Sisu juurde

nombroj kaj pronomoj

kelle poolt crescence, 11. juuli 2009

Postitused: 16

Keel: Esperanto

crescence (Näita profiili) 11. juuli 2009 6:24.40

Saluton,

Ĉu eblas uzi nombrojn, kiel pronomoj ?

Se jes, ĉu oni povas diri, kiel en la franca : la du, la tri,... ?

Ekzemple : La tri estas ĉi tie.
aŭ : Tri estas ĉi tie.

Alia demando :

En la unua frazo de ĉi tiu mesaĝo, ĉu mi devus skribi "pronomojn" (akuzativo), kiel la akuzativa vorto "nombrojn" ?

Dankon

KoLonJaNo (Näita profiili) 11. juuli 2009 6:44.35

Saluton!

crescence:Ĉu eblas uzi nombrojn, kiel pronomoj ?

[...]

Alia demando :

En la unua frazo de ĉi tiu mesaĝo, ĉu mi devis skribi "pronomojn" (akuzativo), kiel la akuzativa vorto "nombrojn" ?
Jes, kaj mi ne metus komon:

Ĉu eblas uzi nombrojn kiel pronomojn?

(PMEG pri "Kiel kaj ol kune kun rolmontriloj")

crescence (Näita profiili) 12. juuli 2009 6:26.26

Ĉu eblas uzi nombrojn, kiel pronomojn ?

Se jes, ĉu oni povas diri, kiel en la franca : la du, la tri,... ?

Ekzemple : La tri estas ĉi tie.

tommjames (Näita profiili) 12. juuli 2009 8:53.23

crescence:Ĉu eblas uzi nombrojn, kiel pronomojn ?

Se jes, ĉu oni povas diri, kiel en la franca : la du, la tri,... ?

Ekzemple : La tri estas ĉi tie.
Denove Tekstaro montras sian grandegan utilecon! Faru tie serĉon per la esprimo:
\\bla (unu|du|tri|kvar|kvin|ses|sep|ok|naŭ|dek)\\.

Serĉu tra ĉiuj verkoj, kaj vi vidos plurajn tiajn uzojn kiel "la tri."

yugary (Näita profiili) 12. juuli 2009 9:24.28

La signifo de la du uzmanieroj iom diferencas. Ekzemple, oni povas diri

"Mi havas tri filojn. Du (el ili) loĝas kun mi. La alia jam edziĝis kaj do loĝas kun sia edzino en alia kvartalo."

Por uzi "la" antaŭ la numeraloj (ne "nombroj", kiu signifus ne la vortojn mem, sed kvanton!), ŝajnas ke devas ĉeesti io kio priskribas la nombritajn aferojn. Ekzemple,

"Mi havas tri filojn. Unu (el ili) loĝas kun mi. La du aliaj jam edziĝis kaj do loĝas kun sia edzino en alia kvartalo."

La vorto "aliaj" priskribas "du" kaj montras ke la parolanto havas nur du ceterajn filojn. Se li havus pli ol tri filojn, li devus ne uzi la artikolon: "Du aliaj jam edziĝis . . . "

Plian ekzemplon:
"Ĉiutage mi aĉetas du ĵurnalojn. Jen la du kiujn mi aĉetis hieraŭ."

Ankaŭ ĉi-kaze estas frazeto kiu priskribas "du", kaj la du ĵurnaloj kiujn la parolanto montras al la alparolato estas ĉiuj kiujn li aĉetis la antaŭan tagon.

Mi kredas ke ĉi tia uzado de la artikolo tre similas al tiu de la franca lingvo.

crescence (Näita profiili) 12. juuli 2009 9:51.18

tommjames:Denove Tekstaro montras sian grandegan utilecon! Faru tie serĉon per la esprimo:
bla (unu|du|tri|kvar|kvin|ses|sep|ok|naŭ|dek).

Serĉu tra ĉiuj verkoj, kaj vi vidos plurajn tiajn uzojn kiel "la tri."
Mi ne scias uzi tiun "Tekstaro". Mi ne komprenas kiel fari.

crescence (Näita profiili) 12. juuli 2009 9:56.44

yugary:
Mi kredas ke ĉi tia uzado de la artikolo tre similas al tiu de la franca lingvo.
Jes, mi demandis, ĉu eble estas traduki la francajn vortojn "les deŭx" per "la du".
Dankon

crescence (Näita profiili) 12. juuli 2009 10:01.41

KoLonJaNo:
Ĉu eblas uzi nombrojn kiel pronomojn?

(PMEG pri "Kiel kaj ol kune kun rolmontriloj)
En la franca estas nuanco, kiun la akuzativo malbone tradukas.

le_chaz (Näita profiili) 12. juuli 2009 10:14.40

crescence:En la franca estas nuanco, kiun la akuzativo malbone tradukas.
Pri kiu nuanco vi temas?

tommjames (Näita profiili) 12. juuli 2009 10:44.23

crescence:Mi ne scias uzi tiun "Tekstaro". Mi ne komprenas kiel fari.
Estas tre facile. Nur iru al Tekstaro kaj klaku la butonon "Ĉiuj" por serĉi tra ĉiuj verkoj. Tiam enigu la serĉesprimon \\bla (unu|du|tri|kvar|kvin|ses|sep|ok|naŭ|dek)\\. kaj klaku la "Serĉi" butonon. La rezultoj montriĝos.

Tagasi üles