Příspěvky: 39
Jazyk: Esperanto
darkweasel (Ukázat profil) 7. října 2011 5:16:25
zan:Tio dependas. Ne ĉiuj eŭropaj lingvoj havas difinan artikolon! Ruslingvanoj kaj pollingvanoj trovas la artikolon same malfacila kiel japanlingvanoj.
Rimarkinde, unu el la proponoj estas: La difinita artikolo "la", kiu aperas ofte en Esperanto, estas komplete forigita el la reformita lingvo.
Tiu reformo eble ĝojigus japanojn. Sed nepre ne eŭropanojn, ĉu ne?
(Por mi ĝi tute ne estas malfacila. Fakte, se mi skribus aŭ parolus en lingvo sen artikolo - tian lingvon mi tamen ne scipovas paroli - mi verŝajne ofte timus, ke la aŭdanto aŭ leganto miskomprenos min pro la manko de artikolo.)
Sxak (Ukázat profil) 7. října 2011 7:03:02
darkweasel:Ha! Tio estas interesa. Mi povas rakonti, ke kiam mi vojaĝis en Germanio kaj volis aĉeti aŭ mendi ion en butikoj,kafejoj,restoracioj,... kaj certe diris ĉion sen artikoloj (eĉ en Eo ja ne ekzistas nedifinita artikolo), oni nepre demandis min kiom da tio mi deziras. Sed scajnas, ke tio estis sola miskompreno.
(Por mi ĝi tute ne estas malfacila. Fakte, se mi skribus aŭ parolus en lingvo sen artikolo - tian lingvon mi tamen ne scipovas paroli - mi verŝajne ofte timus, ke la aŭdanto aŭ leganto miskomprenos min pro la manko de artikolo.)
barat (Ukázat profil) 7. října 2011 8:29:34
darkweasel:Estas vere ke la pola lingvo ne havas difinitan artikolon. Sed ni esprimas ĝia ideo simple aliamaniere, se tio estas necese - plej ofte per montraj vortoj (ten, ta, to, ci, te - tiu, tiuj).zan:Tio dependas. Ne ĉiuj eŭropaj lingvoj havas difinan artikolon! Ruslingvanoj kaj pollingvanoj trovas la artikolon same malfacila kiel japanlingvanoj.
Rimarkinde, unu el la proponoj estas: La difinita artikolo "la", kiu aperas ofte en Esperanto, estas komplete forigita el la reformita lingvo.
Tiu reformo eble ĝojigus japanojn. Sed nepre ne eŭropanojn, ĉu ne?
(Por mi ĝi tute ne estas malfacila. Fakte, se mi skribus aŭ parolus en lingvo sen artikolo - tian lingvon mi tamen ne scipovas paroli - mi verŝajne ofte timus, ke la aŭdanto aŭ leganto miskomprenos min pro la manko de artikolo.)
Sxak (Ukázat profil) 7. října 2011 8:52:16
barat:Mi ne povas veti pri la pola, sed mi (kvankam ege malofte, tamen) de tempo al tempo rimarkas miskomprenon inter rusoj pro manko de artikoloj en la rusa. Plej verŝajne tio okazas ankaŭ en la pola.
Estas vere ke la pola lingvo ne havas difinitan artikolon. Sed ni esprimas ĝia ideo simple aliamaniere, se tio estas necese - plej ofte per montraj vortoj (ten, ta, to, ci, te - tiu, tiuj).
Altebrilas (Ukázat profil) 7. října 2011 9:00:42
zan:Mi emas aprobi tiun vidpukton: Mi tralegis la reformprojekton kiu pli ŝajnas al mi kompilado de reformproponoj ol kohera projekto.
Tiamaniere li rezignigis al tiaj plendemuloj reformi Esperanton. Li proponis sensencajn reformojn kaj postulis, ke oni akceptu ĉion.
Kia intrigulo li estis!
Eblus pli simple reformi esperanton, ekz. forigante nur ĉapelitajn literojn kaj devigeco de akuzativo: tio estus kongruigebla kun normala esperanto, kaj ne perdigus ĝian literaturon.
Se Zamenhof vere deziris reformi esperanton, li elektus tian reformon, kaj ĝi estus akceptata de la movado.
Solulo (Ukázat profil) 7. října 2011 9:14:34
Ŝak:Lasu min aldoni, kaj mi pensas ke nia rusa kolego konsentus kun tio, ke kaj en la rusa kaj pola lingvoj la funkcion de artikolojn transprenas la vortordo. Komparu;barat:Mi ne povas veti pri la pola, sed mi (kvankam ege malofte, tamen) de tempo al tempo rimarkas miskomprenon inter rusoj pro manko de artikoloj en la rusa. Plej verŝajne tio okazas ankaŭ en la pola.
Estas vere ke la pola lingvo ne havas difinitan artikolon. Sed ni esprimas ĝia ideo simple aliamaniere, se tio estas necese - plej ofte per montraj vortoj (ten, ta, to, ci, te - tiu, tiuj).
Na ulicy zobaczyłem kobietę. = iun virinon.
Kobietę zobaczyłem na ulicy. = la virinon.
Artikoloj ne estas necesaĵo. Estas lingvoj kiuj bone funkcias sen la artikola sistemo.
Sxak (Ukázat profil) 7. října 2011 9:22:10
Solulo:Lasu min aldoni, kaj mi pensas ke nia rusa kolego konsentus kun tio, ke kaj en la rusa kaj pola lingvoj la funkcion de artikolojn transprenas la vortordo.Jes, ofte, sed ne ĉiam!
ekz-le vidu la rusan diskutpaĝon de unun novaĵartikolo: http://readers.lenta.ru/news/2011/09/06/sibir/
inter la mesaĝoj trovu la mesaĝon de "Сподвижник" kun la teksto:
Сподвижник:Вот это да!!!La kaŭzo de tiu mesaĝo estas, ke la aŭtoroj uzis (uzus, se la rusa havus artikolojn) la vorton "попадание (ракеты)" nedifinite, sed tiu "Сподвижник" komprenis ĝin difinite.
Читаем еще раз, но дословно:
«попадание ракеты (именно ПОПАДАНИЕ) в данном случае не могло стать причиной крушения лайнера»
Таким образом, попадание все таки было, но крушение произошло не из-за попадания, а ну совсем по другой причине, что имеется ввиду то, керосин кончился что ли в момент попадания?
Kaj li ne estis sola tie kun tia kompreno.
Solulo (Ukázat profil) 7. října 2011 10:04:19
Tio ŝajnas al mi esti rara nuanco. Mi verdire ne komprenas la problemon; La "popadanie", iu "popadanie" ? Laŭ mi "popadanie rakiety" jam estas definitiva pro la genitiva uzo.
sergejm (Ukázat profil) 7. října 2011 12:52:17
Solulo:al Ŝak.Nek defina artiklo, nek la nedefina solvus la problemon: necesas kondiĉa artiklo:
Tio ŝajnas al mi esti rara nuanco. Mi verdire ne komprenas la problemon; La "popadanie", iu "popadanie" ? Laŭ mi "popadanie rakiety" jam estas definitiva pro la genitiva uzo.
se estUS "popadanie"[trafo de misilo], ĝi ne estUS la kaŭzo de la falo de la aviadilo.
Sxak (Ukázat profil) 7. října 2011 13:09:47
sergejm:Oni povas pliĝustigi tiun frazon per multaj rimedoj. Tamen tiu frazo estas ambigua, kaj unu el kialoj de tio estas manko de artikoloj en la rusa.
Nek defina artiklo, nek la nedefina solvus la problemon: necesas kondiĉa artiklo:
se estUS "popadanie"[trafo de misilo], ĝi ne estUS la kaŭzo de la falo de la aviadilo.