Till sidans innehåll

Ĉu vi estas vegetarano aŭ vi manĝas viandon?

av Lusjo, 18 juli 2007

Meddelanden: 100

Språk: Esperanto

Vilius (Visa profilen) 12 maj 2010 14:03:37

zan:Mi pensas, ke ĉiuj animaloj volas plu vivi.
Ĉiuj specoj de animaloj kiuj ne volis vivi jam estingiĝis. Tiel funkcias evoluo.

darkweasel (Visa profilen) 12 maj 2010 14:31:39

MiaKaŝnomo:
zan:Fiŝoj suferas kaptite, ege baraktante. Ili penas eskapi eĉ kun vundo. Mi pensas, ke ĉiuj animaloj volas plu vivi. Malgraŭ tio, homoj devas manĝi vivaĵon por vivi.
Homoj ne bezonas manĝi aliajn animalojn. Simple akceptu tiun evidentan veraĵon, kaj poste mem decidu, ĉu ni havas moralan rajton nutri nin per viando...
Certe ni havas, ĝuste kiel porko aŭ urso (tiuj estas aliaj ekzemploj de ĉiomanĝantaj animaloj) havas tiun rajton. Mi ne scias, kial homoj sentu sin escepto.

rafano (Visa profilen) 12 maj 2010 14:36:00

Mi volonte manĝas viandon kaj mi kredas ke estas malbona ideo ne manĝi ĝin.

Unue, kiel vivaj estaĵoj, ni ja devas manĝi ion, kaj ĉu ni manĝas viandon, ĉu ne, ni ĉiam ial vundas aliajn estaĵojn. Se ni volas manĝi nutraĵojn el la vegetala regno, ni ja devas ie kulturi ĉi tiuj vegetaĵojn, kaj por povi kulturi vegetaĵojn, kaj precipe manĝeblajn vegetaĵojn, ni devas rezervi spacojn por tiu kultivado. Tion ni nenial povus fari sen forrabi la naturajn nestojn de certaj animaloj! Kelkaj specioj jam formortis tiamaniere, eĉ tiaj specoj kiujn ni neniam manĝus, sed kiuj estas gravaj por la ekosistemo. Do estas stulte diri ke oni ne manĝas viandon por protekti la animalojn.

Due, mi ne kredas ke oni povus teni sin tute sana sen manĝi viandon. Mi estis vegetarano antaŭ kvin jaroj, kaj mi neniam en mia vivo estis tiel malsana kiel tiam. Mi konstante ekhavis malvarmumojn kaj pezis tro. Mi fariĝis vegetarano ĉar mia tiama koramikino diris ke tio estas la plej bona afero kion iu povus fari. Laŭ ŝi, oni neniam malsaniĝas kiam oni rezignas pro viandoj. Tamen estas fakto, ke ŝi ĉiam ekhavas astmon somere, ŝi havas malfortajn dentojn, ŝi estas tropeza kaj devas relative ofte doni al si mem klisterojn. Krom tio, ŝi ĉiam havas grandegan avidon por sukero, kaj tio ofte estas signo de manko de ia nutraĵo. Mi neniel povas rigardi someran astmon, malfortajn dentojn, superpezon kaj bezonon de oftaj klisteroj kiel signo de bona sanstato!

Mia pli maljuna frato ankaŭ estas vegetarano, almenaŭ duone. Li ne manĝas terbestan viandon. Mi ne konas iun alian homon, kiu tiel ofte havas malvarmumojn kiel li. Li ankaŭ havis glandan febron kaj ĉirkaŭkoran inflamon, kaj li havas nur 39 jarojn.

Bestoprotektantoj foje diras, ke ili volonte rezignus pro viandoj, kvankam ili malsanus kaŭze de tio. Mi neniel komprenas tion rezonon. Kiel homo malsana kaj tial verŝajne dependa de kuraciloj, oni kaŭzas pli grandan malutilon al la ekosistemo ol kiel homo kiu tenas sin sana, manĝante tian manĝaĵon, kiu estas destinita por homoj, do nutraĵoj el la animala regno.

horsto (Visa profilen) 12 maj 2010 23:39:42

Ĉi tiu temo estas treege malfacila:
[LISTO]
Neniu volas torturi bestojn. Torturi bestojn kaj manĝi bestojn ne rilatas unu al la alia. Se oni torturas bestojn tiam la kialo estas la nuntempa kapitalisma sistemo.
Se la homoj ne manĝus bestojn, tiam ĉiuj tiuj bestoj, kiuj nun estas manĝitaj (kaj eble ankaŭ torturitaj) de la homoj tute ne ekzistus, nek bovoj, nek kokoj, nek porkoj, ... La demando estas, ĉu estas pli bone ne ekzisti ol eble esti torturita.
Mi ne scias ĉu entute eblas rezigni pri manĝi viandon por ĉiuj homoj en la mondo, eble tio nur eblas en riĉaj landoj.
Se estus eble nutri ĉiujn homojn nur per plantoj, tiam oni tamen devus mortigi multajn bestojn, kiuj alikaze formanĝus tiujn plantojn.
MiaKaŝnomo skribis, ke "evidente la homoj ne bezonas manĝi viandon". Kaj plue: "Via mesaĝo sugestas, ke homoj ne povas forigi viandon el sia dieto, kaj tio estas fia malverego."
Eble tio estas evidenta al li, sed ankaŭ tio estas malfacilega afero. La scienco ankoraŭ nuntempe ne scias ĉiujn substancojn bezonatajn por nutri la homojn. Kiu asertas iun alian diras "fian malveregon."
Mi ankaŭ miras kiel homoj, vegetaranoj aŭ veganoj, scias ke ili ne manĝas bestojn. En preskaŭ ĉiuj manĝaĵoj kiujn vi aĉetas estas multegaj substancoj. Ĉu vi fidas la produktanton ke eĉ ne estas besta graso en la nutraĵo? Aŭ ĉu vi mem produktas ĉiujn manĝaĵojn?[/list]Sed malgraŭ tiu listo mi konsentas ke estus bonega afero se la homo povus prokukti siajn manĝaĵojn sen mortigi bestojn aŭ eĉ sen plantoj, tute artefarite. Ĝis tio estos ebla ni eble konsideru ke ne necesas manĝi viandon ĉiutage.

Oŝo-Jabe (Visa profilen) 13 maj 2010 00:04:43

Se animalo nature mortus, mi ne vidus moralan problemon kun la manĝado de ĝi.

Vilius (Visa profilen) 13 maj 2010 06:35:42

Oŝo-Jabe:Se animalo nature mortus, mi ne vidus moralan problemon kun la manĝado de ĝi.
Se animalo mortus nature mi ne manĝus ĝin pro medicinaj kialoj.

Vilius (Visa profilen) 13 maj 2010 06:43:25

MiaKaŝnomo:Al tia kvazaŭ-argumento mi jam respondis en ĉi tiu fadeno.
Ŝajne ĉiuj argumentoj de viaj kontraŭuloj estas "kvazaŭ-argumentoj" kaj "fia malverego" senkulpa.gif

darkweasel (Visa profilen) 13 maj 2010 07:38:40

Vilius:
MiaKaŝnomo:Al tia kvazaŭ-argumento mi jam respondis en ĉi tiu fadeno.
Ŝajne ĉiuj argumentoj de viaj kontraŭuloj estas "kvazaŭ-argumentoj" kaj "fia malverego" senkulpa.gif
Ankaŭ al mi ŝajnas tiel. Vi, MiaKaŝnomo, argumentas, ke homoj ne bezonas manĝi viandon.

Unue, tio ne ĉiam estas vera. Homoj vivantaj en frostaj regionoj eble neniam trovas sufiĉe da plantoj, kaj tial devas manĝi bestojn.

Due, mi ne trovis argumenton, kio estas la granda diferenco inter homoj kaj ursoj aŭ porkoj.

jan aleksan (Visa profilen) 13 maj 2010 15:41:09

darkweasel:
Due, mi ne trovis argumenton, kio estas la granda diferenco inter homoj kaj ursoj aŭ porkoj.
La ĉefa diferenco estas ke homo estas konscia besto, kaj havas la eblecon elekti.
Mi ne scias ĉu entute eblas rezigni pri manĝi viandon por ĉiuj homoj en la mondo, eble tio nur eblas en riĉaj landoj.
Tio estas diskundinda. Mi pensas ke estas homoj tra la mondo kiuj estas vegetaranoj, sed vere elekti ĝin. Mi legis ie ke estas religio, kiu apogas vegetaranismon (ĉu eble budismo?).
Tamen veras ke estas problema esti vegetarano en malvarmaj regionoj
Ĉu vi fidas la produktanton ke eĉ ne estas besta graso en la nutraĵo? Aŭ ĉu vi mem produktas ĉiujn manĝaĵojn?
Ne, kaj mi certas ke estas veganoj kiuj senscie manĝas produktojn el bestoj. Ekzemple en bombonoj aŭ medikamentoj troviĝas "gelatinon" (ne certas ĉu estas ĝusta nomo), kiuj estas farita el haŭto de porkoj.

zan (Visa profilen) 14 maj 2010 01:20:32

MiaKaŝnomo:
zan:Fiŝoj suferas kaptite, ege baraktante. Ili penas eskapi eĉ kun vundo. Mi pensas, ke ĉiuj animaloj volas plu vivi. Malgraŭ tio, homoj devas manĝi vivaĵon por vivi.
Homoj ne bezonas manĝi aliajn animalojn. Simple akceptu tiun evidentan veraĵon, kaj poste mem decidu, ĉu ni havas moralan rajton nutri nin per viando... Via mesaĝo sugestas, ke homoj ne povas forigi viandon el sia dieto, kaj tio estas fia malverego.
Vi havas la rajton ne manĝi viandon. Se vole, homoj povas vivi sen viando. Sed la homoj ne havas la saman devon. Homoj ĉiam ĉie manĝis kaj manĝas viandon escepte de personoj, kiuj havas apartan kialon ekz.religian. Ĉi vi akuzas viandmanĝulojn pri "senmoraleco"?

Mi pensas, ke homa korpo estas jam farita kiel ĉiomanĝa animalo. Kial vegetarano bezonas ovojn kaj lakton? Herbo-manĝaj bestoj preskaŭ tuttage manĝadas, ĉar, se ne, mankos energio. Ĉu homoj agu same kiel ili?

Tillbaka till toppen