Žinutės: 84
Kalba: Esperanto
Solulo (Rodyti profilį) 2011 m. spalis 4 d. 09:05:09
Paradizo sur la tero. Ĉu utopio?
Altebrilas (Rodyti profilį) 2011 m. spalis 4 d. 11:00:28
Solulo:Ĉiu tribo, gento, nacio devas havi ilian ŝtaton, landon, teron, vivi pace kun najbaroj kaj ĝui plenan liberecon.Jes, krom en lokoj liberaj kien ili povas ekloĝi sen ĝeni la najbarojn.
Paradizo sur la tero. Ĉu utopio?
dobri (Rodyti profilį) 2011 m. spalis 4 d. 19:32:47
Altebrilas:Judoj ofte fondis siajn vilaĝojn en dezerto, do en libera loko. Sed eĉ kun tio la palestinanoj ne konsentas. Do, kio ili fakte volas? Ĉu senĉese militi?
Jes, krom en lokoj liberaj kien ili povas ekloĝi sen ĝeni la najbarojn.
Epikuro57 (Rodyti profilį) 2011 m. spalis 4 d. 20:35:16
Altebrilas (Rodyti profilį) 2011 m. spalis 4 d. 22:36:38
dobri:Jerusalemo ne estas ekzakte dezerto...
Judoj ofte fondis siajn vilaĝojn en dezerto, do en libera loko. Sed eĉ kun tio la palestinanoj ne konsentas. Do, kio ili fakte volas? Ĉu senĉese militi?
cellus (Rodyti profilį) 2011 m. spalis 5 d. 06:31:57
Izraelo ekaperis ĉar la judoj deziris propran ŝtaton, kaj la internacia komunumo akceptis tion.
Ĉirkaŭ 30 jarojn pli poste la Hispanaj Saharaj kolonioj fariĝis sendependaj, sed ili tuj estis okupitaj de Maroko. La internacia komunumo akceptis la marokan okupadon, eĉ se la Unuiĝintaj Nacioj protestas de tempo al tempo.
Mi ne aŭdis ke iu araba lando protestis kontraŭ la maroka okupado. Kial la okcidentsaharanoj havus malpli grandan rajton al propra lando ol la palestinanoj? Ne estas tro saĝa diveno, ke se la marokanoj estus judoj, la okcidentsaharanoj certe havus pli grandan apogon de la arabaj landoj.
Per tio mi volas indiki ke ne temas pri principo ke ĉiu popolo rajtas havi propran teritorion sed pli pri emocioj. Kaj emocioj estas grava faktoro, kiun oni ne povas tute neglekti. Probable pro tio estus bone se la palestinanoj ekhavos propran ŝtaton.
La kontinuado de la okupacio estas bona nek al la palestinanoj nek al la izraelanoj.
Kjell R
Altebrilas (Rodyti profilį) 2011 m. spalis 5 d. 08:13:32
Se tio eblus, ne plu estus militoj.
Ĝenerale, la subjektiva sento de popoleco riskas esti influata de ekonimia intereso: se estas nafto aŭ oro en onia regiono, oni tuj sentos le bezonon esti popolo kaj iĝi sendependa, por profiti sole pri la riĉaĵojn.
Male, se oni estas plejmulta etno en sia lando, oni emas konsideri la minoritatoj kiel anoj de la sama popolo, por esti pli forta, eĉ se ili sentas sin ekspluatataj, ktp.
flipe (Rodyti profilį) 2011 m. spalis 5 d. 21:04:44
cellus (Rodyti profilį) 2011 m. spalis 6 d. 06:45:37
Ke religio kaŭzis la ekeston de ŝtatoj ne estas tiel nova kiel oni povas kredi. Ĉu oni ne povas vidi Usonon kiel ŝtato sur religia fono. Granda parto de la emigrantoj al Usono estis ja persekutitaj en siaj landoj pro religiaj kaŭzoj!
Alia religie fondita ŝtato estas Pakistano.
Oni povas eble noti ke la idea fondinto de Israelo, Theodor Hertzl en sia libro La Juda Ŝtato (Der Juden-Staat) antaŭvidas kunvivadon inter la enmigrintaj judoj kaj la aŭtoĥtonoj (originaj loĝantoj).
Oni devas ankaŭ noti, ke estas judoj kaj judoj. Judoj estas nenia homogena homaro kiu pensas simile, kaj araboj ankaŭ ne estas homogena homaro. Ekzistas arabaj ateistoj kaj kristanoj, same kiel ekzistas judaj ateistoj kaj kristanoj!
Mi cerbumas ĉu oni ne povas nomi Israelon teokratio, ĉar ne ekzistas sekularaj rilatoj inter la civitano kaj la ŝtato. Edziĝi vi povas nur laŭ iu religio! Ankaŭ maledziĝi. Por nevalidigi geedzecon oni devas vojaĝi al Cipro, mi aŭdis.
Jen aro da pensoj pri la konflikto inter la israelanoj kaj iliaj najbaroj.
La demandon kiun mi ofte faras al mi estas ĉu la militemuloj je ambaŭ flankoj estas plimulto ol nur malplimulto, kaj ĉu ne la plimulto de palestinoj kaj la plimulto de israelanoj povus trovi manieron kunvivi. Mi kredas tion.
darkweasel (Rodyti profilį) 2011 m. spalis 6 d. 06:49:31
cellus:ekzistas judaj ateistoj kaj kristanojTio estas memkontraŭdiro.