K vsebini

Ĉu vi estas vegetarano aŭ vi manĝas viandon?

od Lusjo, 18. julij 2007

Sporočila: 100

Jezik: Esperanto

zan (Prikaži profil) 14. maj 2010 01:38:02

Vilius:
zan:Troa viandmanĝado sen legomoj eble multe pli malsanigas homojn ol bone kontrolita vegetarismo. Por vivi sane mi volas manĝi malpli da viando.
Vi komparas du ekstremojn: troan manĝadon de viando kaj bone kontrolitan vegetarismon. Tio ne estas justa. Vi komparu balancitan dieton kun viando kontraŭ balancita dieto sen viando. Mi kredas ke tiuokaze vi trovos malmulte da avantaĝoj en iu de tiuj dietoj.

Ankaŭ vi povas kompari nebalancitan dieton kun viando kaj sen ĝi. Sed tia komparo estas vana, ĉar ambaŭ de tiuj dietoj estas malutilaj.
Plej bone por sano estas, ke manĝu viandon,fiŝon,ovon,lakton kaj multe da legomoj, grenon kaj frukton. Kiel eble plej multe da speco manĝu, mi kredas.

darkweasel (Prikaži profil) 14. maj 2010 14:57:31

jan aleksan:
darkweasel:
Due, mi ne trovis argumenton, kio estas la granda diferenco inter homoj kaj ursoj aŭ porkoj.
La ĉefa diferenco estas ke homo estas konscia animalo, kaj havas la eblon elekti.
Ĉu laŭ vi ursoj kaj porkoj ne kapablas pensi? Laŭ mi ili ja povas.

horsto (Prikaži profil) 14. maj 2010 15:35:45

darkweasel:
jan aleksan:
darkweasel:
Due, mi ne trovis argumenton, kio estas la granda diferenco inter homoj kaj ursoj aŭ porkoj.
La ĉefa diferenco estas ke homo estas konscia animalo, kaj havas la eblon elekti.
Ĉu laŭ vi ursoj kaj porkoj ne kapablas pensi? Laŭ mi ili ja povas.
Ĉu do vi opinias ke la ursoj kaj porkoj jam pripensis ĉi tiun problemon kaj konscie decidis ne rezigni pri manĝi viandon?

darkweasel (Prikaži profil) 14. maj 2010 20:18:23

horsto:
darkweasel:
jan aleksan:
darkweasel:
Due, mi ne trovis argumenton, kio estas la granda diferenco inter homoj kaj ursoj aŭ porkoj.
La ĉefa diferenco estas ke homo estas konscia animalo, kaj havas la eblon elekti.
Ĉu laŭ vi ursoj kaj porkoj ne kapablas pensi? Laŭ mi ili ja povas.
Ĉu do vi opinias ke la ursoj kaj porkoj jam pripensis ĉi tiun problemon kaj konscie decidis ne rezigni pri manĝi viandon?
Ne, mi ne opinias tion, kvankam mi ne povas centelcente scii. Ankaŭ mi ne "konscie decidis" ne rezigni manĝi viandon. Mi manĝas viandon, ĉar estas al homoj nature manĝi ĝin (la naturo faris nin ĉiomanĝantoj), kaj ĉar ĝi bongustas.

jan aleksan (Prikaži profil) 16. maj 2010 19:57:19

darkweasel:
La ĉefa diferenco estas ke homo estas konscia animalo, kaj havas la eblon elekti.
bonvolu fari korekton nur kiam indas. "besto" kaj "ebleco" tute validas.

zan (Prikaži profil) 17. maj 2010 09:08:18

@MiaKaŝnomo
Ĉu vi ne prenas ion, kio estas simila al medikamento por teni vin sana?

jan aleksan (Prikaži profil) 17. maj 2010 15:59:40

darkweasel:
Due, mi ne trovis argumenton, kio estas la granda diferenco inter homoj kaj ursoj aŭ porkoj.
Alia afero estas ke ni ne plu manĝas kiel kutimaj ĉiomanĝantaj bestoj, ĉar ni kuiras la manĝaĵojn, ni bredas kaj kreskigas, kaj ni manĝas produktojn kiuj normale kreskas aŭ vivas tre for.

zan (Prikaži profil) 18. maj 2010 01:10:55

@MiaKaŝnomo
Mi ĝojas aŭdi, ke vi estas sana venano. Vi estas bone kontrolita vegano. Mi legis, ke vegano, kiu ne havas sufiĉan scion pri dieto(samnivele kiel doktoro!), nepre malsaniĝos. Krome, senkonsiderita vegetarismo malsanigas infanojn(al la korpo eĉ la cerbo!). Al mi tio signifas, ke tiom riska estas vaganismo kaj vegetarismo.
Se oni manĝas diversspecan manĝaĵon kun malpli da viando, oni sen speciala scio nature povas preni sufiĉan nutraĵon kaj esti normale sana. Tio signifas, ke homoj estas ĉiomanĝuloj.

victornino (Prikaži profil) 20. maj 2010 16:54:45

zan:@MiaKaŝnomo
Mi ĝojas aŭdi, ke vi estas sana venano. Vi estas bone kontrolita vegano. Mi legis, ke vegano, kiu ne havas sufiĉan scion pri dieto(samnivele kiel doktoro!), nepre malsaniĝos. Krome, senkonsiderita vegetarismo malsanigas infanojn(al la korpo eĉ la cerbo!). Al mi tio signifas, ke tiom riska estas vaganismo kaj vegetarismo.
Se oni manĝas diversspecan manĝaĵon kun malpli da viando, oni sen speciala scio nature povas preni sufiĉan nutraĵon kaj esti normale sana. Tio signifas, ke homoj estas ĉiomanĝuloj.
Tio kion vi legis simple ne estas vera. La saman argumenton oni povas uzi por la nekontrolitaj viandmanĝantoj. Fakte, ĉiuj kaj ĉiam devus iom kontroli la dieton por eviti la malsanon. La lastaj esploroj montras ke oni povas esti vegetarano sane.

http://www.pcrm.org/

Eble vi miskomprenas la vorton: "ĉionmanĝulo". Ĝi ne signifas ke vi devas manĝi ĉion, sed ke vi posedas pli da strategioj por nutri vin. Ĉu vi komprenas la gravan malsamecon?

La kerno el tiu temo estas: ĉu vi pensas ke ni devas klopodi atingi respekteman vivmanieron rilate al la aliaj? nu, ni serĉu la vojon.

zan (Prikaži profil) 21. maj 2010 06:13:41

victornino:Tio kion vi legis simple ne estas vera.
Ĉu ĉiuj vegetaranoj sukcesas en sia dieto? Ĉu ne troviĝas el vegetaranoj iuj, kiuj malsaniĝis pro sia erara manĝo? Tio estas nekredebla al mi!

Mi jam ie en ĉi tiu fadeno skribis, ke troa viandmanĝado sen legomoj estas malpli bona ol bone kontrolita vigetarismo. Tiuj, kiuj ĉiam zorgas pri sia manĝo, verŝajne sanas ol aliaj. Vegetaranoj ĝenerale apartenas al tiaj zorgemaj. Sed mi pensas, ne ĉiuj homoj estas zorgemaj pri sia manĝo. Kion fari tiaj nezorgemaj? Manĝu kiel eble plej diversspece, tio estas tre simpla ordono kaj manĝigas homojn sufiĉe da nutraĵoj. Neniam manĝu viandon. Laŭ tiu ordono nezorgemaj homoj eble manĝas nur panon kun lakto ĉiutage. Mi pensas, ke la dua ordono estas pli riska al nezorgemaj homoj. Kaj kaŭzas alergion ovo, lakto kaj sojfabo, de kiuj dependas vegetaranoj.(Ĉu nur en mia lando?) Kion fari alergiaj infanoj?

victornino:La kerno el tiu temo estas: ĉu vi pensas ke ni devas klopodi atingi respekteman vivmanieron rilate al la aliaj? nu, ni serĉu la vojon.
Kio estas "respektema vivmaniero"? Unue, mi ne pensas, ke viandmanĝado estas peko. La vera problemo estas, ke nuntempe oni traktas bestojn kruele kaj vendas ilin malmultekoste, sekve aĉetas multe da viando kaj tromanĝante ĝin malsaniĝas.

Nazaj na začetek