Mergi la conținut

Ĉu vi estas vegetarano aŭ vi manĝas viandon?

de Lusjo, 18 iulie 2007

Contribuții/Mesaje: 100

Limbă: Esperanto

annadahlqvist (Arată profil) 18 iulie 2007, 20:21:02

Mi ne mangas viandon, ovon, lankton. Mi ne opinias ke oni havas rajton mortigas beston, kaj por produktas viandon, ovon kaj lakton, oni devas (ĉu vi kredas ke virkokoj kaj virbovoj estas permese vidi?).

Kaj B12, estas vere ke vegana mangaĵoj ne havas b12, ankaŭ ne en nutra gisto. sed oni povas mangi vitaminpilolo kun b12. Estas vegana kaj homoj povas uzi ĝin. B12 estas produkto de "bakterio"(esperanta vorto?) en stomako de homoj kaj bestoj, sed homoj ne povas uzi kio ke ni produkti en nia stomako, se ni ne mangas nia feko (kvazaŭ hundo). Sed ni povas uzi bakterioj en laboratorio kaj produkti b12.

Mi estis vegetariano dum 10 jaroj nune, vegano dum 7, kaj mi ne havas problemo de b12

Mendacapote (Arată profil) 18 iulie 2007, 20:48:16

En alia mesaĝo oni parolis pri la manko de Kobalamino (Vit B12) en veganoj. Sed mi ne rajtas pro tio diri ke vegana manĝado kaŭzas anemia perniciosa .
Estinte vegano kaj suferinte Cianokobalomina (vit B12) manko mi mem, mi tute rajtas diri: La vegana dieto estas danĝera post longa tempo.

Ĉu vi ne volas mortigi bestojn? Estu ovolaktovegetarano.

Mi nuntempe manĝas “bluaj fiŝoj” ĉiutage, kaj verdire estas pli sana kaj forta ol antaŭe.

myraviveash (Arată profil) 18 iulie 2007, 21:22:49

annadahlqvist:Kaj B12, estas vere ke vegana mangaĵoj ne havas b12, ankaŭ ne en nutra gisto. sed oni povas mangi vitaminpilolo kun b12. Estas vegana kaj homoj povas uzi ĝin. B12 estas produkto de "bakterio"(esperanta vorto?) en stomako de homoj kaj bestoj, sed homoj ne povas uzi kio ke ni produkti en nia stomako, se ni ne mangas nia feko (kvazaŭ hundo). Sed ni povas uzi bakterioj en laboratorio kaj produkti b12.

Mi estis vegetariano dum 10 jaroj nune, vegano dum 7, kaj mi ne havas problemo de b12
Vi pravas. Mi ĵus legis ke kelkaj specoj da nutra gisto havas aldonitan vitaminon b12. Ĝi estas farita pro bakterioj, tiuj manĝiĝi melason.

remy_boligee (Arată profil) 18 iulie 2007, 21:48:37

Vi alivorte skribis: plantoj vivas, do ni rajtas mortigi ilin; bestoj vivas, do ni rajtas mortigi ilin.
Nu, homoj vivas ja, ĉu ni rajtas mortigi homon? Laŭ mi, vivo ne estas la difinilo de buĉrajtoj.
Estas multe da homoj kiuj ne manĝas viandon sub tiu argumento 'Ni ne rajtas mortigi la bestojn' kaj, senkonscie mortigas la kompatindajn kreskaĵojn, kiu estas vivantaj ankaŭ.

Ankaŭ, ekde la Homo estas nature omnivora (manĝas ambaŭ viandon kaj kreskaĵon) mi pensas ke ne estas saniga formeti viandon el la manĝokarto.

Mi kredas ke la vorto 'buĉi' ne ĉiam aplikiĝas al la tuta afero. Estas multe da mortigmanieroj kie la bestoj mortas pace kaj sendolore. Tamen,ankaŭ mi tute ne konsentas pri perfortaj metodoj kiu dolorege mortigas kaj bredas tiaj bestoj.

Belapo (Arată profil) 18 iulie 2007, 22:16:07

Mi ne estas vegetarano. Laŭ mi manĝi viando ne estas problemo, ĉar bestoj ankaŭ manĝas aliaj bestoj. Estas la maniero natura, kaj homoj ankaŭ estas parto de la naturo.

Sed post mi diris tiun, mi ne ŝatas "fabrikfarmoj", ĉar bestoj ke tie vivas, ne bonajn vivojn havas. Sed la problemo, ĉar mi, ne estas mortiĝi bestojn. Mi estas de malgranda farmo, kaj ni havas cirkaŭ tridek al kvindek sjafojn. Dum la plejparto de la jaro, ili estas ekstere. Nur vintre, dum neĝas kaj estas tro malvarme, ili estas interne.

Mi ne vidas la problemon kun tiu.

Zorevij (Arată profil) 19 iulie 2007, 03:18:17

Se paroli pri nutrado - homo povas nutri sin per nur plantoj. Ankaŭ li povas nutri sin nur per viando. Li eĉ povas nutriĝi per fiŝo aŭ nur per fungoj, kaj li ne mortos pro tio. Sed por kio li devas fari tion?
En montaro aŭ en stepo estas malfacile kreski multe da manĝeblaj plantoj.
Sed oni povas bredi tie ŝafojn kaj kaprojn. Homoj, loĝantaj en montaroj kaj en stepo buĉas bestojn ne tial, ke ili ŝatas fari tio, sed tial, ke ili ne havas tie plantojn, havantajn sufiĉe de proteino kaj de graso.

Se vi parolas pri moralo - mi konsentas kun remy_boligee kaj kun Belapo. Kial vi opinias, ke mortigi bestojn oni ne rajtas, sed mortigi plantoj oni rajtas? En Naturo bestoj kontinue mortigas unuj la aliajn - tio estas normale, kaj tio estas la parto de nia belega mondo. Se tio estus alie, la mondo iĝus dezerton. Ĉu homo ne estas la parto de tiu ĉi mondo? Kial li ne devas sekvi ĝiaj leĝoj?

Se vi trinkas lakton, do vi supozas bredi bovinojn. Kien vi metos virbovojn? Ĉu oni devas nutri ilin, zorgi pri ili ĝis ilia morto kaj poste sepulti? Kaj kosto de nutrado kaj zorgado oni aligos al prezo de lakto? Por plej malriĉaj familioj ne povis aĉeti lakton por siaj infanoj, ĉu? Aŭ vi volas elpeli virbovojn subĉielen, kie ili mortos mem? Ĉu tio estas humane? Same, kien vi metis kokojn kaj maljunajn kokinojn, kiu ne donas ovojn?

Tio estas vere gravaj demandoj por homoj, kiuj bredas bestojn kaj birdojn por lakto
kaj por ovoj, kaj kiuj ne volas mortigi ilin. Kion vi povas konsili?

Mielo (Arată profil) 19 iulie 2007, 08:31:43

Belapo:Mi ne estas vegetarano. Laŭ mi manĝi viando ne estas problemo, ĉar bestoj ankaŭ manĝas aliaj bestoj. Estas la maniero natura, kaj homoj ankaŭ estas parto de la naturo.

Sed post mi diris tiun, mi ne ŝatas "fabrikfarmoj", ĉar bestoj ke tie vivas, ne bonajn vivojn havas. Sed la problemo, ĉar mi, ne estas mortiĝi bestojn. Mi estas de malgranda farmo, kaj ni havas cirkaŭ tridek al kvindek sjafojn. Dum la plejparto de la jaro, ili estas ekstere. Nur vintre, dum neĝas kaj estas tro malvarme, ili estas interne.

Mi ne vidas la problemon kun tiu.
Mi vidis filmon pri "kokidfabriko". Estis terure ! La malgrandaj kokidoj eloviĝis kaj poste ili iris sur la liverbendo, la maŝinoj malmiksis, pakis ilin. Poste ili venos en tian lokon, kie ili plenkreskas sen sunlumo.
Mi pensadis plurfoje, ke mi estos vegetariano, mi tre ŝatas la legommanĝajojn. Sed mi pensas, oni manĝus lakton kaj ovon kalme. Ni devas teni la bestojn en agrablaj cirkonstacoj.
Mi konas vegetarianon, kiu manĝas fiŝojn. Mi ne komprenas tiun. Ĉu la fiŝoj ne estas bestoj ??? Ĉu kaj fungoj ? Egzistas opinion, ke ankaŭ la fungoj estas bestoj.
Onidiras, ke ankaŭ la plantoj havas psikon, ili kreskas pli bone, se ni kantas por ili kaj interparolas kun ili.
Kion ni manĝu ?

Belapo (Arată profil) 19 iulie 2007, 17:10:20

remy_boligee:
Mi kredas ke la vorto 'buĉi' ne ĉiam aplikiĝas al la tuta afero.
Nur malgranda komento. Buĉi estas el origino la vorto ke indicas "mortiĝi bestojn por manĝi ilin". Kial ne uzi tiun vorto?

pacepacapaco (Arată profil) 19 iulie 2007, 18:09:25

La bestoj ja manĝas aliajn bestojn. Homoj estas omnivoraj. Ĉu indikas, ke ni estu besteca kaj manĝu bestojn? Ni havas ankaŭ "ricevilojn(?)" de ĥemiaĵo en mariĥuano. Ĉu tiu indikas, ke ni mariĥuanon uzu? Mi kredas, ke ne. Eble tiuj homoj, kiuj nordege loĝas, devas manĝi bestojn ĉar ili ne povas kreskigi plantojn. Eble ankaŭ estas akceptebla polui medion se oni nur havas fosilian energion kaj loĝas tre norde kiam malvarmigas tre!

Mi kredas, ke plantoj kreskas pli bone, kiam ni kantas al ili, ĉar ni elspiras je CO2. Kaj fungoj ne estas bestoj, ili estas ja fungoj (Ĉu taŭtologio? lango.gif). Bestoj ofte havas cerbon aŭ cerbeton (ganglion?) kun sistemo nerva, do ili povas senti kaj vidi kaj iomete pensi, ĉu ne? Fungoj kaj plantoj ne havas tiujn, do mi kredas, ke ne estas peko manĝi ilin.

Certe ne manĝi bestojn estas nenia peko, ĉu ne? Manĝi bestojn estas laŭ mi pli kontestebla.

annadahlqvist (Arată profil) 19 iulie 2007, 19:40:25

Pacepacapaco skribis: "Mi kredas, ke plantoj kreskas pli bone, kiam ni kantas al ili, ĉar ni elspiras je CO2. Kaj fungoj ne estas bestoj, ili estas ja fungoj (Ĉu taŭtologio? ). Bestoj ofte havas cerbon aŭ cerbeton (ganglion?) kun sistemo nerva, do ili povas senti kaj vidi kaj iomete pensi, ĉu ne? Fungoj kaj plantoj ne havas tiujn, do mi kredas, ke ne estas peko manĝi ilin."

mi samopinias al tio.

Kaj Mendacapote: se vi estis vegano dum multajn jaroj kaj ne mangis b12 piloloj, estas via eraro, ne difekto de vaganmangaĵo. Ĉu vi ne estas kuracisto? Oni ankaŭ ne devas mangi fiŝojn, grasoj existas en multajn legomoj, ekzemple lino.

Înapoi mai sus