ورود به محتوا

Ĉu vi estas favorula al Palestina ŝtato?

از flipe, 26 سپتامبر 2011

پست‌ها: 84

زبان: Esperanto

Chainy (نمایش مشخصات) 7 اکتبر 2011،‏ 8:50:16

Ŝak:Ĉar "judo" indikas nur religion, dum la nacion indikas alia vorto - "hebreo"
Ŝajne vi malpravas. Laŭ ReVo:
judo:

1. Homo, kiu devenas de la antikvaj Hebreoj: tiutage, frumatene, la najbaroj forpelis ĉiujn judjn el iliaj hejmoj al la foiroplaco[1].

2. Homo, kiu havas la saman religion kiel la antikvaj Hebreoj: „La afero Jesuo kaj la Judoj“
Kaj laŭ NPIV2002:

Sxak (نمایش مشخصات) 7 اکتبر 2011،‏ 8:55:09

Jes, mi vidis tion, sed kion vi pensas, kial la hebrea lingvo estas nur la hebrea kaj ne la juda, sed la religio estas nur juda kaj ne hebrea?
Mi opinias, ke tio estas eraroj en tiuj vortaroj, sed certe mi ne povas tion garantii, do mi pardonpetas pro mia rimarkoridulo.gif

karasutengu (نمایش مشخصات) 8 اکتبر 2011،‏ 3:49:55

Mi kompreneble jesas.
Kial ne?
Mi ne komprenas la penson de S-rino Krinton.
S-ro Zamenhof ĉesis Ŝionizum movadon,ĉar ĝi okazos malfacilan problemon.

Kian pensas pri ĝi krom S-ro Zamenhof judoj?

cellus (نمایش مشخصات) 8 اکتبر 2011،‏ 8:49:15

Ŝak:Ĉar "judo" indikas nur religion, dum la nacion indikas alia vorto - "hebreo" Ekzistas hebreoj ne judoj kaj eĉ judoj ne hebreoj (kion trovis la germana armeo en krimeo)
Ĉu tio ne estas refleksio de la rusa lingvo. En multaj aliaj lingvoj oni paolas nur pri judoj kaj ne pri "hebreoj".

En la antikva epoko la juda religio estis misianta. En nia tempo oni ne speciale misias, sed estas homoj sen juda etna tradicio kiuj aliĝas al la juda religio.

Kjell R

Altebrilas (نمایش مشخصات) 8 اکتبر 2011،‏ 10:02:56

Mi hieraŭ vidis filmon "La porko de Gaza"

En tiu humura filmo, oni vidas palestinanon kaj judinon kiu klopodas pluvivi malgraŭ milito kaj problemoj kiuj superas ilin.

Hedilla (نمایش مشخصات) 31 اکتبر 2011،‏ 15:55:11

kiel la internacia lingvo, Unuiĝinta Naciaro malakceptis Palestinon kiel membro sed UNESCO akceptis ĝin

Sunjo (نمایش مشخصات) 31 اکتبر 2011،‏ 18:25:25

Hedilla:sed UNESCO akceptis ĝin
Ŝajnas ke Usono kaj Israelo ne estas preta akcepti tiun demokratian decidon.

flipe (نمایش مشخصات) 31 اکتبر 2011،‏ 19:20:22

Sunjo:Ŝajnas ke Usono kaj Israelo ne estas preta akcepti tiun demokratian decidon.
Nur kiu apartenas al demokratio povas akcepti ĝin!

EdRobertson (نمایش مشخصات) 2 نوامبر 2011،‏ 18:12:53

Mi kredas, ke religio estas la plej granda malfeliĉo de la homaro, kaj ke paco venos al la mondo nur post kiam la homaro plenkreskiĝis kaj forĵetis la mitojn kaj superstiĉojn kaj bigotecon de la pasinteco.

Ideale, ne estas kialo kial palestinanoj kaj israelanoj ne povas enloĝi la saman landon, ĉar kulture (krom religiaj sensencaĵoj) ili tre parencas. Tamen, ĝis tiu tago venos, ili ambaŭ havu rajton vivi sen la danĝero de milita invado de la alia flanko. Pro tio, mi subtenas egalrajtajn Palestinan ŝtaton kaj Israelan ŝtaton.

Tamen la landlimoj de 1967 estas maljustaj ĉar Israelo posedas la plimulton de la naturaj rimedoj (ekz. tero kaj freŝa akvo), kaj israela ŝtelado de teritorio deposte malbonigis tiun situacion. Tial mi subtenas la proponon pri landlimoj faritan de la Unuiĝintaj Nacioj en 1947.

Lubava (نمایش مشخصات) 6 نوامبر 2011،‏ 6:29:52

ceigered:
Do "Palestinanoj loĝas en Palestino".
Ankaŭ hebreoj loĝas en Palestino. Ili estas palestinanoj, ĉu?

Ne ekzistas palestina nacio. "Palestinanoj" estas arabanoj.

بازگشت به بالا