К содержанию

Ĉu vi estas vegetarano aŭ vi manĝas viandon?

от Lusjo, 18 июля 2007 г.

Сообщений: 100

Язык: Esperanto

maratonisto (Показать профиль) 1 мая 2010 г., 20:09:00

Karaj vegetaranoj! Kiam Vi estis infanoj, ĉu Vi manĝis viandon? Se Vi havas infanojn, ĉu ili manĝas viandon? La infanoj ne povas kreski sen lakto. Kaj mi dubas ke vegetara nutraĵo favoras la evoluon de infanoj.
Mi ne volas eksperimenti kun mia filo.

mathieubriere (Показать профиль) 1 мая 2010 г., 20:10:46

Mi estas vegetarano de 5 anoj.
Oni ne povas kompari bestojn kaj kreskaĵojn. Kreskaĵoj ne havas nervan sistemon kiel bestoj. Ili do ne suferas kiel bestoj.

mathieubriere (Показать профиль) 1 мая 2010 г., 20:20:48

maratonisto:Karaj vegetaranoj! Kiam Vi estis infanoj, ĉu Vi manĝis viandon?
Jes ĉar kiam vi estas infano vi faras tion kion diras viaj gepatroj...

maratonisto: Se Vi havas infanojn, ĉu ili manĝas viandon? La infanoj ne povas kreski sen lakto. Kaj mi dubas ke vegetara nutraĵo favoras la evoluon de infanoj.
Mi ne volas eksperimenti kun mia filo.
Infanoj povas esti vegetaranoj (Memoru ke vegetaranoj ankaŭ manĝas ovojn kaj lakton). Pri "veganismo", mi ne povus diri.[/quote]

horsto (Показать профиль) 1 мая 2010 г., 23:51:58

MiaKaŝnomo:
Se vi opinias, ke oni rajtas torturi kaj murdi sentantan animalon, kaj sekve plenigi sian ventron per ties kadavro "pro gusto"...
KIAL VI NE MANĜAS HOMOJN?
Eble ili estas pli bongustaj.
Eble vi ne scias ke ankaŭ bestoj manĝas aliajn bestojn. Ĉu ili havas pli da rajtoj fari tion ol la homo? Aŭ ĉu vi volas malpermesi tion ankaŭ al bestoj?
Krome, ankaŭ plantoj estas estaĵoj. Ili eble ne havas nervan sistemon, mathieubriere, sed ili tamen estas sentemaj kaj povas percepti la ĉirkaŭaĵon kaj kumuniki kun najbaraj plantoj.

Oŝo-Jabe (Показать профиль) 2 мая 2010 г., 1:03:21

Mi ne manĝas homojn ĉefe pro la kontraŭleĝeco kaj la eblo de fifamo.

Se homoj volonte donus siajn korpojn por manĝado kaj se la leĝo regus la vendadon kaj aĉeton tiel ke sanriskoj estus malmultaj, mi eble manĝus ankaŭ homojn.

Alesper (Показать профиль) 2 мая 2010 г., 17:38:04

Mi ne estas vegetarano kaj mi ne estas kontraŭa al mortigi la animalojn ĉar mi pensas ke se ni manĝu nur vegetaloj ni estu malfortaj kaj infanoj bezonas de la karno por kreski sanaj

rabhiuz (Показать профиль) 2 мая 2010 г., 18:57:06

Mi manĝas viandon. Mi komprenas veganismo pli ol vegetarismo.

En Usono, almenaŭ, multaj farmistoj traktas animalojn aĉe, laktajn bovinojn kaj ovajn kokojn inklusive. Kokoj vivas en etaj kaĝoj, kaj ili ne povas streĉi siajn flugilojn. Kokoj povas vivi dum dek kvin jaroj, tamen post du jaroj, kiam ili produktas malpli ovojn, oni mortigas ilin. Pro modernaj agraraj teknikoj, bovinoj produktas kontraŭnaturan kvanton de lakto, kaj tial ili estas ofte malsanaj. Bovinoj povas vivi dum dudek kvin jaroj, tamen ili produktas malpli lakton post kvin jaroj, do tiam oni mortigas ilin. Oni uzas kadavrojn de tiuj ĉi bovinoj por viandhaketaĵo.

Se oni karceras animalajn en etajn kaĝojn, malsanigas ilijn, kaj mortigis ilijn kiam ili estas ankoraŭ junaj, ne vere gravas ĉu oni manĝas iliajn viandojn aŭ nur iliajn ovojn kaj laktojn. Homo kiu ĉasas sovaĝajn bestojn sed kiu neniam manĝas viandon, lakton, aŭ ovojn de farmo estas multa pli bonkora por animaloj ol vegetarano kiu manĝas lakton kaj ovojn.

Esti vegano estas multa pli malfacile ol esti vegetarano. Sana vegana dieto bezonas zorgan planadon. En grandaj usonaj urboj, kutime oni eblas trovi vegetarajn manĝaĵojn en restoracio, sed veganaj manĝaĵojn krom salato estas ofte nehavebla. Eble pli grave, vegetarismo estas pli ĝenerale akceptita ol veganismo.

Mi provas aĉeti viandon kaj ovojn de nekaĝitaj animalaj ("free range" en la angla), tamen mi scias ke tio ne estas vera solvo.

mathieubriere (Показать профиль) 2 мая 2010 г., 21:56:37

horsto:
MiaKaŝnomo:
Se vi opinias, ke oni rajtas torturi kaj murdi sentantan animalon, kaj sekve plenigi sian ventron per ties kadavro "pro gusto"...
KIAL VI NE MANĜAS HOMOJN?
Eble ili estas pli bongustaj.
Eble vi ne scias ke ankaŭ bestoj manĝas aliajn bestojn. Ĉu ili havas pli da rajtoj fari tion ol la homo? Aŭ ĉu vi volas malpermesi tion ankaŭ al bestoj?
Krome, ankaŭ plantoj estas estaĵoj. Ili eble ne havas nervan sistemon, mathieubriere, sed ili tamen estas sentemaj kaj povas percepti la ĉirkaŭaĵon kaj kumuniki kun najbaraj plantoj.
Bestoj certe havas pli da rajtoj. Ni, homoj, havas leĝojn kaj estas multajn aĵojn ni ne rajtas fari. Ni estas bestoj sed ni ne povas agi kiel la bestoj kutime agas!Ekzemplo:Vi ne rajtas havi perfortan seksan rilaton kun viaj genajbaroj kiam venas la ama tempo sal.gif

CmdB (Показать профиль) 3 мая 2010 г., 14:03:51

Mi manĝas viandon, sed mi komprenas kelkajn motivojn de vegetaranoj kaj veganoj.

Mi kredas ke ni havas ja la rajton murdi bestojn per manĝi ilin same al aliaj viandmanĝantaj bestoj. Sed ni ne rajtas trakti bestojn tiel malbone kaj turmenti ilin. La produktado de viando ofte estas kruela. Esti inteligentaj estaĵoj donas al ni grandan respondecon: Ni devas protekti nian planedon kaj la vivaĵojn sur ĝi.

Bedaŭrinde la plej bona metodo por plibonigi la situacio estas manĝi nur malgrandajn kvantojn da viando kaj nur viandon de bestoj, kiuj estas traktata bone (kvankam tia viando estas multekosta)!

Tamen mi opinias ke "murdi plantojn" kaj "murdi bestojn" ne estas tre malsamaj aferoj. Diri tion estas ŝovinismo, ĉar la ĉefa argumento estas: Bestoj similas pli la homojn ol plantoj.

Homoj estas ĉiomangantaj bestoj! Sed la fruaj homoj jam manĝis nur malgrandajn kvantojn da viando. Hodiaŭ multaj homoj manĝas tro multe da viando kaj ne volas pagi multe da mono por la viandogusto! Pro tio la bredado de la bestoj estas tre kruela! Kaj TIO estas peko!

sev (Показать профиль) 4 мая 2010 г., 0:39:30

JesCed:Mi mem ja manĝas viandon, sed mi kredas ke tio devas esti persona decido. Tamen, se vi ne volas mortigi bestojn aŭ manĝi viandon, tre zorge planu viajn menuojn kaj eble, tri aŭ kvarfoje en jaro, prenu B12on.
Vi pravas.

Наверх