Al la enhavo

Ĉu vi estas vegetarano aŭ vi manĝas viandon?

de Lusjo, 2007-julio-18

Mesaĝoj: 100

Lingvo: Esperanto

victornino (Montri la profilon) 2010-majo-21 10:06:48

zan:Ĉu ĉiuj vegetaranoj sukcesas en sia dieto?
Bonvolu ne troigi. Vi diris: "Mi legis, ke vegano, kiu ne havas sufiĉan scion pri dieto(samnivele kiel doktoro!), nepre malsaniĝos. Krome, senkonsiderita vegetarismo malsanigas infanojn(al la korpo eĉ la cerbo!). Al mi tio signifas, ke tiom riska estas vaganismo kaj vegetarismo."

Stranga pensmaniero. Mi eksplikos vian troigon: Vi serĉas konkretan danĝeran situacion -> vi konkludas ĝenerale la globalan danĝeran situacion.

Ekzemple: ne uzu tranĉilojn ĉar mi legis ke iu tranĉis senvole sian propran fingron.

Se vere vi legas pri tiu temo serioze, vi trovos ke oni povas ĝenerale esti vegetarano sane -fakte ĝenerale pli sane ol viandmanĝante- malgraŭ ke kelkfoje, en pluraj konkretaj kazoj, oni devas aranĝi speciale la dieton, eĉ iam aldonante nevegetaranajn manĝaĵojn pro kelkaj homoj kaj kelkaj situacioj.
Ĉu ne troviĝas el vegetaranoj iuj, kiuj malsaniĝis pro sia erara manĝo? Tio estas nekredebla al mi!
Jes, kompreneble troviĝas. Kaj same troviĝas nevegetaranoj kiuj malsaniĝis pro sia erara manĝmaniero. Fakte, vi jam konas ke ekzistas nuntempe tiaj problemoj, ritale ne nur al unu homo, sed al plenaj landoj.
Kio estas "respektema vivmaniero"? Unue, mi ne pensas, ke viandmanĝado estas peko. La vera problemo estas, ke nuntempe oni traktas bestojn kruele kaj vendas ilin malmultekoste, sekve aĉetas multe da viando kaj tromanĝante ĝin malsaniĝas.
Mi ne kredas je dio, "peko" signifas nenion por mi. Fakte, mi kutimas demandi min, kial ekzemple kelkaj kristanoj povas esti tiel sentemaj rilate al la sufero, kaj samtempe tiel kruelaj rilate al aliaj?. Mi ne konas vin, do mi ne scias ĉu vi ankaŭ pensas tiel kontraŭdire. Vi pravas, nuntempe oni traktas animalojn kruele, kiel objektoj. Ni ne estas la posedantoj de la aliaj animaloj. Multaj homoj ankoraŭ ne povas kompreni la lastan frazon, ankoraŭ ne, same kiel dum la sklavismaj tempoj oni ne komprenis ke ni ne estas posedantoj de aliaj homoj -kaj viro ne estas posedanto de sia edzino. Ĉu vi povas trovi vojon neseksisma, neracisma, nespecisma? Jen nia tasko, aŭ almenaŭ la tasko de multaj homoj.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-majo-21 19:11:38

jan aleksan:
darkweasel:
La ĉefa diferenco estas ke homo estas konscia animalo, kaj havas la eblon elekti.
bonvolu fari korekton nur kiam indas. "besto" kaj "ebleco" tute validas.
Ebleco tie ĉi certe ne validas. Ne temas pri eco esti ebla, sed pri afero ebla. Vidu: Eblo kaj ebleco
Pri besto oni povas diskuti, sed laŭ ReVo tia uzado de tiu ĉi vorto estas arĥaismo.

zan (Montri la profilon) 2010-majo-24 09:34:54

@victornino
Mi jam komprenis, ke bone kontrolita vegetarismo ne estas malbona. Troviĝas homoj, kiuj asertas, ke li saniĝis dank'al vegetarismo. Dum mi legis kelkajn ekzemplojn de malsukceso. Mi kredas, ke ambaŭ estas veraj. Kaj mi komprenas, ke ankaŭ viandmanĝado kaŭzas malsanon. Ia ajn senzorga manĝado nekoncerne viandon kaŭzas malsanon.
Eble mi esprimis tro malbone pri vegetarismo. Ĉar mi alkutimiĝas al viando kaj ankoraŭ nun sufiĉe sanas, tiel ke mi tro timas malsaniĝi sen manĝi viandon. Mi volas, ke vegetaranoj kaj viandmanĝuloj manĝu laŭvole sed sane. Mi ne povas prijuĝi, kiu estas pli sana. Ĉar banalaj homoj escepte apartaj religianoj manĝas viandon, dum vegetaranoj ĝenerale ĉiam zorgas pri sian manĝadon pli atente ol banaluloj. Mankas egala kondiĉo.

zan (Montri la profilon) 2010-majo-24 12:44:18

victornino:Ni ne estas la posedantoj de la aliaj animaloj. Multaj homoj ankoraŭ ne povas kompreni la lastan frazon, ankoraŭ ne, same kiel dum la sklavismaj tempoj oni ne komprenis ke ni ne estas posedantoj de aliaj homoj -kaj viro ne estas posedanto de sia edzino. Ĉu vi povas trovi vojon neseksisma, neracisma, nespecisma? Jen nia tasko, aŭ almenaŭ la tasko de multaj homoj.
Mi ĵus ekkomprenis, kio estas vegetarismo. Mi miskomprenis, ke tio devenas nur de sanig-maniero aŭ religio. Sed tio devenas ankaŭ de nespecismo!! Ĝis nun mi ne sciis specismon. Dankon, ke vi donis al mi scion!
Mi estas neseksismo kaj neracismo sed specismo. Mi opinias, ke neseksismo kaj neracismo jam estas akceptitaj de la tuta mondo(almenaŭ plejparta).Sed nespecismo ankoraŭ ne. Bone, kredu kion vi kredas. Mi ne komprenas nespecismon. Mi supozis jene:
Antaŭe virinoj kaj sklavoj estis traktataj kiel bestoj. Nun ili liberiĝis. Do ja liberigu ankaŭ bestojn same kiel ilin! Ĉar virinoj kaj sklavoj estas egalaj al bestoj. Ĉu ĉi tiel nespecismo rezonadas?

zan (Montri la profilon) 2010-majo-25 00:07:57

Mi aldonos. Mi kontraŭas al kruela traktado de bestoj. En mia lando iuj igas hejmbestojn(ekz.hundojn,katojn) naski idojn troe kaj loĝigas amaso da ili en tre malpura loko. Mi opinias, ke tio estas kruela agado. Krome, mi vidis televide, ke alilande iuj amuzas suferigi simiojn, kaj liberigita simiido ankoraŭ tremadas pro restanta timego. Ĉi tio estas la plej kruela fia agado de homoj.
Sed mi opinias, ke viandmanĝado ne estas kruela afero. Se ia bredado estas krulera, ties maniero estas malĝusta kaj malnatura. Laŭ mia opinio, ĝusta maniero estas, ke homoj amu viandbestojn bone nutrante ilin kaj purigante ilian loĝejon ĉiutage. Ĝis la momento kiam oni mortigos bestojn por manĝi, amu ilin.

victornino (Montri la profilon) 2010-majo-25 21:41:08

zan:Mi aldonos. Mi kontraŭas al kruela traktado de bestoj. En mia lando iuj igas hejmbestojn(ekz.hundojn,katojn) naski idojn troe kaj loĝigas amaso da ili en tre malpura loko. Mi opinias, ke tio estas kruela agado. Krome, mi vidis televide, ke alilande iuj amuzas suferigi simiojn, kaj liberigita simiido ankoraŭ tremadas pro restanta timego. Ĉi tio estas la plej kruela fia agado de homoj.
Sed mi opinias, ke viandmanĝado ne estas kruela afero. Se ia bredado estas krulera, ties maniero estas malĝusta kaj malnatura. Laŭ mia opinio, ĝusta maniero estas, ke homoj amu viandbestojn bone nutrante ilin kaj purigante ilian loĝejon ĉiutage. Ĝis la momento kiam oni mortigos bestojn por manĝi, amu ilin.
Ni profitas niajn malkrovrojn, nuntempe ni povas vojaĝi de unu parto el la mondo la alian rapide kaj sendanĝere. Ni povas manĝi eksterlandajn manĝaĵojn, ĝui iun ajn muzikon, filmojn, librojn, preskaŭ ie ajn. Ni fieras pri niaj atingaĵoj, sed ni kutime forgesas ke ĝuste pro tia globala interrilato, niaj agoj koncernas al aliaj pli ol antaŭe. Kiam mi diras "aliaj", mi volas diri "ĉiuj aliaj kun iliaj propraj interesoj", kiel ekzemple ĉiuj la aliaj animaloj kiuj kapablas suferi.

En hispanio estas pli ol 170 porkaj farmoj. Oni mortigas 40.000.000 porkoj ĉiujare. Ĉu ekzistas vojo por eviti tian teruraĵon? Laŭ mi jes.

Vidu unu el tiaj mortigejoj/buĉejo:

[url= http://vimeo.com/11853053] http://vimeo.com/11853053[/url]

Kial? Kial ni estas tiel blindaj? Ĉu tiel stultaj ni estas ke ni ne povas kompreni? kial?

Kantoknabo (Montri la profilon) 2010-majo-25 22:08:48

Mi manĝas viandon KAJ legomoj. Ili estas tre grava parto de nia dieto kaj sano.

zan (Montri la profilon) 2010-majo-26 09:34:14

Mi ne volas vidi tiajn filmojn. Ĉar mi jam sciis tian kruelecon. Mi kontraŭas al kruelaj bredado kaj buĉado. Per tia maniero oni vendas kaj aĉetas malmultekostan viandon. Tia maniero estas malĝusta kaj malnatura. Mi konsentas, ke ĉesigu tian bredadon.
Sed sur la tuta mondo troviĝas homoj, kiuj manĝas propran dombeston. Ekzemple nomado. Ankaŭ eŭropanoj tradicie manĝis ĝin, ĉu ne? Sed mi pensas, dombestoj estis tiom valora, ke oni mortigis ilin nur en speciala okazo, ĉu ne? En natura medio oni manĝis viandon sed tre malmulte. Kaj ankaŭ la buĉ-maniero estis lerta. Lertulo svenigis la beston per unu rapida trafa bato, kaj tuj tranĉis la kolon. Vi vidis televide tian scenon, eble mallongigitan, sed mi ne pensis, ke tiu sceno estas kruela. Mi pensis, ke ja ĉi-tiel homoj vivadas.

victornino:Ni profitas niajn malkrovrojn, nuntempe ni povas vojaĝi de unu parto el la mondo la alian rapide kaj sendanĝere. Ni povas manĝi eksterlandajn manĝaĵojn, ĝui iun ajn muzikon, filmojn, librojn, preskaŭ ie ajn.
Ne, tiel povas agi nur riĉuloj. Ĉiu tera homaro ne povas aĉeti ĉion,kion ajn li bezonas. En seka lando kaj malvarmega lando oni devas manĝi viandon por vivi. Mi ne volas neigi ilian vivmanieron.

zan (Montri la profilon) 2010-majo-27 06:35:31

Mi rimarkis, ke ankaŭ en japanaj retejoj oni diskutadas pri ĉi tiu temo. Mi finfine komprenis la ideon de vegano kaj vegetarano, kiu volas fariĝi perfekta vegano. Ili malamas buĉadon. Eĉ se nomado bredas zorge kaj buĉas lerte, ili neniam akceptus, mi supozas. Ili nur kredas, ke homoj neniam mortigu bestojn per ia ajn maniero(laŭ mia impreso de japanaj retejoj).
Do, se mia skribaĵo de buĉado naŭzigis iujn, bonvolu pardoni min.
Denove mi asertas, ke ĉesiĝu nuntempa kruela bredado, kiun kaŭzas ekonomio de evoluintaj landoj. Mi konsentas, ke mi malmultigu mian viandmanĝon por mia sano kaj por malmultigo de kruela bredado. Sed mi ne tute konsentas al vegano. Se ilia perfekta idealo realiĝus, la tuta mondo devus esti moderna urbo.
Dankon al ĉiuj veganoj kaj vegetaranoj.

Aldono:Iu japano fariĝis vegetarano pro abomeno al buĉado, post kiam li vidis en Mezoriento, ke antaŭ vendejo la vendisto tranĉis la kolon de vivanta koko, kaj aĉetantino trankvile ricevis ĝin. Mi timas, ke sub ĉi tiu historio estus rasismo.

victornino (Montri la profilon) 2010-junio-02 11:04:25

zan:
Denove mi asertas, ke ĉesiĝu nuntempa kruela bredado, kiun kaŭzas ekonomio de evoluintaj landoj. Mi konsentas, ke mi malmultigu mian viandmanĝon por mia sano kaj por malmultigo de kruela bredado. Sed mi ne tute konsentas al vegano. Se ilia perfekta idealo realiĝus, la tuta mondo devus esti moderna urbo.
Dankon al ĉiuj veganoj kaj vegetaranoj.
via perfekta idealo pri "ke ĉesigu la nuntempan kruelan bredadon", nur realiĝus se la mondo estus ideala farmo. Mi memorigas vin ke ni,homoj, estas jam 6.000 milionoj el individuoj.

Bedaŭrinde ni ne nur sklavigas kaj turmentas aliulojn nehomajn, sed la vianda industrio sklavigas homojn. La 80% de la cerealoj kaj sojo kulturita, ekzemple en Usono estas nur por al nutrado de la viandindustrio. Krom la viandindustrio kontribuas al la infektado de la aero pli ol la aŭtomobiloindustrio. Se al vi interesas tiu temo, legu ion verkitan de Peter Singer.

Mi certas ke la "vegana" dieto estos sendube la futura dieto por la homoj, helpita de la novaj scienciaj malkovroj pri nutrado. Sed bedaŭrinde mi kredas ke mi ne travivos la aferon.

Reen al la supro