Към съдържанието

Ĉu vi estas vegetarano aŭ vi manĝas viandon?

от Lusjo, 18 юли 2007

Съобщения: 100

Език: Esperanto

Zorevij (Покажи профила) 19 юли 2007, 23:53:05

Se vi diras pri tio, ĉu buĉo estas peko, diru unue, kio estas "peko". Kiom mi scias, peko estas malobservo pri religia leĝo. Sekve, ĉu buĉo estas peko - demando al religio. Se vi estas kristano, do Diaj leĝoj vi povas trovi en Biblio. Se vi estas islamano - el Korano, k.t.p.
Ĉu estas religio, kiu malpermesas mortigi bestojn? Se vi estas ano de tiu ĉi religio, ne mortigu bestojn. Vi ne bezonas iujn pravigojn. Sed ne penu ĉiujn homojn enigi en via religio, estimu ilia rajto por libero de konfesio.

Pri tio, ke plantoj ne povas senti. Tio ne estas vero. Ekzistas multe da homoj, kiuj povas komuniki kun plantoj,
kompreni iliaj sentojn kaj emociojn. Estas ankaŭ publikigitaj eksperimentoj, kiam oni mezuris elektran kampon de plantoj. Mi ne enprofundiĝos, diros nur, ke la eksperimentoj pruvis, ke plantoj povas rekoni homoj. Ili pozitive reagis kiam aliris homo, zorginta pri ni, kaj negative - kiam aliris homo, farinta "malbono".
Tio signifas, ke foresto de cerbo ankoraŭ ne signifas, ke iu ne povas pensi. Bedaŭrinde, esto de cerbo same
ne garantias, ke iu eblas pensi.

Mendacapote (Покажи профила) 20 юли 2007, 04:42:55

Kaj Mendacapote: se vi estis vegano dum multajn jaroj kaj ne mangis b12 piloloj, estas via eraro, ne difekto de vaganmangaĵo. Ĉu vi ne estas kuracisto? Oni ankaŭ ne devas mangi fiŝojn, grasoj existas en multajn legomoj, ekzemple lino.
Mi ankoraŭ ne estis kuracisto tiam, kompreneble; kaj se oni necesas injekton de Vit B12 por esti sana; ĉu ne estas evidenta ke la vegana dieto ne sufiĉas?

Manĝu linon se vi volas... mi manĝos tiom da fiŝoj kiel eblas.

remy_boligee (Покажи профила) 20 юли 2007, 13:16:07

Nur malgranda komento. Buĉi estas el origino la vorto ke indicas "mortiĝi bestojn por manĝi ilin". Kial ne uzi tiun vorto?
Strange...Laŭ mia E-o/Portugala vortaro , 'buĉi' signifas perforte kaj dolore mortigi iun, besto aŭ homo.

Mi kredas ke oni ne malsaniĝas pro manko de mariĥuano en la organismo. Aliflanke, se oni ne manĝas viandon dum multe da tempo, oni necesas injekti B12, kiel Mendacapote diris.

annadahlqvist (Покажи профила) 20 юли 2007, 17:04:26

"Aliflanke, se oni ne manĝas viandon dum multe da tempo, oni necesas injekti B12, kiel Mendacapote diris."
-Ne, oni ne necesas tio, se oni mangis b12 pilolo (ĉu tio ne estas korekta vorto?). Mi ne volas esti akuza, sed persono kiu estas vegano sed ne ekkonas kio oni devas mangi doni malbona reputacio de ĉiuj veganoj.

"Manĝu linon se vi volas... mi manĝos tiom da fiŝoj kiel eblas."
- mi sole volis diri ke se vi ne plu estas vegano nur por sano, vi ne havas kialo, kompreneble estas aliaj kialoj.

"Pri tio, ke plantoj ne povas senti. Tio ne estas vero. Ekzistas multe da homoj, kiuj povas komuniki kun plantoj,
kompreni iliaj sentojn kaj emociojn. Estas ankaŭ publikigitaj eksperimentoj, kiam oni mezuris elektran kampon..."
-Pri tio, ke plantoj povas senti. Tio ne estas vero. Se senti signifas esti konscia de stimulo, planto ne havas nervoj, cerbo...

"Se vi diras pri tio, ĉu buĉo estas peko, diru unue, kio estas "peko". "
-Por mi estas filozofio, ne religio. Eble la malsameco ne estas granda. Mi pensas, ke la malsameco ne estas granda de mortigi unu homo al mortigi unu besto. Se estas ok mortigi unu besto, estas ok mortigi unu homo, se ne estas ok mortigi unu homo, ne estas ok mortigi unu besto. Se estas ok mortigi unu homo, vivo de la homo ne havas valoro, kaj mi ne volas vivi en unu mondo kie vivo ne havas valoro. Ĝi estas mia logiko.

Zorevij (Покажи профила) 21 юли 2007, 00:26:40

"-Pri tio, ke plantoj povas senti. Tio ne estas vero. Se senti signifas esti konscia de stimulo, planto ne havas nervoj, cerbo..."

Plantoj ne havas nervoj, tio estas vero. Sed ili povas sufiĉe komplike reagi stimulon. Nervoj ne estas nepra kondiĉo por reagi. Funkcioj de nervoj povas preni aliaj ĉeloj, kiuj povas konduki etajn elektrokurentojn.
Interalie, multe da animaloj ne havas cerbon.

"Mi pensas, ke la malsameco ne estas granda de mortigi unu homo al mortigi unu besto. Se estas ok mortigi unu besto, estas ok mortigi unu homo, se ne estas ok mortigi unu homo, ne estas ok mortigi unu besto."

Se ni opinias, ke diferenco inter homo kaj besto estas ne-granda, ni devas atendi, ke homo agos same kiel
besto. Bestoj manĝas aliaj bestoj, sed kutime ne manĝas anojn de sia speco. Ankaŭ homo povas mortigi kaj manĝi aliajn bestojn, sed ne homojn.
Se ni opinias, ke homo multe diferencas de besto pro sia racio, animo, kapablo ami, ktp, mi devas kompreni, ke en tia okazo vivo de homo estas multe pli valora ol vivo de besto, kiu tiujn bonajn ecojn ne havas.

Vivo de sia "samspecano" por ajna besto estas pli grava ol vivo de "aliaspecanoj".

grifo (Покажи профила) 21 юли 2007, 14:45:40

La plej bona legomo estas de la porko. rideto.gif

sinjoro (Покажи профила) 24 юли 2007, 17:40:44

Mi estas viandmanĝanto kaj mi ĝenerale ŝatas multajn viandaĵojn kiel "baza" plado aŭ aldonaĵo al legomoj. Mi manĝas bestojn ĉefe pro gusto: mi ofte gustumas "anstataŭajn" nutraĵojn, ekz. kotleto de sojo aŭ brasiko, sed ilia gusto estas tute alia kaj ne estas vera anstataŭaĵo. Krome, mi ofte aŭdis pri tio, ke homoj kiuj nutriĝantaj nur per legomoj aŭ fruktoj havas mankon de bazaj elementoj (vitaminoj ktp.) - sed tio estas probable ĉefe problemo de veganoj (tiuj kiuj malakceptas ankaŭ bestajn produktaĵojn kiel ovo aŭ lakto).

sev (Покажи профила) 30 април 2010, 10:53:19

Dozorca (Покажи профила) 01 май 2010, 00:02:23

Mi estas vegetarano de dudek du jaroj. rideto.gif

Koracio (Покажи профила) 01 май 2010, 14:56:53

Mi manĝas ambaŭ viandon kaj kreskaĵon.

Обратно нагоре