30

En la programlingvo C:

malŝaltita = 0
ŝaltita = ĉiu alia entjero

okulumo.gif

Filu (Mostrar perfil) 12 de septiembre de 2010 15:09:39

...

Leporino (Mostrar perfil) 13 de septiembre de 2010 18:45:57

En la sveda:

ŝaltita : på
malŝaltita: av

Volver arriba