ورود به محتوا

Kiel aperas la franca lingvo tra la mondo ?

از crescence, 9 آوریل 2009

پست‌ها: 40

زبان: Esperanto

darkweasel (نمایش مشخصات) 10 آوریل 2009،‏ 15:53:20

Frankouche:En la franca, mia nasklingvo, mi tre ŝatas la belecon de tiu stranga escepto en la ordo de vortoj :

- Je te le donne = mi al vi ĝin donas / S NO O V (NO = Nerekta objekto)
Sed...- Tu le lui donnes = vi ĝin al li donas / S O NO V
Jes - mia franca-instruisto antaŭ nelonge eksplikis tion al ni, kaj neniu komprenis ĝin unue. okulumo.gif (Mi ankoraŭ ne scias, kiel traduki "li donas vin al ni"... "il te nous donne"? "il nous te donne"?)

Mi ŝatas lerni lingvojn (alie, mi ne lernus Esperanton, ĉu ne?), kaj la franca ne estas escepto. Sed ĝi havas tre multe da gramatiko - mi pensas, ke estas multe da "futuroj" kaj "preteritoj", kiujn mi ne povas uzi ankoraŭ. (Jes, mi scias, ke la germana estas eĉ pli malfacila...)

Matthieu (نمایش مشخصات) 10 آوریل 2009،‏ 16:08:50

darkweasel:Mi ankoraŭ ne scias, kiel traduki "li donas vin al ni"... "il te nous donne"? "il nous te donne"?
Fakte ankaŭ mi ne scias. Ambaŭ frazoj estas strangaj laŭ mi.

crescence (نمایش مشخصات) 10 آوریل 2009،‏ 16:12:27

Mutusen:"li donas vin al ni"... "il te nous donne"? "il nous te donne"
Fakte ankaŭ mi ne scias. Ambaŭ frazoj estas strangaj laŭ mi.
li donas vin al ni = il te donne à nous

darkweasel (نمایش مشخصات) 10 آوریل 2009،‏ 17:18:31

Dankon!

Senegaùlo (نمایش مشخصات) 10 آوریل 2009،‏ 20:30:50

vedev:
crescence:La franca aperas al vi tra la mondo : utila ? bela ? facila ?

Kiu malfacilo ŝajnas al vi en la lerno de tiu lingvo ?
Franсa lingvo estas malfacile ĉar ĝi havas grandan diferencon inter prononco kaj skribado, ankau ĝi havas kelke malsimplajn sonojn, kaj ankaŭ - ĝi ne estas tiel vaste uzanta, ol angla lingvo. Do - lerni franсan lingvon estus interesa por tio, kio tre interesas en Francio, au en lingvistiko.
Amiko Vedev ne troigu !!!...

La franca lingvo estas lingvo internacia (kaj multfoje oficiala kaj denaska) en pli ol 50 landoj de la OIF (organizaĵo Internacia de la Francofonio), tio estas unu lando el kvar en la mondo...
Plie, ĝi estas la dua internacia lingvo laŭ :

- nombro da landoj (kaj kontinentoj) kiuj ĝin havas por oficiala lingvo

- nombro da internaciaj organizaĵoj ĝin havantaj por labora lingvo

- nombro da gelernantoj en la mondo

La nombro da homoj en la tuta mondo kiuj iamaniere rilatadas kun la franca (denaska, oficiala, duonoficiala, lerneja, kultura lingvo) atingas 600 milionojn kaj tiu nombro kreskadas konstante...

Noël LECOMTE (نمایش مشخصات) 10 آوریل 2009،‏ 21:02:52

Senegaùlo:

Saluton Senegaŭlo !

Via varmkora pledado de la franca lingvo tre kortuŝas la maljunan francon, kiu mi estas, sed kara Senegaŭlo, ĉu laŭvice vi ne iomete troigus !
rideto.gif

Senegaùlo (نمایش مشخصات) 10 آوریل 2009،‏ 22:09:45

Noël LECOMTE:
Saluton Senegaŭlo !

Via varmkora pledado de la franca lingvo tre kortuŝas la maljunan francon, kiu mi estas, sed kara Senegaŭlo, ĉu laŭvice vi ne iomete troigus !
rideto.gif
Mi kutimas troigi, tial mi ne lasas ke aliaj troigu ĉar tio estus eksponenciale...

Troigo estas ĉe mi maniero komuniki kaj persvadi... Mi troigas sed ne mensogas (nek propagandas...)

(la cifro 600 M estas oficiale)

EL_NEBULOSO (نمایش مشخصات) 11 آوریل 2009،‏ 6:26:05

La franca lingvo aperas al mi tre bela (kiel ankaŭ la aliaj latinida lingvoj) sed ankaŭ iom malfacila.

Kontraste al la angla, ankaŭ la baza franca estas malfacila.

Gerald

darkweasel (نمایش مشخصات) 11 آوریل 2009،‏ 20:02:08

KoLonJaNo:
-Ich dir es gebe
Ich gebe es dir.

sed:

Ich gebe dir das Buch.
-Du es ihm gibst
Du gibst es ihm.

sed:

Du gibst ihm das Buch.

Konkludo: La germana similas la anglan. Kia surprizego! rido.gif

Kolonjano
"Du gibst das Buch ihm" aŭ "Du gibst ihm es" nek estas malkorektaj (tamen, la lasta frazo ŝajnas tre stranga al mi...) - ili nur akcentigas diferentajn frazpartojn. ("Du gibst das Buch ihm" akcentigas "al li" (ihm), sed "Du gibst ihm das Buch" akcentigas "la libron" (das Buch))
vedev:
crescence:La franca aperas al vi tra la mondo : utila ? bela ? facila ?

Kiu malfacilo ŝajnas al vi en la lerno de tiu lingvo ?
Franсa lingvo estas malfacile ĉar ĝi havas grandan diferencon inter prononco kaj skribado.
Kiel mi jam iam skribis en la angla forumo, tio estas tamen pli facile ol en la angla lingvo. En la angla, se mi legas vorton, kiun mi ne konas ankoraŭ, mi neniam povus scii (nur diveni) kiel pronunci ĝin. En la franca, la plej malfacila parto estas "kiuj sonoj estas neprononcataj?", sed kiam oni ekhavas "senton" pri tio, ne estas tre malfacile. Jes, ĝi ja havas esceptojn, sed ili ne estas tiom, kiel en la angla.

Noël LECOMTE (نمایش مشخصات) 11 آوریل 2009،‏ 21:08:33

Senegaùlo:

Mi kutimas troigi, tial mi ne lasas ke aliaj troigu ĉar tio estus eksponenciale...

Troigo estas ĉe mi maniero komuniki kaj persvadi... Mi troigas sed ne mensogas (nek propagandas...)

(la cifro 600 M estas oficiale)
Jes :

-- "troigi" ne estas "mensogi"...
-- "troigi" estas nur "beligi la realecon" !

بازگشت به بالا