Kiel funkcias duobla neado en via lingvo?
از Christa627, 25 اکتبر 2014
پستها: 21
زبان: Esperanto
Christa627 (نمایش مشخصات) 28 اکتبر 2014، 5:31:25
Terurĉjo:sen nenia timo signifas sen ajna timo aŭ eĉ sen timo, do, sen malgranda timo, sen granda timo, sen morta timo, sen terura timo. ne gravas , kia estas timo, ĉar ĝi estas simple timo.Estas bone scii tion; mi fakte nun lernas la rusan, do, estas utile scii, kiel funkcias neado. Jen la titolo de la nuna leciono:
sed mia gepatra lingvo flustras al mi, ke pli konvenas "sen ia timo" aŭ "sen ajna timo".
koncerne la demandon.
necesas bone distingi, pri kio temas, ĉar ekzistas almenaŭ du diversaj okazoj de duobla neado - verbo+pronomo kaj verbo+verbo.
verbo+pronomo
mia gepatra lingvo estas la rusa kaj ĝi postulas ĉiam uzi duoblan neadon en la frazoj, similaj al "mi vidas nenion" aŭ "mi ne vidas ion".
[bildo estis ĉi tie]
sur la bildo estas skribite: mi nenion ne vidas, mi nenion ne aŭdas, ni nenion al neniu diros (laŭvorta elrusa traduko). ĝuste en esperanto - mi nenion vidas, mi nenion aŭdas, mi nenion diros al iu ajn.
sed lastatempe mi ekkomprenas, ke tio fakte ne estas duobla neado, ĉar alivorte tion eblas esprimi, kiel "mi ne vidas ion". ruse - я ничего не вижу = я не вижу чего-либо.
verbo+verbo
plej ofte oni uzas tian specon de duobla neado por emfazi la imperativecon de la esprimo
mi ne povas ne diri al vi = mi nepre devas diri al vi.
Do, mi vidas, ke "ничего" tradukiĝas "nenio," do, "ВЧЕРА Я НИЧЕГО НЕ ЗНАЛА" estus laŭvorte "hieraŭ mi nenion ne sciis," sed signifas "hieraŭ mi sciis nenion" (sed hodiaŭ mi scias ĉion!).
sergejm (نمایش مشخصات) 28 اکتبر 2014، 6:11:06
Christa627:Rimarku, ke en "ничего" estas "ни-". En la propozicio estas nur unu "не". Fakte, estas nenia duobla neado. Komparu anglan "I don't know anything".
Do, mi vidas, ke "ничего" tradukiĝas "nenio," do, "ВЧЕРА Я НИЧЕГО НЕ ЗНАЛА" estus laŭvorte "hieraŭ mi nenion ne sciis," sed signifas "hieraŭ mi sciis nenion" (sed hodiaŭ mi scias ĉion!).
Christa627 (نمایش مشخصات) 28 اکتبر 2014، 18:20:13
sergejm:Nu, mi nur scias, ke en la leciono "ничего" estis tradukita al mi kiel "nothing," ne "anything." Kompreneble, ĉe la sesa leciono, mi ne scias multe pri rusaj vortoj aŭ gramatiko (malgraŭ la titolo, mi ne scias ĉion. La titolo de Leciono 2 estis "Я ГОВОРЮ ПО-РУССКИ ОЧЕНЬ ХОРОШО!" kiu ankaŭ ne veras .) Sendube, post kiam mi lernos pli, mi pli bone komprenos (almenaŭ, mi esperas!).Christa627:Rimarku, ke en "ничего" estas "ни-". En la propozicio estas nur unu "не". Fakte, estas nenia duobla neado. Komparu anglan "I don't know anything".
Do, mi vidas, ke "ничего" tradukiĝas "nenio," do, "ВЧЕРА Я НИЧЕГО НЕ ЗНАЛА" estus laŭvorte "hieraŭ mi nenion ne sciis," sed signifas "hieraŭ mi sciis nenion" (sed hodiaŭ mi scias ĉion!).
[traduko: Mi parolas la rusan tre bone!]
domestro (نمایش مشخصات) 28 اکتبر 2014، 19:48:35
1. nemôžem nič robiť =(laŭvorte) mi ne povas nenion fari =(fakte) mi povas nenion fari
2. nemôžem nič nerobiť =(laŭvorte) mi ne povas nenion ne fari =(fakte) mi ne povas esti senaga
En 1. la du neadoj "aldonas" sin, do rezultas neado. En 2. la aldono de dua kaj tria neado "obligas" la unuan neadon, do rezultas pozitiva sentenco (mi devas ion fari).
Grave dependas de vortospecoj neitaj. Du neoj "obligas" (nuligas) sin nur ĉe du verboj (ekzemple povas kaj fari).
ĉevino (نمایش مشخصات) 28 اکتبر 2014، 19:57:23
ĉu vi venos?
- Jes, mi venos!
- Ne, mi ne venos!
Ĉu vi ne venos?
- Jes, mi ne venos!
- Ne, mi (ja) venos!
Altebrilas (نمایش مشخصات) 13 دسامبر 2014، 15:22:36
Je ne viens pas (mi ne venas)
Je ne vois rien (mi vidas nenion)
Je n'ai vu personne nulle part (mi ne vidis iun ie)
Etimologie, la vortoj por nenio, neniu ne estis negativaj:
personne, signifas "homo", kaj signifas "neniu"
rien, "rem" en la latina, signifis "afero", kaj nun "nenio"
Eĉ la vorto "pas", kiu estas la dua parto de la normala neado, signifas ankaŭ "paŝo"
Tiu povas krei malfacilaĵojn por la lernantoj. komparu:
- Qui est dans la salle d'attente?Pri la jesne respondoj al demandoj:
- Personne
(Kiu estas en la atendejo? Neniu)
- Qui est dans la salle d'attente?
- Une personne
(Kiu estas en la atendejo? Unu homo)
Est ce que vous venez? Oui, je viens
Est ce que vous venez? Non, je ne viens pas
(Ĉu vi venas...)
Est ce que vous ne venez pas? Si, je viens
Est ce que vous ne venez pas? Non, je ne viens pas
(Ĉu vi ne venas...)
ustra (نمایش مشخصات) 13 دسامبر 2014، 16:15:32
La tri frazoj el la foto:
Nic nie słyszę.
Nic nie mówię.
Nic nie widzę.
raffadalbo (نمایش مشخصات) 16 دسامبر 2014، 12:19:39
domestro:En slovaka lingvo duobla neado funkcias kiel en la rusa, do "nikomu nič nepoviem" (mi ne diros nenion al neniu) fakte estas disjunkcio de tri neoj, ne triobla neado. Sed la "ĝermana" sinsekvo de neadoj tamen funkcias. Interesaj ekzemploj:Strange, tio estas pli simila al la itala ol mi atendis.
1. nemôžem nič robiť =(laŭvorte) mi ne povas nenion fari =(fakte) mi povas nenion fari
2. nemôžem nič nerobiť =(laŭvorte) mi ne povas nenion ne fari =(fakte) mi ne povas esti senaga.
Non posso fare nulla =(laŭvorte) mi ne povas nenion fari =(fakte) mi povas nenion fari
Non posso non fare nulla =(laŭvorte) mi ne povas nenion ne fari =(fakte) mi ne povas esti senaga.
Ĝenerale, en la itala, duobla neado estas same kiel simpla neado. Ekzemple, la du frazoj sekvantaj havas la saman signifon (kun malsama nuanco):
1. Non ha partecipato nessuno di voi = Neniu el vi partoprenis
2. Nessuno di voi ha partecipato = Neniu el vi partoprenis
Tamen, dependas ankaŭ de la vortordo; la frazo (malofte uzata):
3. Nessuno di voi non ha partecipato = Neniu el vi ne partoprenis = Ĉiuj el vi partoprenis
Pli kutime, on dirus la saman frazon en tiu formo:
4. Non c'è nessuno di voi che non abbia partecipato =(laŭvorte) Ne estas neniu el vi kiu ne partoprenis =(fakte) Ĉiuj el vi partoprenis
Christa627 (نمایش مشخصات) 18 دسامبر 2014، 20:16:55
raffadalbo:Non posso fare nulla =(laŭvorte) mi ne povas nenion fari =(fakte) mi povas nenion fariSonas... iom konfuze. Sed, verŝajne se mi pli bone konus la italan, estus pli klare...
Non posso non fare nulla =(laŭvorte) mi ne povas nenion ne fari =(fakte) mi ne povas esti senaga.
Ĝenerale, en la itala, duobla neado estas same kiel simpla neado. Ekzemple, la du frazoj sekvantaj havas la saman signifon (kun malsama nuanco):
1. Non ha partecipato nessuno di voi = Neniu el vi partoprenis
2. Nessuno di voi ha partecipato = Neniu el vi partoprenis
Tamen, dependas ankaŭ de la vortordo; la frazo (malofte uzata):
3. Nessuno di voi non ha partecipato = Neniu el vi ne partoprenis = Ĉiuj el vi partoprenis
Pli kutime, on dirus la saman frazon en tiu formo:
4. Non c'è nessuno di voi che non abbia partecipato =(laŭvorte) Ne estas neniu el vi kiu ne partoprenis =(fakte) Ĉiuj el vi partoprenis
Metsis (نمایش مشخصات) 11 سپتامبر 2017، 9:20:52
ĉevino:Estas duobla negado en la rusa sed oni diras:Aktuale ne temas pri duobla negado, sed kion oni respondas kun jes aŭ ne: la aserton aŭ la demandon. Laŭ la maniero de logikistoj, programistoj kaj orientanoj estas pri la tuta aserto. Laŭ la tradicio de multaj okcidentaj lingvoj, inkl. la rusa, oni ignoras la negadon. Tiu diferenco estas problema, kiam la demando havas negadon kaj oni respondas uzante nur neadon.:
ĉu vi venos?
- Jes, mi venos!
- Ne, mi ne venos!
Ĉu vi ne venos?
- Jes, mi ne venos!
- Ne, mi (ja) venos!
Ĉu vi ne venos?
- Ne, respondas la orientano kaj signifas, ke ri ne venos
- Ne, respondas la okcidentano kaj signifas, ke ri venos
Tial estas konsilinde ripeti la verbon, kiel ĉevino faris.