Skip to the content

Ĉu ni ne dividu Esperanton al du sekcioj???

by zan, September 16, 2011

Messages: 37

Language: Esperanto

zan (User's profile) September 16, 2011, 12:55:53 AM

Daŭre min ĝenas tio, ke en Esperanto plenas poeziaj vortoj kaj nekutimaj vortoj, kiuj ne troviĝas en vortaro. Kaj troviĝas iuj, kiuj ne hezitas ŝanĝi gramatikon de Esperanto. Ili asertas, ke Esperanto estas viva lingvo tiel ke ĝi rajtas ŝanĝi sin.

Tio estas ankaŭ eksperimento, per kiu oni povas studi kiel ŝanĝiĝos artefarita lingvo en "natura" medio. Mi nomas ĉi tiun eksperimenton "novigema sekcio".

Alie mi volas eksperimenti, kiel funkcias artefarita lingvo kun fiksitaj reguloj kaj limigitaj vortoj. Mi nomas ĉi tiun "konservema sekcio".

Poste ni komparos la du, kiel diferenciĝas la du sekcioj. Ĉu tio ne interesas vin?

flipe (User's profile) September 16, 2011, 2:44:31 AM

zan:Ĉu tio ne interesas vin?
Mi ne partoprenas de la movado, sed mi pensas ke esperanto, ni devas lerni kiel Zamenhof instruis, uzinte algluanta skribo/interparolo maniero kaj poste lerninta novajn vortojn devenintaj de poezia evoluo.

Gilberto_ (User's profile) September 16, 2011, 3:56:01 AM

Dividi Esperanto? se ili volas ŝanĝi Esperanton ili povus lerni Idon~

Do dividi Esperanto?

darkweasel (User's profile) September 16, 2011, 5:15:35 AM

Ne vere.

La gramatiko estas jam nun plejparte neŝanĝebla kaj malgraŭ vanaj penoj ŝanĝi ĝin ĝi estas ankoraŭ plejparte sama kiel la gramatiko de 1887.

La vortaro devas tamen esti malfermita sistemo, alie Esperanto ne povas bone evolui. Evidente ankaŭ mi penas laŭeble uzi kunmetaĵojn anstataŭ neologismojn, por ke Esperanto restu facila - ni tamen ne devigu homojn fari tion.

Ryuuichi (User's profile) September 16, 2011, 5:17:16 AM

Mi ankaŭ ne volas dividi Esperanton. Se oni volus fari tion en la estinteco, oni jam faris tion sendube. Sed tio ne okazis. Esperanto devas resti kiel ĉiutage estis, estas, kaj estos.

Aldone, vi ankaŭ ne povas ŝanĝi aŭ malobei la Fundamenton, kiu estis kreita de Zamenhof por defendi Esperanton de la venontajn ŝanĝojn.

cellus (User's profile) September 16, 2011, 7:02:55 AM

Estas io kio nomiĝas "Esperanto 2". Tie la volontuloj povos testi diversajn reformojn. Krome ekzistas ido, kiu en certaj kazoj estas pli facila ol esperanto en aliaj kazoj pli malfacila.

Sen ia scienca fundo mi havas la impreson ke la hodiaŭa esperanto diferenciiĝas de la lingvaĵo kiun skribis Zamenhof. La konstanta uzado de esperanto kunportos la ŝanĝojn, eĉ se oni ne tuŝos la fundamenton.

esocom (User's profile) September 16, 2011, 7:36:36 AM

La divido jam estas farita: Estas tiom multaj (ankaŭ ekster lernu.net) kiuj ne pretas uzi la akuzativon korekte kaj krome amaso kiu skribas per iksoj. malgajo.gif

mallumcavio (User's profile) September 16, 2011, 12:13:16 PM

Mi preferas uzi kunmetitajn vortojn. Mi pensas, ke multe da la tielnomataj "neologismoj" ne estas bezonataj, kaj malfaciligas la lingvon. Se oni volas uzi novajn normojn, do li aŭ ŝi ne uzas Esperanton, uzas specon de "esperantido", aŭ tute alian lingvon.

esocom:La divido jam estas farita: ... amaso kiu skribas per iksoj. malgajo.gif
Oni povas uzi la ikso-sistemon pro facileco. La malbona afero estus se oni uzus ĝin por tute anstataŭi la ĉapelitajn literojn. Ĉu vi komprenas? Por mi, la ikso-sistemo estas pli taŭga ol la fundamenta ho-sistemo, sed la plej taŭga estas la "ĉapel-sistemo". okulumo.gif

Krom la uzo de la ikso-sistemo, mi povus nomiĝi fundamentisma progresanto, pli bone ol konservemulo.

Ĝis!

darkweasel (User's profile) September 16, 2011, 12:23:33 PM

mallumcavio:
Oni povas uzi la ikso-sistemon pro facileco. La malbona afero estus se oni uzus ĝin por tute anstataŭi la ĉapelitajn literojn. Ĉu vi komprenas? Por mi, la ikso-sistemo estas pli taŭga ol la fundamenta ho-sistemo, sed la plej taŭga estas la "ĉapel-sistemo". okulumo.gif
Miaopinie tio dependas. Mi uzas la h-sistemon, kiam mi skribas por homoj, kiuj finfine legos ĉion en tiu h-sistemo. Ĝi estas ja pli bela kaj pli facile legebla. Mi uzas la x-sistemon ekzemple en la Esperantlingvaj forumpartoj de lernu! (kiam mi ne povas tajpi verajn ĉapelitajn literojn), ĉar tie ĝi konvertiĝas aŭtomate al veraj supersignoj.

Komputiloj provantaj konverti la h-sistemon faros buŝaltejon el bushaltejo kaj fluĝavenon el flughaveno. Tial por aŭtomata konverto la x-sistemo estas pli taŭga.

mihxil (User's profile) September 16, 2011, 12:53:03 PM

darkweasel:Miaopinie tio dependas. Mi uzas la h-sistemon, kiam mi skribas por homoj, kiuj finfine legos ĉion en tiu h-sistemo. Ĝi estas ja pli bela kaj pli facile legebla.
Mi malsamopinias. Tekstojn en h-sistemo mi preferas tute ne legi. Mi simple pro pura naŭziĝo tuj klakas la butonon 'returnen'. Mi ne pensas ke simbolo 'x' iel malpli belas ol simbolo 'h'. Iks-kodita tekston mi legas pli malpli same facile kiel unikoditan tekston. Fakte mi eĉ emas konsideri la iksojn pli kodo ol ortografio, kaj la prezento kun ikso aspektas al mi preskaŭ nur tipara. Do tiele ankaŭ ne 'kontraŭfundamenta', ĉar tiu diras nenion pri komputilaj enkodigoj.

Back to the top