본문으로

Dato: 25.09.2011, 25/09/11 kaj aliaj

글쓴이: malpisano, 2011년 9월 25일

글: 15

언어: Esperanto

Iaino (프로필 보기) 2011년 10월 7일 오전 1:45:25

En la angla, Mi uzas jjjj-mm-tt ĉar ĝi estas granda unito al malgranda unito. Mi preferas ĉar ĝi similas numeran sistemon. Fojfoje, mi uzas jjjj-mmm-tt (2011-Oct-06) klarigi.

marcuscf (프로필 보기) 2011년 10월 7일 오후 7:08:01

+1 al darkweasel, cFlat7, jchthys kaj Iaino.

2011-10-07 estas la plej internaci-taŭga formo per ciferoj.

Oni povas ankaŭ aldoni horon, kaj la ordo restos tute logika, tio estas, de granda (jaro) al malgranda (minutoj aŭ sekundoj):

2011-10-07 15:51

La ordo por datoj esprimataj per vortoj en Esperanto, tamen, estas «tago-a de monato jaro», kiel darkweasel jam menciis.

La ordo mm/tt/jj estas neuzinda, kaj laŭ mi eĉ nekonsiderinda. Ĝi estas ambigua, ĝi ne kongruas kun la ordo uzata en Esperanto (tago-a de monato jaro), ne tre logika kaj sen grava bezono ĝi forlasas parton de la jaro. Ĉi tiu enketo prave ne konsideras tiun eblon.

mistermephisto (프로필 보기) 2011년 10월 8일 오전 1:49:44

marcuscf:La ordo mm/tt/jj estas neuzinda, kaj laŭ mi eĉ nekonsiderinda. Ĝi estas ambigua, ĝi ne kongruas kun la ordo uzata en Esperanto (tago-a de monato jaro), ne tre logika kaj sen grava bezono ĝi forlasas parton de la jaro. Ĉi tiu enketo prave ne konsideras tiun eblon.
Mi samopinas. Mi uzas ĝin ĉiutage, kaj eĉ mi forgesas la ordon fojfoje pro la ambiguo. Ĝi ne estas logika, sed ni ankoraŭ uzas ĝin tie ĉi ial.

maratonisto (프로필 보기) 2011년 10월 8일 오후 8:51:42

jchthys:
cFlat7:Mi preferas 2011-09-25.
Jes, tiu estas mia preferata metodo skribi la daton je simpla formo. Ĝi havas plurajn superecoj: ĝi povas esti facile ordigata; ĝi estas malambigua (ĉar neniu metas la tagon antaŭ la monato, kiam ĝi estas post jaro); ĝi uzas ĉiujn kvar numeroj en la dato (por ke ĉiu sciu, ke tiu estas la jaro); kaj ĝi estas la ISO-standardo. Ĉiu uzu ĉi tiun skribmanieron, kiam oni skribas la daton solnumere. Kaj la m/d/yy Usonanoj kaj la dd/mm/yy eŭropanoj povas kompreni ĝin.
Dankon, jchthys, bonege argumentita!

patrik (프로필 보기) 2011년 10월 9일 오전 6:17:27

Mialande, ni uzas mm/tt/jj.

다시 위로