Al la enhavo

Ĉu historiaj periodoj estas internaciaj ?

de Altebrilas, 2011-oktobro-02

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

palaman (Montri la profilon) 2011-oktobro-09 13:07:16

Tre interesa por mi estas la temo.
Mi estas ruso, do mi respondis samkiel Greedn.

Do, la historion de la mondo preskaŭ ĉiuj rigardas de la Eŭropa vidpunkto, ĉu ne?

(Malaj respondoj rilatas nur al historio de aparta lando, sed ne al la tutmonda historio.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-oktobro-09 13:38:08

palaman:
Do, la historion de la mondo preskaŭ ĉiuj rigardas de la Eŭropa vidpunkto, ĉu ne?
Ankoraŭ respondis neniu orientaziano, kio ja estus interesa.

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-oktobro-16 17:22:48

Mi petis tion al zan, kiu estas japano. Li respondis al mi per privata mesaĝo. Tial mi petas de li, ke li bonvolu aperigi sian respondon en tiu-ĉi fadeno, aŭ ke li permesu al mi tion fari.

zan (Montri la profilon) 2011-oktobro-17 08:36:16

Nur hodiaŭ mi trovis ĉi tion!

Japanio--relative izolitaj insuloj. Malofte venis aliaj popoloj.

1)prahistorio
Oni ĉasis bestojn, poste plantis rizon, sed ne havis komunan reĝon. Malgrandaj reĝoj ekzistis.

2)Antikveco(3C-)
Yamato-klanoj kreis japanan regnon. Reĝo fariĝis "Tennou". Tennou kaj aristokratio regis Japanion.

3)Mezepoko(Kamakura epoko 1185-)
Anstataŭ aristokratio ekhavis potencon batalista klaso, Samurajoj. Regnoj de samurajoj ofte interbatalis.

4)frua moderna epoko(Edo epoko 1603-)
Longe daŭris paca regado de "Shogun", la plej potenca Samuraja familio Tokugawa.
Antaŭ la fino de ĉi tiu epoko venis Usono, kaj Japanio komencis partopreni en "la mondo".

5)Moderna epoko(Meiji epoko 1868-)
Samurajo redonis la potencon al Tennou. Novaj registoj imitis Eŭropon kaj gvidis Japanion. Multaj militoj okazis.

6)Nuntempa epoko(1945-)
Post la dua mondmilito Japanio renaskiĝis.

En la "frua moderna epoko" Japanio prosperis en si pri kulturo, komerco, tekniko kaj studado. Baze de ili Japanio povis tuj imiti Eŭropon.

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-oktobro-19 16:32:30

Dankon, zan.

Mi konstatas, ke skribado de monda historio konsentita de ĉiuj estas ankoraŭ farinda.

Mi esperas baldaŭ havi opinion de aliaj landanoj.

jpablo68 (Montri la profilon) 2011-oktobro-19 17:33:36

mallumcavio:
Greedn:
jpablo68:
Altebrilas:Mi volus scii: ĉu tiu divido estas la sama en aliaj landoj?
ĉi tie (en Meksiko) principe ni havas
antaŭhispana
Kolonitempo
Postsendependeco
Postrevolucio
ŝajnas, ke ĉi-periodoj rilatas al historio de via lando, sed ne mondhistorio. Ĉu en meksikaj lernolibroj oni traktas eventoj en Roma Imperio kaj la Industria revolucio rilate al la Antaŭhispana aŭ Postsendependeca tempoj?
Ĉi tiu fadeno temas pri la internacieco de la historiaj periodoj. Klare niaj lernolibroj traktas pri la cetera mondo, sed ili montras ke la kutimaj eŭropaj historiaj periodoj ne taŭgas por ĉiuj landoj kaj civilizoj. La tiel nomata "mezepoko" estis eŭropa fenomeno, uzi tiun periodon por priskribi epokojn el aliaj landoj estas sensencaĵo. Do, la respondon al la unua demando "Ĉu la historiaj periodoj estas internaciaj?" esta "Ne". Aŭ ne ĉiam.

Ĝis!
certe mi parolis pri meksika historio, koncerne la mondhistorio mi ne rememoras izoleco de historiaj periodoj (sole prahistorio kaj industria revolucio), tamen ni lernis pri Eŭropa historio (Romo, Grekio, Anglujo, Hispanio, mondmilito, iom revolucimilitoj, ktp).

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-novembro-02 09:14:35

Ĉiu lando havas sian historion, kiu estas parto de sia kulturo. Tiu historio ne estas neŭtrala. Al francaj gelernantoj oni instruis "Histoire de France", kiu estas pli legendeca ol historia: Vercingetoriks kiu estus la unua estro de estonta Francio (fakte nur estro de koalicio de triboj kontraŭ la armeoj de Julio Cezaro); Karolo la Granda kiu estus pli franca ol germana; ktp. Tial Francio ekzistus de almenaŭ du jarmiloj, kaj la junaj francoj ne devas heziti oferi sian vivon por ĝi (oni vidis la rezulton en 1914-1918).

Mi kredas, ke similaj legendaĵoj ekzistas en aliaj landoj.

Do mia sindemando: Se oni skribus mondan historion en esperanto - celante neŭtralecon kaj ne landan aŭ civilizaci-ejan vidpunkton -, al kio ĝi similus?

dobri (Montri la profilon) 2011-novembro-02 16:42:31

Altebrilas:
Do mia sindemando: Se oni skribus mondan historion en esperanto - celante neŭtralecon kaj ne landan aŭ civilizaci-ejan vidpunkton -, al kio ĝi similus?
Tio dependus de la verkantoj. Laŭ mia opinio ĉiu verkanto alportas iom da propra nacieco al "neŭtrala" verko.

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-novembro-02 22:50:16

Eble, sed bonvolu unue klarigi la rilaton kun historiaj periodoj?

utku (Montri la profilon) 2011-novembro-10 09:14:24

En Turkujo, la monda historio estis dividata en kvin periodoj:

Malluma epoko: La historio kun ekzisto de homoj ĝis la tempo de la sciata plej malnova skriba dokumento (-3500 aŭ -3200)
Unua epoko: Ĝis disfalo de okcidenta roma imperio (476) aŭ la elorienteŭropaj popolmigradoj (375) aŭ dupartigo de roma imperio (395)
Mezepoko : Ĝis la falo de Konstantinopolo (1453)
Nova eepoko : Ĝis franca revolucio (1789)
Proksima epoko : Ĝis hodiaŭ kaj eble plie poste

Reen al la supro