Đi đến phần nội dung

Ĉu historiaj periodoj estas internaciaj ?

viết bởi Altebrilas, Ngày 02 tháng 10 năm 2011

Tin nhắn: 21

Nội dung: Esperanto

Greedn (Xem thông tin cá nhân) 11:44:27 Ngày 10 tháng 11 năm 2011

Altebrilas:
Do mia sindemando: Se oni skribus mondan historion en esperanto - celante neŭtralecon kaj ne landan aŭ civilizaci-ejan vidpunkton -, al kio ĝi similus?
povus esti al tio:
utku:En Turkujo, la monda historio estis dividata en kvin periodoj:

Malluma epoko: La historio kun ekzisto de homoj ĝis la tempo de la sciata plej malnova skriba dokumento (-3500 aŭ -3200)
Unua epoko: Ĝis disfalo de okcidenta roma imperio (476) aŭ la elorienteŭropaj popolmigradoj (375) aŭ dupartigo de roma imperio (395)
Mezepoko : Ĝis la falo de Konstantinopolo (1453)
Nova eepoko : Ĝis franca revolucio (1789)
Proksima epoko : Ĝis hodiaŭ kaj eble plie poste
ĉar ni vidas, ke turkuja traktado similas la eŭropan vidpunkton pri mondhistorio, sed estas pli neŭtrala: se mi ĝuste komprenis - ili ne eligas la historion de la antikva Grekujo kaj Romo el vico de antikvaj ŝtatoj de oriento kaj okcidento. Kaj pli poste mondo vivis laŭ eŭropaj leĝoj.

Quay lại