Al la enhavo

ŝalti kaj malŝalti en aliaj lingvoj

de fizikisto, 2010-septembro-11

Mesaĝoj: 30

Lingvo: Esperanto

fizikisto (Montri la profilon) 2010-septembro-11 16:46:25

Saluton,

Imagu ŝaltilon, per kiu vi povas ŝalti kaj malŝalti ekz. lumon. Se vi volas skribi vortojn al la du ŝaltilpozicioj, kiujn vortojn vi uzus en via lingvo?

fizikisto (Montri la profilon) 2010-septembro-11 16:48:06

En la germana: ein kaj aus

En la angla: on kaj off

utku (Montri la profilon) 2010-septembro-11 16:57:34

açık (malfermita) kaj kapalı (fermita) - la turka

RiotNrrd (Montri la profilon) 2010-septembro-11 17:48:50

En la aŭta*: 1 kaj 0.

----------
* La lingvo de mia aŭtomobilo.

sergejm (Montri la profilon) 2010-septembro-11 18:17:38

Ruse:
ВКЛ: Включить ŝalti
ВЫКЛ: Выключить malŝalti
la radiko de la vortoj estas ключ - ŝlosilo
do eble en la unua ŝaltilo oni devis enmeti ŝlosilon por ŝalti kaj elpreni ĝin por malŝalti.

Heliogabalus (Montri la profilon) 2010-septembro-12 05:48:17

Hispane:

Encender (ekbruligi): ŝalti
Apagar (estingi): malŝalti

De la Latina:
Incendere: ekbruligi
kaj
Pacāre: trankviligi (de pax, pācis = paco)

Nyojar (Montri la profilon) 2010-septembro-12 07:29:00

Nederlanda:
Ŝalti = Aanmaken, ŝaltita = aan
Malŝalti = uitmaken, malŝaltita = uit

horsto (Montri la profilon) 2010-septembro-12 11:44:30

En la programlingvo C:

malŝaltita = 0
ŝaltita = ĉiu alia entjero

okulumo.gif

Filu (Montri la profilon) 2010-septembro-12 15:09:39

...

Leporino (Montri la profilon) 2010-septembro-13 18:45:57

En la sveda:

ŝaltita : på
malŝaltita: av

Reen al la supro