前往目錄

KIAL Esperanto ne atingis rapidan kaj grandiozan sukceson?

貼文者: Solulo, 2011年9月17日

訊息: 46

語言: Esperanto

barat (顯示個人資料) 2011年10月1日下午12:39:50

mpeg:
targanook: Oni diras - lernu la anglan aŭ mortu.
rideto.gif

Mi konsentas, ke tiel oni opinias granda plimulto.
La plimulto eraras. La angla estas la plej granda malfeliĉo de la mondo, ĉar ĝi kreas malegalecon. La lingvo mem ne indas esti la internacia - ĝi havas tre malfacilan prononcon, nefonetikan skribsistemon kaj tre malklaran vortaron. Oni devas lerni ĝin por multaj jaroj kaj poste iĝi lingvokripluloj - jes, preskaŭ ĉiuj, kiuj lernis la anglan estas lingvokripluloj - ili ne povas facile kaj tutlibere esprimi sin en tiu ĉi lingvo. Nur denaskuloj tion kapablas. Tio ĉi estas malĝusta kaj malgaja, ke 95% da monda loĝantaro devas subiĝi je la diktaturo de nur 5%. Future la ĉina lingvo anstataŭigos la anglan en la internacia komunikado. Kaj la malegaleco kaj maljusto kontinuos plue... ploro.gif malgajo.gif

Solulo (顯示個人資料) 2011年10月1日下午4:18:40

barat: jes, preskaŭ ĉiuj, kiuj lernis la anglan estas lingvokripluloj - ili ne povas facile kaj tutlibere esprimi sin en tiu ĉi lingvo.
You no right. I shpeek well eeenglish.No prrroblem. I ooonderstand, you no ooonderstand. Me job, you no job. I good, you no good. rido.gif

barat (顯示個人資料) 2011年10月1日下午6:06:57

Solulo:
barat: jes, preskaŭ ĉiuj, kiuj lernis la anglan estas lingvokripluloj - ili ne povas facile kaj tutlibere esprimi sin en tiu ĉi lingvo.
You no right. I shpeek well eeenglish.No prrroblem. I ooonderstand, you no ooonderstand. Me job, you no job. I good, you no good. rido.gif
Godzilla respondas

darkweasel (顯示個人資料) 2011年10月1日下午6:20:12

Solulo:
barat: jes, preskaŭ ĉiuj, kiuj lernis la anglan estas lingvokripluloj - ili ne povas facile kaj tutlibere esprimi sin en tiu ĉi lingvo.
You no right. I shpeek well eeenglish.No prrroblem. I ooonderstand, you no ooonderstand. Me job, you no job. I good, you no good. rido.gif
Traduko: Vi ne prava. Mi parolas bone angla. Neniu problemo. Mi kompreni, vi ne kompreni. Mi laboro, vi ne laboro. Mi bona, vi ne bona.

Esperantst (顯示個人資料) 2011年10月1日下午10:26:17

Mi opinias, ke ne taŭgas batali kontraŭ la angla lingvo. Tion neniu en la mondo komprenas. Fakto estas, ke Esperanto havis relative grandan sukceson kaj ni laboru ke ĝi havu pli da sukceso. Tion ni povas fari se ni informas pli multe pri la lingvo kaj se ni pli vaste instruas ĝin. Aliaj eblecoj ne estas. Do, ek al la laboro! okulumo.gif

Solulo:
barat: jes, preskaŭ ĉiuj, kiuj lernis la anglan estas lingvokripluloj - ili ne povas facile kaj tutlibere esprimi sin en tiu ĉi lingvo.
You no right. I shpeek well eeenglish.No prrroblem. I ooonderstand, you no ooonderstand. Me job, you no job. I good, you no good. rido.gif

Paulinho (顯示個人資料) 2011年10月2日上午12:16:05

La sukceso de esperanto estas superbela. Mi lernigas filozofion. Tiam mi devas legi plurajn lingvojn. Mi devi ŝerĉi komprenon de tio kion oni diris (kaj diras) en tiaj lingvoj. Esperanto esta la libera kampo. Esperante mi parolas kial mi amas. Mi ne devigas...

unpensador (顯示個人資料) 2011年10月28日上午5:12:20

La ideo de internacia, neutrala helplingvo esta bonega ideo. La lingvo mem bone funkcias, estas esprimpova, bone konstruita...
Do, Kial ĝi ne atingis imponan kaj rapidan sukceson. Mi volus ekkoni vian vidpunkton.
Kia interesa konversacio! Ĉiuokaze Esperanto jam sukcesas! Sed kion mi vidas inter multaj esperantistojn estas TRO DE IDEALISMO! Ĉar la granda plimulto de la homoj estas VULGARA, MATERISTAJ kaj EGOISTAJ! Oni devas esti konscia de tiu fakto. La sukceso de iu lingvo en difinita momento dependas de sia povo kaj riĉeco (je mono), tute ne de ĝia facileco aŭ perfekteco. Miloj da jaroj antaŭe estis la greka kiu estis la plej bona kaj preferita, poste la latina, la hispana, la franca, Kaj nun la angla, ĉar la angloparolantaj nacioj estas "nun" la plej riĉaj kaj potencaj. Tiel simpla; iumaniere ni Esperantistoj povas imagi nin kiel la antikvaj judeoj: "la malgranda kaj elektita popolo" Ĉu vi ne komprenas? senkulpa.gif

Tio ke mi ne komprenas estas ke estas tiom da esperantistaj ĉi tie kiuj ankaŭ ne komprenas la esprimo "mense malfortaj" homoj. Estas simila al, ekzemple, "malbone laborontaj" aŭ "multe dormemaj" ktp.

Mi ankoraŭ ne legis tutajn la aliajn opiniojn, kiujn ŝajnas al mi ege interesantaj, sed mi nun volas ion matenmanĝi kaj trinki iom da kafo, ĉar mi volas pretigi aliajn aferojn pri cinika
http://eo.wikipedia.org/wiki/Cinikismo
kaj aristotela filosofio. En filosofio por mi la la supera principo estas tiu de ne-kontraŭdiro, t.e. (tio estas) iu aĝo ne povas ESTI kaj NE ESTI samtempe kaj en la sama loko, ekz, oni ne povas esti viva kaj morta samtempe nek esti nokte kaj tage samtempe, ktp. Ankaŭ 4+3=7 en normale kondicioj (se oni ne estas ebria nek okazas optikaj iluzioj): ne estas necesa pruvi ĝin per matematikoj formulaj, ekz. 1+1=2
http://upload.wikimedia.org/wikipedia/en/thumb/f/f...

Gratulojn por la Esperanto!

Korajn salutojn! Mi sekvos ĉe la temo.

Ah! Mi forgesis! Kiel interesa ankaŭ tio ĉi skribaĝo!
http://miresperanto.narod.ru/biblioteko/francini/1...
La "strangaj" literoj ne estas tiel necesaj!

Eduardo rido.gif (En mia novan bildon, bela amikino tinkturis al mi la barbon kaj metis la ĉapon por ridi, ŝercante, jes mi estas cinika kaj ironia, hi hi hi...) lango.gif

maratonisto (顯示個人資料) 2011年10月28日下午8:23:04

Kial la metrika sistemo de mezuroj ne atingis sukceson en Britio? Ĉar ĝin ne subtenas la brita registaro. Samtiel Esperanto. La ŝtatoj devas minimume subteni esperanton.
Laŭ mi, estas eraro esperi nur en propraj fortoj. Ni devas lukti por politika subteno.

zan (顯示個人資料) 2011年10月29日上午1:13:25

Verdire mi nun ne volas, ke Esperanto fariĝu deviga internacia lingvo, kiun oni devas lerni en lernejoj.

La angla lingvo estas internacia lingvo. Sed oni uzas ĝin laŭ sia maniero, en Barato kiel Hinglish, en Singapuro kiel Singlish, kompreneble, en Kanado kaj en Aŭstralio kiel ĝia angla-lingvo, en Afriko kiel ĝia. Ĉiuj ĉi estas la angla-lingvoj, kvankam ili havas iomete aliajn trajtojn.

Se Esperanto disvastiĝus en la tuta mondo kiel tia lingvo, kian ĉiuj homoj povas paroli, Esperanto ŝanĝiĝus en respektiva lando, same kiel la angla ŝanĝiĝis.

Mi volas, ke Esperanton lernu tiuj, kiuj povas diligente lerni ĝin laŭ la gramatiko. Esperanto estas alia ilo ol la angla. La angla estas ilo, kiu bazas sur nacia kutimo. Esperanto laŭ mi estu ilo, kiu ne varias laŭ nacia diferenco. Ĉar mi ne volas devigite informiĝi, kiu nacio iu estas.

darkweasel (顯示個人資料) 2011年10月29日上午9:19:15

zan:Verdire mi nun ne volas, ke Esperanto fariĝu deviga internacia lingvo, kiun oni devas lerni en lernejoj.

La angla lingvo estas internacia lingvo. Sed oni uzas ĝin laŭ sia maniero, en Barato kiel Hinglish, en Singapuro kiel Singlish, kompreneble, en Kanado kaj en Aŭstralio kiel ĝia angla-lingvo, en Afriko kiel ĝia. Ĉiuj ĉi estas la angla-lingvoj, kvankam ili havas iomete aliajn trajtojn.

Se Esperanto disvastiĝus en la tuta mondo kiel tia lingvo, kian ĉiuj homoj povas paroli, Esperanto ŝanĝiĝus en respektiva lando, same kiel la angla ŝanĝiĝis.

Mi volas, ke Esperanton lernu tiuj, kiuj povas diligente lerni ĝin laŭ la gramatiko. Esperanto estas alia ilo ol la angla. La angla estas ilo, kiu bazas sur nacia kutimo. Esperanto laŭ mi estu ilo, kiu ne varias laŭ nacia diferenco. Ĉar mi ne volas devigite informiĝi, kiu nacio iu estas.
Miaopinie viaj timoj ne vere havas bazon.

Kial la angla lingvo havas tiom da formoj? Ĉar la britoj koloniigis multajn landojn, kaj la angla lingvo tie poste evoluis sendepende de la brita angla kaj de ĉiuj aliaj formoj.

Sed en Esperanto io simila verŝajne ne okazus! Ĝi ne estas ilo, kiun uzu samlingvanoj por paroli. Ĝi estas lingvo por komunikiĝi kun eksterlandanoj! Tiun celon ĝi povas plenumi nur, se ĝi ne evoluas en ĉiu unuopa lando. La sola okazo, en kiu viaj timoj povus eble plenumiĝi, estas, ke pro iu teruraĵo ĉesas - aŭ ekstreme malpliiĝas - interkomunikiĝado inter la landoj. Tiam eble Esperanto vere alprenus, post iom da tempo, novan formon.

回到上端