Kun vortaro en la mano.
de Solulo, 2011-septembro-12
Mesaĝoj: 19
Lingvo: Esperanto
Solulo (Montri la profilon) 2011-septembro-12 14:40:50
La kazo de Esperanta vortsistemo estas, laŭ mi kompreno, alia. Mi celas memori nur la bazon, la konceptojn/vortojn ofte uzatajn. Sekve mi ne klopodas pri; trikoloreto, boleto, kastoro, ululi, skurĝo, ŝtipo, trenĉaro, ktp, ktp.
Oni povas facile trovi tiajn vortojn en la vortaro.
Ĉu mi pravas?
Ĉu oni devas memori kaj scii ĉion?
Ĉu vi ofte uzas vortaron skribante en e-o?
antoniomoya (Montri la profilon) 2011-septembro-12 17:34:06
Multaj jaroj poste, mi legis ie "kiom da vortoj estas necesaj por paroli iun lingvon, ĉu oni devas studi ĝin senfine, ĉu oni ne devus meti iun limon al tiu lernado". Tio ŝajnis al mi ege interesa, kaj mi malkovris tiam ke mi jam perdis multegon da horoj enkapiĝante vortoj kiujn mi neniam uzos, ke mi penis kaj penis provante enmemorigi vortojn kiujn mi trovos nur unufoje en mia tuta vivo.
Do, kiam mi remetis al Esperanto, mi diris al mi ke mi nur lernos la 1500 plej uzatajn vortojn. Ĉar ŝajnas ke, en iu ajn lingvo, preter tiu meza vortaro, la vortoj specialiĝas laŭ temoj. Do, mi metis limon al mia "oficiala" lernado, kaj nun kelkfoje uzas la vortaron por serĉi iun izolitan neantaŭeviditan aŭ fuŝmemorigitan vorton.
Amike.
Solulo (Montri la profilon) 2011-septembro-12 17:54:54
Lasu mi aldoni nur, ke mi dividus la leksikonon de ĉiu lingvo je aktiva (la plej ofta) kaj pasiva (raraĵoj). Se oni volas legi Cervanteson aŭ aliajn gravajn verkistojn kaj filosofojn hispaneskribantajn, se oni volas esti filologo iberista, oni devas koni kaj kompreni; yacer, hincar, morbo, monzón, papar, ...ktp.
dombola (Montri la profilon) 2011-septembro-13 01:48:24
antoniomoya:Do, kiam mi remetis al Esperanto, mi diris al mi ke mi nur lernos la 1500 plej uzatajn vortojn. Amike.Eble en Esperanto la magia cifero estas 2.656 vortoj, kiuj troviĝas ĉe "Ilustrita Oficiala Radikaro Esperanta por lernanto"!
antoniomoya (Montri la profilon) 2011-septembro-13 05:28:12
dombola:Eble. Tamen, Claude Piron diras en sia verko "Vere aŭ fantazie": Kiam vi alvenos al la fino de la lasta rakonto, vi tiel konos iom pli ol MIL subvortojn, per kiuj vi povos paroli pri ĉiu afero de la ĉiutaga vivo.antoniomoya:Do, kiam mi remetis al Esperanto, mi diris al mi ke mi nur lernos la 1500 plej uzatajn vortojn. Amike.Eble en Esperanto la magia cifero estas 2.656 vortoj, kiuj troviĝas ĉe "Ilustrita Oficiala Radikaro Esperanta por lernanto"!
Mi sekvis lian konsilon, kaj tralegis la rakontaron.
Amike.
antoniomoya (Montri la profilon) 2011-septembro-13 06:04:34
Solulo:Se oni volas legi Cervanteson aŭ aliajn gravajn verkistojn kaj filosofojn hispaneskribantajn, se oni volas esti filologo iberista, oni devas koni kaj kompreni; yacer, hincar, morbo, monzón, papar, ...ktp.Jes, vi viavice pravas. Tio mem okazis al mi en la franca.
Sed hodiaŭ, dank' al la travivita sperto, sciante ke vi povas kompreni pli ol 95 % el iu esperanta teksto per nur 1500 vortoj, vi havas du elektojn: konsulti vortare tiajn maloftaĵojn sed ne enmemorigi ilin, aŭ enkapigi ilin por nur trovi ilin dufoje en la vivo. (Sincere, mi elektis la unuan decidon)
Ĉiaokaze, kiam unu vorto estas ofta, vi trovas ĝin tie kaj tie ĉi, kaj vi finas lernante ĝin.
antoniomoya (Montri la profilon) 2011-septembro-13 10:14:02
super-griek:Vere aŭ fantazie estas verko de Marjorie Boulton, ĉu ne? Auld verkis Paŝoj al plena posedo."Faktoj kaj fantazioj" nomiĝas la verko de Marjorie Boulton (vidu en Google).
Amike.
sudanglo (Montri la profilon) 2011-septembro-13 11:15:28
Povas esti ke vorto estas nek Oficiala nek Fundamenta sed tamen tre konata. Unu el tiaj vortoj estas la vorto 'mesaĝo' (ankaŭ 'komputi').
ChipsOnFire (Montri la profilon) 2011-septembro-13 12:18:13
Mi bezonas pri mian gramatikon. Mi estas komencato ankoraŭ.
darkweasel (Montri la profilon) 2011-septembro-13 12:26:48
sudanglo:El la Naŭa Oficiala Aldono:
Povas esti ke vorto estas nek Oficiala nek Fundamenta sed tamen tre konata. Unu el tiaj vortoj estas la vorto 'mesaĝo' (ankaŭ 'komputi').
mesaĝ/o 1 Parola aŭ skriba informo sendata al iu: nuntempe homoj sendas mesaĝojn tra la Interreto. 2 (figure) Esenca ideo, kiun celas transdoni teksto, rakonto, filmo, agado k.s.: kio estas la mesaĝo de la Biblio por la nuntempa homo?; tiu filmo enhavas politikan mesaĝon; la malbona traduko fuŝis la mesaĝon de la aŭtoro. mesaĝ/i. Sendi per mesaĝo: li mesaĝis la novaĵon al mi; ili ofte mesaĝas inter si; per poŝtelefono oni povas mesaĝi tre rapide.
komput/i. Plenumi algoritmon aŭ programon, precipe per aŭtomata rimedo (komputilo). (La gramatika objekto, se ĝi ĉeestas, indikas celatan rezulton: komputi la paskodatojn.) komput/il/o. Maŝino por aŭtomata komputado. komput/o/scienc/o. Scienco pri komputado, precipe pri la aŭtomata komputado per komputiloj.