Tartalom

Kun vortaro en la mano.

Solulo-tól, 2011. szeptember 12.

Hozzászólások: 19

Nyelv: Esperanto

zan (Profil megtekintése) 2011. szeptember 14. 12:34:24

antoniomoya:Eble. Tamen, Claude Piron diras en sia verko "Vere aŭ fantazie": Kiam vi alvenos al la fino de la lasta rakonto, vi tiel konos iom pli ol MIL subvortojn, per kiuj vi povos paroli pri ĉiu afero de la ĉiutaga vivo.
Mi volas esprimi ĉion per mil subvortoj. Mi komprenas la subvortojn de Piron sed ankoraŭ ne havas la kapablon perfekte esprimi mian penson per ili.

Ankaŭ "Globish" proponas 1500 bazajn vortojn. Ĉu ekzistas esperanta grupo, kiu celas "limigita"n aŭ "faciligita"n Esperanton kiel "Globish"?

antoniomoya (Profil megtekintése) 2011. szeptember 14. 15:45:32

zan:Mi volas esprimi ĉion per mil subvortoj. Mi komprenas la subvortojn de Piron sed ankoraŭ ne havas la kapablon perfekte esprimi mian penson per ili.
Mi opinias ke temas nur pri nia nuntempa nekapablo lerte kombini kaj kunmeti tiujn radikojn. Piron kombinas ili tiel lerte, ke mi ofte admiregas pri siaj trovaĵoj.

Amike.

Altebrilas (Profil megtekintése) 2011. szeptember 23. 20:11:22

antoniomoya:
Mi opinias ke temas nur pri nia nuntempa nekapablo lerte kombini kaj kunmeti tiujn radikojn. Piron kombinas ili tiel lerte, ke mi ofte admiregas pri siaj trovaĵoj.

Amike.
Oni povas debati pri tio: kio estas pli konforma al la spirito de esperanto: ĉu lerni novajn radikojn aŭ ĉu lerni sperte kombini bazajn radikojn?

sudanglo (Profil megtekintése) 2011. szeptember 25. 9:59:02

Ho Dark Weasel - vi havis min. Kiam aperis la 9-a Oficiala Aldono?

Mi bazis mian aserton sur NPIV 2005.

sudanglo (Profil megtekintése) 2011. szeptember 25. 9:59:36

--------------

darkweasel (Profil megtekintése) 2011. szeptember 25. 10:28:25

sudanglo:Ho Dark Weasel - vi havis min. Kiam aperis la 9-a Oficiala Aldono?
En 2007.

antoniomoya (Profil megtekintése) 2011. szeptember 25. 10:45:41

Altebrilas:Oni povas debati pri tio: kio estas pli konforma al la spirito de esperanto: ĉu lerni novajn radikojn aŭ ĉu lerni sperte kombini bazajn radikojn?
Laŭ mia propra ideo pri la spirito, la esti-kialo kaj la fina celo de Esperanto, mi respondus al vi ke ni devus lerni sperte kombini bazan radikaron. Tiel, neniu superŝarĝus senutile sian memoron, nek perdus sian valoran tempon. Lingvo vere internacia devas esti, krom facila, kiel eble plej rapide lernebla kaj uzebla.

Por pasi jarojn kaj jarojn lernante novajn kaj novajn radikojn, ni jam havas tute pretaj la naciajn lingvojn.

Amike.

Chainy (Profil megtekintése) 2011. szeptember 25. 11:54:43

zan:Ĉu ekzistas esperanta grupo, kiu celas "limigita"n aŭ "faciligita"n Esperanton kiel "Globish"?
[url=http://www.bonalingvo.org/index.php/Ĉefpaĝo]La Bona Lingvo[/url]. (iuj preferus nomi tiun retejon "La Simpligita Lingvo")

cellus (Profil megtekintése) 2011. szeptember 25. 12:10:27

Mi lernis esperanton antaŭ tiom da jaroj, ke mi timas ĉu mi bone memoras mian lernoproceson. Miaopinie ĉiu lernanto devas trovi sian metodon. Dependas multe de la speco de memoro iu homo havas.

Dirinte tion, mi rakontu pri mia metodo. Mi provis legi tekstojn. Ofte mi povis diveni la signifon de la vortoj. Nur kiam mi absolute ne komprenis, mi konsultis la vortlibron.

Dum mia unua lernostadio mi tradukis la esperantajn tekstojn en la lernolibro en la svedan (mia gepatra lingvo) kaj poste mi retradukis la tekstojn en esperantonn por kontroli ke mi ĉion komprenis. Mi opinias ke tio estis tre energiogluta laboro, sed ĝi helpis al mi lerni la lingvon. Bona afero en la koresponda kurso de esperanto kiun mi uzis, estis ke la esperantaj tekstoj de la unuaj lecionoj estis tradukitaj en la svedan. Tiu kurso ankaŭ donis la esperantan elparolon per modifikita sveda ortografio!

En miaj daŭraj studoj, do mi legis tekstojn, kaj nur serĉis la absolute nekonprenitajn vortojn en la vortaro. Tia metodo postulas ke oni sukcesas trovi interesajn tekstojn, kiuj stimulas la scivolemon.

Pli bone estu ke oni serĉu la signifon de ofte vidita orto ol ke oni serĉu la signifon de vorto kiun oni vidas la unuan fojon.

Vissza a tetejére