본문으로

KIAL Esperanto ne atingis rapidan kaj grandiozan sukceson?

글쓴이: Solulo, 2011년 9월 17일

글: 46

언어: Esperanto

maratonisto (프로필 보기) 2011년 10월 29일 오전 9:56:49

zan:Verdire mi nun ne volas, ke Esperanto fariĝu deviga internacia lingvo, kiun oni devas lerni en lernejoj.
Ne deviga, sed volonte elektebla lingvo en lernejo, samrajta kun la angla.

zan (프로필 보기) 2011년 10월 31일 오전 8:13:20

Hm.., mi devove pensas kiel estus, se en lenejo oni elektus Esperanton. Lernejo estas tia loko, kie lernejanoj devas akcepti la teoriojn de la lernobjektoj. Do, en lernejoj lernantoj obeus al la Esperantan fundamenton; tie ili ne ŝanĝus Esperantajn regulojn. Bone.

Sed por tio unue oni devus rekomendi Esperanton al lernejoj. Lernejo ne lernigas al infanoj senvalorajn lernobjektojn por scienco aŭ utileco. Laŭ mi la utileco de Esperanto dependas de komprenebeco al ĉiuj nacioj. Pri tio mi pensas, ke ankoraŭ ne sufiĉas.

maratonisto (프로필 보기) 2011년 10월 31일 오후 6:59:41

Ĵajro:Laŭ mi la motivoj estas diversaj sed mi povas resumi en DU precipaj motivoj. Unu - Esperanto ne donas monprofiton - Du Esperanto ne havas sufiĉa propagando. Mi povas aldoni multaj sed ĉiu el ili estas rilate al monprofito. La povo de angla lingvo kaj komercaj rilatoj, nombro de parolantoj, ktp.
La tria kaŭzo (povus esti la unua): neniu ŝtato subtenas Esperanton. Mi parolas pri leĝa subteno, ne financa. Oni elspezas miliardojn por instruado de la angla, sed nenion por instruado de Esperanto.
Kial la metrika sistemo de mezuroj ne atingis sukceson en Britio? Ĉu la metrika sistemo estas malbona? Ne, la brita registaro estas konservativa.

Chainy (프로필 보기) 2011년 10월 31일 오후 11:47:37

maratonisto:Kial la metrika sistemo de mezuroj ne atingis sukceson en Britio? Ĉu la metrika sistemo estas malbona? Ne, la brita registaro estas konservativa.
Oni fakte uzas la metrikan sistemon en Britujo. Ĉiuj lernas ĝin en lernejo. Oni ankaŭ uzas la imperian mezursistemon, depende de la situacio.

maratonisto (프로필 보기) 2011년 11월 1일 오전 7:58:06

Chainy:Oni fakte uzas la metrikan sistemon en Britujo. Ĉiuj lernas ĝin en lernejo. Oni ankaŭ uzas la imperian mezursistemon, depende de la situacio.
La britoj uzas la imperian sistemon ĉiutage, laŭdire en teĥniko la metrikan sistemon. Tiam mi ne komprenas, kial mezuras la tuta mondo ekranojn en coloj.

Francisko1 (프로필 보기) 2011년 11월 5일 오후 6:34:57

La ideo de internacia, neutrala helplingvo esta bonega ideo. La lingvo mem bone funkcias, estas esprimpova, bone konstruita...
Do, Kial ĝi ne atingis imponan kaj rapidan sukceson. Mi volus ekkoni vian vidpunkton.
La eblo ke la homaro povus komunikiĝi internacie altnivele estas tre danĝera por tiuj kiuj amas konfuzon por trompi facile.

다시 위로