前往目錄

Kun vortaro en la mano.

貼文者: Solulo, 2011年9月12日

訊息: 19

語言: Esperanto

Solulo (顯示個人資料) 2011年9月12日下午2:40:50

Kiam mi lernis la anglan kaj hispanan lingvojn mi celis lerni kaj memori ĉiujn vortojn, eĉ la vortojn de raraj plantoj, raraj animalojn, malofte uzatajn verbojn... ĉio ŝajnis esti grava por permesi flue paroli kaj legi senĝene la originalan literaturon en tiuj lingvoj.
La kazo de Esperanta vortsistemo estas, laŭ mi kompreno, alia. Mi celas memori nur la bazon, la konceptojn/vortojn ofte uzatajn. Sekve mi ne klopodas pri; trikoloreto, boleto, kastoro, ululi, skurĝo, ŝtipo, trenĉaro, ktp, ktp.
Oni povas facile trovi tiajn vortojn en la vortaro.
Ĉu mi pravas?
Ĉu oni devas memori kaj scii ĉion?
Ĉu vi ofte uzas vortaron skribante en e-o?

antoniomoya (顯示個人資料) 2011年9月12日下午5:34:06

Kiam mi lernis la francan, mi ankaŭ pasis jarojn kaj jarojn enkapiĝante multego da maloftaj vortoj kiuj, poste, la vivo instruis al mi servis absolute al nenio. (Peine perdue).

Multaj jaroj poste, mi legis ie "kiom da vortoj estas necesaj por paroli iun lingvon, ĉu oni devas studi ĝin senfine, ĉu oni ne devus meti iun limon al tiu lernado". Tio ŝajnis al mi ege interesa, kaj mi malkovris tiam ke mi jam perdis multegon da horoj enkapiĝante vortoj kiujn mi neniam uzos, ke mi penis kaj penis provante enmemorigi vortojn kiujn mi trovos nur unufoje en mia tuta vivo.

Do, kiam mi remetis al Esperanto, mi diris al mi ke mi nur lernos la 1500 plej uzatajn vortojn. Ĉar ŝajnas ke, en iu ajn lingvo, preter tiu meza vortaro, la vortoj specialiĝas laŭ temoj. Do, mi metis limon al mia "oficiala" lernado, kaj nun kelkfoje uzas la vortaron por serĉi iun izolitan neantaŭeviditan aŭ fuŝmemorigitan vorton.

Amike.

Solulo (顯示個人資料) 2011年9月12日下午5:54:54

Vi tute pravas, Antonio.
Lasu mi aldoni nur, ke mi dividus la leksikonon de ĉiu lingvo je aktiva (la plej ofta) kaj pasiva (raraĵoj). Se oni volas legi Cervanteson aŭ aliajn gravajn verkistojn kaj filosofojn hispaneskribantajn, se oni volas esti filologo iberista, oni devas koni kaj kompreni; yacer, hincar, morbo, monzón, papar, ...ktp.

dombola (顯示個人資料) 2011年9月13日上午1:48:24

antoniomoya:Do, kiam mi remetis al Esperanto, mi diris al mi ke mi nur lernos la 1500 plej uzatajn vortojn. Amike.
Eble en Esperanto la magia cifero estas 2.656 vortoj, kiuj troviĝas ĉe "Ilustrita Oficiala Radikaro Esperanta por lernanto"!

antoniomoya (顯示個人資料) 2011年9月13日上午5:28:12

dombola:
antoniomoya:Do, kiam mi remetis al Esperanto, mi diris al mi ke mi nur lernos la 1500 plej uzatajn vortojn. Amike.
Eble en Esperanto la magia cifero estas 2.656 vortoj, kiuj troviĝas ĉe "Ilustrita Oficiala Radikaro Esperanta por lernanto"!
Eble. Tamen, Claude Piron diras en sia verko "Vere aŭ fantazie": Kiam vi alvenos al la fino de la lasta rakonto, vi tiel konos iom pli ol MIL subvortojn, per kiuj vi povos paroli pri ĉiu afero de la ĉiutaga vivo.

Mi sekvis lian konsilon, kaj tralegis la rakontaron. rideto.gif

Amike.

antoniomoya (顯示個人資料) 2011年9月13日上午6:04:34

Solulo:Se oni volas legi Cervanteson aŭ aliajn gravajn verkistojn kaj filosofojn hispaneskribantajn, se oni volas esti filologo iberista, oni devas koni kaj kompreni; yacer, hincar, morbo, monzón, papar, ...ktp.
Jes, vi viavice pravas. Tio mem okazis al mi en la franca.

Sed hodiaŭ, dank' al la travivita sperto, sciante ke vi povas kompreni pli ol 95 % el iu esperanta teksto per nur 1500 vortoj, vi havas du elektojn: konsulti vortare tiajn maloftaĵojn sed ne enmemorigi ilin, aŭ enkapigi ilin por nur trovi ilin dufoje en la vivo. (Sincere, mi elektis la unuan decidon) rideto.gif

Ĉiaokaze, kiam unu vorto estas ofta, vi trovas ĝin tie kaj tie ĉi, kaj vi finas lernante ĝin.

antoniomoya (顯示個人資料) 2011年9月13日上午10:14:02

super-griek:Vere aŭ fantazie estas verko de Marjorie Boulton, ĉu ne? Auld verkis Paŝoj al plena posedo.
"Faktoj kaj fantazioj" nomiĝas la verko de Marjorie Boulton (vidu en Google).

Amike.

sudanglo (顯示個人資料) 2011年9月13日上午11:15:28

'Oficiala' rilate vorton de Esperanto havas specialan signifon. Tio signifas ke ĝi troviĝas en la listoj de la Oficialaj Aldonoj al la Universala Vortaro.

Povas esti ke vorto estas nek Oficiala nek Fundamenta sed tamen tre konata. Unu el tiaj vortoj estas la vorto 'mesaĝo' (ankaŭ 'komputi').

ChipsOnFire (顯示個人資料) 2011年9月13日下午12:18:13

Mi pensas ke vi devas lerni nur la vortojn ke vi volas lerni. Vi lernos pli vortojn dum vi paroli.

Mi bezonas pri mian gramatikon. Mi estas komencato ankoraŭ.

darkweasel (顯示個人資料) 2011年9月13日下午12:26:48

sudanglo:
Povas esti ke vorto estas nek Oficiala nek Fundamenta sed tamen tre konata. Unu el tiaj vortoj estas la vorto 'mesaĝo' (ankaŭ 'komputi').
El la Naŭa Oficiala Aldono:
mesaĝ/o 1 Parola aŭ skriba informo sendata al iu: nuntempe homoj sendas mesaĝojn tra la Interreto. 2 (figure) Esenca ideo, kiun celas transdoni teksto, rakonto, filmo, agado k.s.: kio estas la mesaĝo de la Biblio por la nuntempa homo?; tiu filmo enhavas politikan mesaĝon; la malbona traduko fuŝis la mesaĝon de la aŭtoro. mesaĝ/i. Sendi per mesaĝo: li mesaĝis la novaĵon al mi; ili ofte mesaĝas inter si; per poŝtelefono oni povas mesaĝi tre rapide.

komput/i. Plenumi algoritmon aŭ programon, precipe per aŭtomata rimedo (komputilo). (La gramatika objekto, se ĝi ĉeestas, indikas celatan rezulton: komputi la paskodatojn.) komput/il/o. Maŝino por aŭtomata komputado. komput/o/scienc/o. Scienco pri komputado, precipe pri la aŭtomata komputado per komputiloj.

回到上端