Pri la kapabloj (talento) de fremdlingva lernado.
de Solulo, 29 de setembre de 2011
Missatges: 16
Llengua: Esperanto
Solulo (Mostra el perfil) 29 de setembre de 2011 18.52.39
Aliflanke, dum mia kariero de instruisto mi havis lernantoj "idiotoj" kiuj havis grandegan problemon kun la angla. Ili aĉe kalkis la sintaksan strukturon de la pola lingvo, ne povis memorigi eĉ la simplajn vortojn - plena katastrofo.
Kion vi pensas pri la kapablo de fremdlingva lernado?
Ĉu tiu ĉi problemo rilatas ankaŭ al E-o?
novatago (Mostra el perfil) 29 de setembre de 2011 19.43.23
Solulo:Kion vi pensas pri la kapablo de fremdlingva lernado?Kompreneble. La mal/rapideco de la lernado dependas de pluraj aferoj: denaska talento, persona intereso, labora devigo, simileco al propra gepatra lingvo kaj facileco de la lingvo.
Ĉu tiu ĉi problemo rilatas ankaŭ al E-o?
Facileco multe helpas; tamen sen persona intereso, la rapideco multe malpliiĝas.
Ĝis, Novatago.
Solulo (Mostra el perfil) 29 de setembre de 2011 20.18.47
novatago: simileco al propra gepatra lingvoO, tio estas tre komplika afero. Iam mi legis, kaj mi konsentas kun tio, ke lingvoj kiuj estas similaj (kazo de pola - rusa, hispana - portugala) ne estas tiel facile lerneblaj, almenaŭ ene de la leksika sistemo.
Al multaj poloj ŝajnas ke la rusa lingvo estas (por ni) facila ĉar ĝi estas simila. Jes, ĝis certa grado, sed okazas multaj gramatikaj esceptoj, similaj vortoj kun alia signifo, aliaj prepozicioj ktp. Ne estas multaj poloj kiuj parolas la rusan lingvon senerare kaj inverse.
314 Rory (Mostra el perfil) 29 de setembre de 2011 21.40.17
Do, jes, multaj homoj havas malpli da talento por lerni fremdligvoj. Por mi, eĉ Esperanto ne estas facila, sed nun mi povas skribi kaj legi ĝin. Kial me ŝatas Esperanton!
La angla estas tre malfacila lingvo, kun bizara literumo. Ĝi estas nur la monda lingvo nur por du kialoj: La pafilo kaj la dolaro.
novatago (Mostra el perfil) 29 de setembre de 2011 21.45.53
Solulo:O, tio estas tre komplika afero. Iam mi legis, kaj mi konsentas kun tio, ke lingvoj kiuj estas similaj (kazo de pola - rusa, hispana - portugala) ne estas tiel facile lerneblaj, almenaŭ ene de la leksika sistemo.Nu, laŭ mia sperto la franca estas pli malfacila ol la angla, tamen mi ekparolis la francan multe pli rapide ol la angla pro simileco al la hispana. Certe mi eraris multe sed ankaŭ mi diris senerare multajn frazojn. Fakte mi apenaŭ uzas la francan kaj forgesis multe el ĝi kaj mia lernado nur daŭris unu jaron; tamen, mi ankoraŭ povas diri bazajn aĵojn.
Kompreneble, simileco ne ĉiam helpas la lernadon sed ĝi helpas pli ol malsimileco ĉar oni ne povas intui vortojn de lingvo malsimila.
Ĝis, Novatago.
Ryuuichi (Mostra el perfil) 29 de setembre de 2011 21.48.36
Kiam mi malkovris esperanton, mi pensis ke ĝi estas mirinda lingvo, ĉar post studi dum kelkaj monatoj, vi jam povas komprenigi vin. Mi ĉiutage intencas plibonigi mian esperantnivelon, lernante novajn vortojn kaj legante la fadenojn ĉe lernu!.
novatago (Mostra el perfil) 29 de setembre de 2011 21.58.54
Ĝis, Novatago.
antoniomoya (Mostra el perfil) 30 de setembre de 2011 11.39.59
314 Rory:La angla estas tre malfacila lingvo, kun bizara literumo. Ĝi estas la monda lingvo nur por du kialoj: La pafilo kaj la dolaro.Viaj vortoj estas kiel bildo, kiu klarigas trafe kia estas la angla kaj kial ĝi fariĝis la preskaŭ-nuna mondolingvo.
Amike.
barat (Mostra el perfil) 30 de setembre de 2011 12.21.45
antoniomoya:Iu reĝo diris, ke li latine parolas kun la Dio, france kun virinoj, hispane kun soldatoj, portugale kun vendistoj, itale kun servantoj kaj angle kun sia ĉevalo. Por tio ĉi tiu linvo taŭgas tre bone. Ĉu la tuta homaro ĉevaliĝis?314 Rory:La angla estas tre malfacila lingvo, kun bizara literumo. Ĝi estas la monda lingvo nur por du kialoj: La pafilo kaj la dolaro.Viaj vortoj estas kiel bildo, kiu klarigas trafe kia estas la angla kaj kial ĝi fariĝis la preskaŭ-nuna mondolingvo.
Amike.
Godzille, Jurek.
zan (Mostra el perfil) 1 d’octubre de 2011 8.17.10
barat:Iu reĝo diris, ke li latine parolas kun la Dio, france kun virinoj, hispane kun soldatoj, portugale kun vendistoj, itale kun servantoj kaj angle kun sia ĉevalo. Por tio ĉi tiu linvo taŭgas tre bone. Ĉu la tuta homaro ĉevaliĝis?Interese. Mi aŭdis alian varianton: La hispana estas lingvo por paroli kun Dio.
Laŭ la reto: Karlo la kvina diris, ke li parolas hispane kun Dio, itale kun virinoj, france kun viroj kaj germane kun sia ĉevalo.
Alia populara varianto: hispane por Dio, france por amo, itale por kanto, germane por disputo kaj angle por komerco.. Ĉiuokaze mi aŭdis: hispane kun Dio.
Pri la temo:
Ŝajnas al mi, ke por kapablo de fremdaj lingvoj pli gravas intereso, diligenteco kaj plej grave lingva medio ol persona talento. Se iuj estas linvgaj talentuloj, ili konkuru kiom da lingvoj ili posedas.