KIAL Esperanto ne atingis rapidan kaj grandiozan sukceson?
貼文者: Solulo, 2011年9月17日
訊息: 46
語言: Esperanto
maratonisto (顯示個人資料) 2011年10月29日上午9:56:49
zan:Verdire mi nun ne volas, ke Esperanto fariĝu deviga internacia lingvo, kiun oni devas lerni en lernejoj.Ne deviga, sed volonte elektebla lingvo en lernejo, samrajta kun la angla.
zan (顯示個人資料) 2011年10月31日上午8:13:20
Sed por tio unue oni devus rekomendi Esperanton al lernejoj. Lernejo ne lernigas al infanoj senvalorajn lernobjektojn por scienco aŭ utileco. Laŭ mi la utileco de Esperanto dependas de komprenebeco al ĉiuj nacioj. Pri tio mi pensas, ke ankoraŭ ne sufiĉas.
maratonisto (顯示個人資料) 2011年10月31日下午6:59:41
Ĵajro:Laŭ mi la motivoj estas diversaj sed mi povas resumi en DU precipaj motivoj. Unu - Esperanto ne donas monprofiton - Du Esperanto ne havas sufiĉa propagando. Mi povas aldoni multaj sed ĉiu el ili estas rilate al monprofito. La povo de angla lingvo kaj komercaj rilatoj, nombro de parolantoj, ktp.La tria kaŭzo (povus esti la unua): neniu ŝtato subtenas Esperanton. Mi parolas pri leĝa subteno, ne financa. Oni elspezas miliardojn por instruado de la angla, sed nenion por instruado de Esperanto.
Kial la metrika sistemo de mezuroj ne atingis sukceson en Britio? Ĉu la metrika sistemo estas malbona? Ne, la brita registaro estas konservativa.
Chainy (顯示個人資料) 2011年10月31日下午11:47:37
maratonisto:Kial la metrika sistemo de mezuroj ne atingis sukceson en Britio? Ĉu la metrika sistemo estas malbona? Ne, la brita registaro estas konservativa.Oni fakte uzas la metrikan sistemon en Britujo. Ĉiuj lernas ĝin en lernejo. Oni ankaŭ uzas la imperian mezursistemon, depende de la situacio.
maratonisto (顯示個人資料) 2011年11月1日上午7:58:06
Chainy:Oni fakte uzas la metrikan sistemon en Britujo. Ĉiuj lernas ĝin en lernejo. Oni ankaŭ uzas la imperian mezursistemon, depende de la situacio.La britoj uzas la imperian sistemon ĉiutage, laŭdire en teĥniko la metrikan sistemon. Tiam mi ne komprenas, kial mezuras la tuta mondo ekranojn en coloj.
Francisko1 (顯示個人資料) 2011年11月5日下午6:34:57
La ideo de internacia, neutrala helplingvo esta bonega ideo. La lingvo mem bone funkcias, estas esprimpova, bone konstruita...La eblo ke la homaro povus komunikiĝi internacie altnivele estas tre danĝera por tiuj kiuj amas konfuzon por trompi facile.
Do, Kial ĝi ne atingis imponan kaj rapidan sukceson. Mi volus ekkoni vian vidpunkton.