글: 21
언어: Esperanto
palaman (프로필 보기) 2011년 10월 9일 오후 1:07:16
Mi estas ruso, do mi respondis samkiel Greedn.
Do, la historion de la mondo preskaŭ ĉiuj rigardas de la Eŭropa vidpunkto, ĉu ne?
(Malaj respondoj rilatas nur al historio de aparta lando, sed ne al la tutmonda historio.
darkweasel (프로필 보기) 2011년 10월 9일 오후 1:38:08
palaman:Ankoraŭ respondis neniu orientaziano, kio ja estus interesa.
Do, la historion de la mondo preskaŭ ĉiuj rigardas de la Eŭropa vidpunkto, ĉu ne?
Altebrilas (프로필 보기) 2011년 10월 16일 오후 5:22:48
zan (프로필 보기) 2011년 10월 17일 오전 8:36:16
Japanio--relative izolitaj insuloj. Malofte venis aliaj popoloj.
1)prahistorio
Oni ĉasis bestojn, poste plantis rizon, sed ne havis komunan reĝon. Malgrandaj reĝoj ekzistis.
2)Antikveco(3C-)
Yamato-klanoj kreis japanan regnon. Reĝo fariĝis "Tennou". Tennou kaj aristokratio regis Japanion.
3)Mezepoko(Kamakura epoko 1185-)
Anstataŭ aristokratio ekhavis potencon batalista klaso, Samurajoj. Regnoj de samurajoj ofte interbatalis.
4)frua moderna epoko(Edo epoko 1603-)
Longe daŭris paca regado de "Shogun", la plej potenca Samuraja familio Tokugawa.
Antaŭ la fino de ĉi tiu epoko venis Usono, kaj Japanio komencis partopreni en "la mondo".
5)Moderna epoko(Meiji epoko 1868-)
Samurajo redonis la potencon al Tennou. Novaj registoj imitis Eŭropon kaj gvidis Japanion. Multaj militoj okazis.
6)Nuntempa epoko(1945-)
Post la dua mondmilito Japanio renaskiĝis.
En la "frua moderna epoko" Japanio prosperis en si pri kulturo, komerco, tekniko kaj studado. Baze de ili Japanio povis tuj imiti Eŭropon.
Altebrilas (프로필 보기) 2011년 10월 19일 오후 4:32:30
Mi konstatas, ke skribado de monda historio konsentita de ĉiuj estas ankoraŭ farinda.
Mi esperas baldaŭ havi opinion de aliaj landanoj.
jpablo68 (프로필 보기) 2011년 10월 19일 오후 5:33:36
mallumcavio:certe mi parolis pri meksika historio, koncerne la mondhistorio mi ne rememoras izoleco de historiaj periodoj (sole prahistorio kaj industria revolucio), tamen ni lernis pri Eŭropa historio (Romo, Grekio, Anglujo, Hispanio, mondmilito, iom revolucimilitoj, ktp).Greedn:Ĉi tiu fadeno temas pri la internacieco de la historiaj periodoj. Klare niaj lernolibroj traktas pri la cetera mondo, sed ili montras ke la kutimaj eŭropaj historiaj periodoj ne taŭgas por ĉiuj landoj kaj civilizoj. La tiel nomata "mezepoko" estis eŭropa fenomeno, uzi tiun periodon por priskribi epokojn el aliaj landoj estas sensencaĵo. Do, la respondon al la unua demando "Ĉu la historiaj periodoj estas internaciaj?" esta "Ne". Aŭ ne ĉiam.jpablo68:ŝajnas, ke ĉi-periodoj rilatas al historio de via lando, sed ne mondhistorio. Ĉu en meksikaj lernolibroj oni traktas eventoj en Roma Imperio kaj la Industria revolucio rilate al la Antaŭhispana aŭ Postsendependeca tempoj?Altebrilas:Mi volus scii: ĉu tiu divido estas la sama en aliaj landoj?ĉi tie (en Meksiko) principe ni havas
antaŭhispana
Kolonitempo
Postsendependeco
Postrevolucio
Ĝis!
Altebrilas (프로필 보기) 2011년 11월 2일 오전 9:14:35
Mi kredas, ke similaj legendaĵoj ekzistas en aliaj landoj.
Do mia sindemando: Se oni skribus mondan historion en esperanto - celante neŭtralecon kaj ne landan aŭ civilizaci-ejan vidpunkton -, al kio ĝi similus?
dobri (프로필 보기) 2011년 11월 2일 오후 4:42:31
Altebrilas:Tio dependus de la verkantoj. Laŭ mia opinio ĉiu verkanto alportas iom da propra nacieco al "neŭtrala" verko.
Do mia sindemando: Se oni skribus mondan historion en esperanto - celante neŭtralecon kaj ne landan aŭ civilizaci-ejan vidpunkton -, al kio ĝi similus?
Altebrilas (프로필 보기) 2011년 11월 2일 오후 10:50:16
utku (프로필 보기) 2011년 11월 10일 오전 9:14:24
Malluma epoko: La historio kun ekzisto de homoj ĝis la tempo de la sciata plej malnova skriba dokumento (-3500 aŭ -3200)
Unua epoko: Ĝis disfalo de okcidenta roma imperio (476) aŭ la elorienteŭropaj popolmigradoj (375) aŭ dupartigo de roma imperio (395)
Mezepoko : Ĝis la falo de Konstantinopolo (1453)
Nova eepoko : Ĝis franca revolucio (1789)
Proksima epoko : Ĝis hodiaŭ kaj eble plie poste