Missatges: 15
Llengua: Esperanto
Iaino (Mostra el perfil) 7 d’octubre de 2011 1.45.25
marcuscf (Mostra el perfil) 7 d’octubre de 2011 19.08.01
2011-10-07 estas la plej internaci-taŭga formo per ciferoj.
Oni povas ankaŭ aldoni horon, kaj la ordo restos tute logika, tio estas, de granda (jaro) al malgranda (minutoj aŭ sekundoj):
2011-10-07 15:51
La ordo por datoj esprimataj per vortoj en Esperanto, tamen, estas «tago-a de monato jaro», kiel darkweasel jam menciis.
La ordo mm/tt/jj estas neuzinda, kaj laŭ mi eĉ nekonsiderinda. Ĝi estas ambigua, ĝi ne kongruas kun la ordo uzata en Esperanto (tago-a de monato jaro), ne tre logika kaj sen grava bezono ĝi forlasas parton de la jaro. Ĉi tiu enketo prave ne konsideras tiun eblon.
mistermephisto (Mostra el perfil) 8 d’octubre de 2011 1.49.44
marcuscf:La ordo mm/tt/jj estas neuzinda, kaj laŭ mi eĉ nekonsiderinda. Ĝi estas ambigua, ĝi ne kongruas kun la ordo uzata en Esperanto (tago-a de monato jaro), ne tre logika kaj sen grava bezono ĝi forlasas parton de la jaro. Ĉi tiu enketo prave ne konsideras tiun eblon.Mi samopinas. Mi uzas ĝin ĉiutage, kaj eĉ mi forgesas la ordon fojfoje pro la ambiguo. Ĝi ne estas logika, sed ni ankoraŭ uzas ĝin tie ĉi ial.
maratonisto (Mostra el perfil) 8 d’octubre de 2011 20.51.42
jchthys:Dankon, jchthys, bonege argumentita!cFlat7:Mi preferas 2011-09-25.Jes, tiu estas mia preferata metodo skribi la daton je simpla formo. Ĝi havas plurajn superecoj: ĝi povas esti facile ordigata; ĝi estas malambigua (ĉar neniu metas la tagon antaŭ la monato, kiam ĝi estas post jaro); ĝi uzas ĉiujn kvar numeroj en la dato (por ke ĉiu sciu, ke tiu estas la jaro); kaj ĝi estas la ISO-standardo. Ĉiu uzu ĉi tiun skribmanieron, kiam oni skribas la daton solnumere. Kaj la m/d/yy Usonanoj kaj la dd/mm/yy eŭropanoj povas kompreni ĝin.
patrik (Mostra el perfil) 9 d’octubre de 2011 6.17.27