Vai all’indice

Ĉu vi estas favorula al Palestina ŝtato?

di flipe, 26 settembre 2011

Messaggi: 84

Lingua: Esperanto

Solulo (Mostra il profilo) 04 ottobre 2011 09:05:09

Ĉiu tribo, gento, nacio devas havi ilian ŝtaton, landon, teron, vivi pace kun najbaroj kaj ĝui plenan liberecon.
Paradizo sur la tero. Ĉu utopio?

Altebrilas (Mostra il profilo) 04 ottobre 2011 11:00:28

Solulo:Ĉiu tribo, gento, nacio devas havi ilian ŝtaton, landon, teron, vivi pace kun najbaroj kaj ĝui plenan liberecon.
Paradizo sur la tero. Ĉu utopio?
Jes, krom en lokoj liberaj kien ili povas ekloĝi sen ĝeni la najbarojn.

dobri (Mostra il profilo) 04 ottobre 2011 19:32:47

Altebrilas:
Jes, krom en lokoj liberaj kien ili povas ekloĝi sen ĝeni la najbarojn.
Judoj ofte fondis siajn vilaĝojn en dezerto, do en libera loko. Sed eĉ kun tio la palestinanoj ne konsentas. Do, kio ili fakte volas? Ĉu senĉese militi?

Epikuro57 (Mostra il profilo) 04 ottobre 2011 20:35:16

Ne, mi subtenas Israelon, la sola lando en la Meza Oriento ke havas liberajn elektojn kaj la regulon de leĝon. Mi kredas ke la Palestina Aŭtoritato deziras la detruadon de Israelo, kaj mi pensas ke ĝi estas terure mavega helpi ilin pri tio.

Altebrilas (Mostra il profilo) 04 ottobre 2011 22:36:38

dobri:
Judoj ofte fondis siajn vilaĝojn en dezerto, do en libera loko. Sed eĉ kun tio la palestinanoj ne konsentas. Do, kio ili fakte volas? Ĉu senĉese militi?
Jerusalemo ne estas ekzakte dezerto...

cellus (Mostra il profilo) 05 ottobre 2011 06:31:57

Kiel ĉiam dependos de tio, ĉu la internacia komunumo deziras palestinan ŝtaton aŭ ne. Oni povas kompari du historiajn okazintaĵojn por kompreni mian rezonadon:

Izraelo ekaperis ĉar la judoj deziris propran ŝtaton, kaj la internacia komunumo akceptis tion.

Ĉirkaŭ 30 jarojn pli poste la Hispanaj Saharaj kolonioj fariĝis sendependaj, sed ili tuj estis okupitaj de Maroko. La internacia komunumo akceptis la marokan okupadon, eĉ se la Unuiĝintaj Nacioj protestas de tempo al tempo.

Mi ne aŭdis ke iu araba lando protestis kontraŭ la maroka okupado. Kial la okcidentsaharanoj havus malpli grandan rajton al propra lando ol la palestinanoj? Ne estas tro saĝa diveno, ke se la marokanoj estus judoj, la okcidentsaharanoj certe havus pli grandan apogon de la arabaj landoj.

Per tio mi volas indiki ke ne temas pri principo ke ĉiu popolo rajtas havi propran teritorion sed pli pri emocioj. Kaj emocioj estas grava faktoro, kiun oni ne povas tute neglekti. Probable pro tio estus bone se la palestinanoj ekhavos propran ŝtaton.

La kontinuado de la okupacio estas bona nek al la palestinanoj nek al la izraelanoj.

Kjell R

Altebrilas (Mostra il profilo) 05 ottobre 2011 08:13:32

La preoblemo estas ke ne ekzistas difino de "popolo" kiu estus universale akceptita, nek kriterioj pri aparteno de lando al popolo.

Se tio eblus, ne plu estus militoj.

Ĝenerale, la subjektiva sento de popoleco riskas esti influata de ekonimia intereso: se estas nafto aŭ oro en onia regiono, oni tuj sentos le bezonon esti popolo kaj iĝi sendependa, por profiti sole pri la riĉaĵojn.

Male, se oni estas plejmulta etno en sia lando, oni emas konsideri la minoritatoj kiel anoj de la sama popolo, por esti pli forta, eĉ se ili sentas sin ekspluatataj, ktp.

flipe (Mostra il profilo) 05 ottobre 2011 21:04:44

Ĉi tie mi prezentas tre inteligenta kartunon pri la ideo kontraŭ islamano.

cellus (Mostra il profilo) 06 ottobre 2011 06:45:37

Ĉu oni ne povas vidi Israelon kiel la rezultato de la nacia movado en la 19-a jarcento. Ekaperis tiam pluraj novaj landoj kies popoloj ne havis antaŭe sian propran landon.

Ke religio kaŭzis la ekeston de ŝtatoj ne estas tiel nova kiel oni povas kredi. Ĉu oni ne povas vidi Usonon kiel ŝtato sur religia fono. Granda parto de la emigrantoj al Usono estis ja persekutitaj en siaj landoj pro religiaj kaŭzoj!

Alia religie fondita ŝtato estas Pakistano.

Oni povas eble noti ke la idea fondinto de Israelo, Theodor Hertzl en sia libro La Juda Ŝtato (Der Juden-Staat) antaŭvidas kunvivadon inter la enmigrintaj judoj kaj la aŭtoĥtonoj (originaj loĝantoj).

Oni devas ankaŭ noti, ke estas judoj kaj judoj. Judoj estas nenia homogena homaro kiu pensas simile, kaj araboj ankaŭ ne estas homogena homaro. Ekzistas arabaj ateistoj kaj kristanoj, same kiel ekzistas judaj ateistoj kaj kristanoj!

Mi cerbumas ĉu oni ne povas nomi Israelon teokratio, ĉar ne ekzistas sekularaj rilatoj inter la civitano kaj la ŝtato. Edziĝi vi povas nur laŭ iu religio! Ankaŭ maledziĝi. Por nevalidigi geedzecon oni devas vojaĝi al Cipro, mi aŭdis.

Jen aro da pensoj pri la konflikto inter la israelanoj kaj iliaj najbaroj.

La demandon kiun mi ofte faras al mi estas ĉu la militemuloj je ambaŭ flankoj estas plimulto ol nur malplimulto, kaj ĉu ne la plimulto de palestinoj kaj la plimulto de israelanoj povus trovi manieron kunvivi. Mi kredas tion.

darkweasel (Mostra il profilo) 06 ottobre 2011 06:49:31

cellus:ekzistas judaj ateistoj kaj kristanoj
Tio estas memkontraŭdiro.

Torna all’inizio