Đi đến phần nội dung

Kiel funkcias duobla neado en via lingvo?

viết bởi Christa627, Ngày 25 tháng 10 năm 2014

Tin nhắn: 18

Nội dung: Esperanto

Christa627 (Xem thông tin cá nhân) 18:20:13 Ngày 28 tháng 10 năm 2014

sergejm:
Christa627:
Do, mi vidas, ke "ничего" tradukiĝas "nenio," do, "ВЧЕРА Я НИЧЕГО НЕ ЗНАЛА" estus laŭvorte "hieraŭ mi nenion ne sciis," sed signifas "hieraŭ mi sciis nenion" (sed hodiaŭ mi scias ĉion!).
Rimarku, ke en "ничего" estas "ни-". En la propozicio estas nur unu "не". Fakte, estas nenia duobla neado. Komparu anglan "I don't know anything".
Nu, mi nur scias, ke en la leciono "ничего" estis tradukita al mi kiel "nothing," ne "anything." Kompreneble, ĉe la sesa leciono, mi ne scias multe pri rusaj vortoj aŭ gramatiko (malgraŭ la titolo, mi ne scias ĉion. La titolo de Leciono 2 estis "Я ГОВОРЮ ПО-РУССКИ ОЧЕНЬ ХОРОШО!" kiu ankaŭ ne veras ridulo.gif.) Sendube, post kiam mi lernos pli, mi pli bone komprenos (almenaŭ, mi esperas!).
externalImage.png
[traduko: Mi parolas la rusan tre bone!]

domestro (Xem thông tin cá nhân) 19:48:35 Ngày 28 tháng 10 năm 2014

En slovaka lingvo duobla neado funkcias kiel en la rusa, do "nikomu nič nepoviem" (mi ne diros nenion al neniu) fakte estas disjunkcio de tri neoj, ne triobla neado. Sed la "ĝermana" sinsekvo de neadoj tamen funkcias. Interesaj ekzemploj:

1. nemôžem nič robiť =(laŭvorte) mi ne povas nenion fari =(fakte) mi povas nenion fari
2. nemôžem nič nerobiť =(laŭvorte) mi ne povas nenion ne fari =(fakte) mi ne povas esti senaga

En 1. la du neadoj "aldonas" sin, do rezultas neado. En 2. la aldono de dua kaj tria neado "obligas" la unuan neadon, do rezultas pozitiva sentenco (mi devas ion fari).

Grave dependas de vortospecoj neitaj. Du neoj "obligas" (nuligas) sin nur ĉe du verboj (ekzemple povas kaj fari).

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 15:22:36 Ngày 13 tháng 12 năm 2014

En la franca, la duobla neado agas kiel plifortigita neado, kaj estas deviga:

Je ne viens pas (mi ne venas)

Je ne vois rien (mi vidas nenion)
Je n'ai vu personne nulle part (mi ne vidis iun ie)

Etimologie, la vortoj por nenio, neniu ne estis negativaj:
personne, signifas "homo", kaj signifas "neniu"
rien, "rem" en la latina, signifis "afero", kaj nun "nenio"

Eĉ la vorto "pas", kiu estas la dua parto de la normala neado, signifas ankaŭ "paŝo"

Tiu povas krei malfacilaĵojn por la lernantoj. komparu:
- Qui est dans la salle d'attente?
- Personne
(Kiu estas en la atendejo? Neniu)

- Qui est dans la salle d'attente?
- Une personne
(Kiu estas en la atendejo? Unu homo)
Pri la jesne respondoj al demandoj:
Est ce que vous venez? Oui, je viens
Est ce que vous venez? Non, je ne viens pas
(Ĉu vi venas...)

Est ce que vous ne venez pas? Si, je viens
Est ce que vous ne venez pas? Non, je ne viens pas
(Ĉu vi ne venas...)

ustra (Xem thông tin cá nhân) 16:15:32 Ngày 13 tháng 12 năm 2014

La pola lingvo funkcias samkiel la rusa kaj slovaka lingvo.
La tri frazoj el la foto:

Nic nie słyszę.
Nic nie mówię.
Nic nie widzę.

raffadalbo (Xem thông tin cá nhân) 12:19:39 Ngày 16 tháng 12 năm 2014

domestro:En slovaka lingvo duobla neado funkcias kiel en la rusa, do "nikomu nič nepoviem" (mi ne diros nenion al neniu) fakte estas disjunkcio de tri neoj, ne triobla neado. Sed la "ĝermana" sinsekvo de neadoj tamen funkcias. Interesaj ekzemploj:

1. nemôžem nič robiť =(laŭvorte) mi ne povas nenion fari =(fakte) mi povas nenion fari
2. nemôžem nič nerobiť =(laŭvorte) mi ne povas nenion ne fari =(fakte) mi ne povas esti senaga.
Strange, tio estas pli simila al la itala ol mi atendis.

Non posso fare nulla =(laŭvorte) mi ne povas nenion fari =(fakte) mi povas nenion fari
Non posso non fare nulla =(laŭvorte) mi ne povas nenion ne fari =(fakte) mi ne povas esti senaga.

Ĝenerale, en la itala, duobla neado estas same kiel simpla neado. Ekzemple, la du frazoj sekvantaj havas la saman signifon (kun malsama nuanco):
1. Non ha partecipato nessuno di voi = Neniu el vi partoprenis
2. Nessuno di voi ha partecipato = Neniu el vi partoprenis

Tamen, dependas ankaŭ de la vortordo; la frazo (malofte uzata):
3. Nessuno di voi non ha partecipato = Neniu el vi ne partoprenis = Ĉiuj el vi partoprenis
Pli kutime, on dirus la saman frazon en tiu formo:
4. Non c'è nessuno di voi che non abbia partecipato =(laŭvorte) Ne estas neniu el vi kiu ne partoprenis =(fakte) Ĉiuj el vi partoprenis

Christa627 (Xem thông tin cá nhân) 20:16:55 Ngày 18 tháng 12 năm 2014

raffadalbo:Non posso fare nulla =(laŭvorte) mi ne povas nenion fari =(fakte) mi povas nenion fari
Non posso non fare nulla =(laŭvorte) mi ne povas nenion ne fari =(fakte) mi ne povas esti senaga.

Ĝenerale, en la itala, duobla neado estas same kiel simpla neado. Ekzemple, la du frazoj sekvantaj havas la saman signifon (kun malsama nuanco):
1. Non ha partecipato nessuno di voi = Neniu el vi partoprenis
2. Nessuno di voi ha partecipato = Neniu el vi partoprenis

Tamen, dependas ankaŭ de la vortordo; la frazo (malofte uzata):
3. Nessuno di voi non ha partecipato = Neniu el vi ne partoprenis = Ĉiuj el vi partoprenis
Pli kutime, on dirus la saman frazon en tiu formo:
4. Non c'è nessuno di voi che non abbia partecipato =(laŭvorte) Ne estas neniu el vi kiu ne partoprenis =(fakte) Ĉiuj el vi partoprenis
Sonas... iom konfuze. Sed, verŝajne se mi pli bone konus la italan, estus pli klare...

Metsis (Xem thông tin cá nhân) 09:20:52 Ngày 11 tháng 9 năm 2017

ĉevino:Estas duobla negado en la rusa sed oni diras:

ĉu vi venos?
- Jes, mi venos!
- Ne, mi ne venos!

Ĉu vi ne venos?
- Jes, mi ne venos!
- Ne, mi (ja) venos!
Aktuale ne temas pri duobla negado, sed kion oni respondas kun jes aŭ ne: la aserton aŭ la demandon. Laŭ la maniero de logikistoj, programistoj kaj orientanoj estas pri la tuta aserto. Laŭ la tradicio de multaj okcidentaj lingvoj, inkl. la rusa, oni ignoras la negadon. Tiu diferenco estas problema, kiam la demando havas negadon kaj oni respondas uzante nur neadon.:

Ĉu vi ne venos?
- Ne, respondas la orientano kaj signifas, ke ri ne venos
- Ne, respondas la okcidentano kaj signifas, ke ri venos

Tial estas konsilinde ripeti la verbon, kiel ĉevino faris.

Metsis (Xem thông tin cá nhân) 10:28:41 Ngày 11 tháng 9 năm 2017

Tin nhắn đã bị ẩn.

Quay lại