Mergi la conținut

Reformita Esperanto de 1894

de patrik, 6 octombrie 2011

Contribuții/Mesaje: 39

Limbă: Esperanto

marcuscf (Arată profil) 7 octombrie 2011, 13:56:37

Interese, ĉar antaŭe mi trovis preskaŭ nenion rete pri tiu dialekto.

La ideo ne estas entute malbona, sed la kombino de la reformoj ja aspektis stranga kaj troa.

Precipe neŝanĝinda estas la vortaro, laŭ mi. Oni povas rapide relerni kelkajn regulojn kaj oftegajn vortojn, sed la vortprovizo estas daŭra lernado, kiu devas ne esti forĵetita. Tio ankaŭ malebligas drastajn ŝanĝojn al la alfabeto (vidu la ekzemplon de «vizaĝo», kiu fariĝis «visago» pro manko de «ĝ»).

sergejm (Arată profil) 7 octombrie 2011, 14:26:37

Ŝak:
Oni povas pliĝustigi tiun frazon per multaj rimedoj. Tamen tiu frazo estas ambigua, kaj unu el kialoj de tio estas manko de artikoloj en la rusa.
Estas ne pliĝustigo de la frazo, sed ekspliko ke ordinara artikolo ne pliĝusitiĝus la frazon.
Ambaŭ frazoj
"la trafo de misilo ne estis la kaŭzo de la falo de la aviadilo."
kaj
"iu* trafo de misilo ne estis la kaŭzo de la falo de la aviadilo." [kie ui* estas nedifina aktikolo]
ne trafas tio kion onu volis diri, sed
"us* trafo de misilo ne estis la kaŭzo de la falo de la aviadilo." [kie us* estas kondiĉa/supoza aktikolo]
Sed kondiĉa artikolo ankaŭ mankas en angla, franca, germana, hispana ktp.

Sxak (Arată profil) 7 octombrie 2011, 14:32:09

sergejm:Estas ne pliĝustigo de la frazo, sed ekspliko ke ordinara artikolo ne pliĝusitiĝus la frazon.
Ambaŭ frazoj
"la trafo de misilo ne estis la kaŭzo de la falo de la aviadilo."
kaj
"iu* trafo de misilo ne estis la kaŭzo de la falo de la aviadilo." [kie ui* estas nedifina aktikolo]
ne trafas tio kion onu volis diri, sed
Viu kiu skribis tiu Сподвижник:
Значит попадание было?
(Sevve do (la) trafo estis?)
Li ne povus tion aserti, se tie estus nedifinita artikolo.
Kaj certe se la rusa uzus artikolojn, la artikolo tie estus nedifinita

sergejm (Arată profil) 7 octombrie 2011, 19:55:58

Ŝak:Viu kiu skribis tiu Сподвижник:
Значит попадание было?
(Sevve do (la) trafo estis?)
Li ne povus tion aserti, se tie estus nedifinita artikolo.
Kaj certe se la rusa uzus artikolojn, la artikolo tie estus nedifinita
En traduko de la frazo de Сподвижник oni metu artikolon "la" - tio en estas duba, ke li uzis vorton "trafo" en difina senco.
La dubo estas en la frazo, citita de li - sed tie necesus kondiĉa artikolo. Kaj fakte, tiu artikolo ("бы") estas en rusa lingvo! En literatura lingvo oni metu "бы" post "могло"(povis/povus), sed en parola lingvo oni metas gin en aliajn lokoj, post tiu vorto en kiu oni dubas:
«попадание БЫ ракеты БЫ в данном случае БЫ не могло БЫ стать БЫ причиной крушения лайнера»

Sxak (Arată profil) 8 octombrie 2011, 01:00:35

Ne gravas kion oni metu en la frazo de Сподвижник. Gravas, ke leginte tiun frazon de la artikolo, li komprenis, ke la trafo vere okazis. Se la rusa havus artikolojn, li povus kompreni tion nur, se en la novaĵo estus difina artikolo. Kaj se la artikolo estus nedifina (kion cilis la aŭtoro), li ne povus tion diri. Sekve do li diris tion pro miskompreno, kiun kaŭzis la manko de artikoloj en la rusa.

cellus (Arată profil) 8 octombrie 2011, 17:37:28

Mi ankaŭ havis la senton ke Zamenhof kvazaŭ diris: "Se vi volas reformon, mi donos al vi reformon!" kaj enmetis proponojn kiujn li eble sciis, ke nenia plimulto akceptos! Sed tio estas nur mia diveno, supozo.

Estas interese ke la adjektivoj en interlingua ankaŭ finiĝas en -e. Eble Zamenhof ne povus elekti -i por adjektivoj kiel en occidental kaj novial, ĉar tiu finaĵo jam havis la funkcion de pluralo tiel en la de Zamenhof reformita esperanto kiel en la reformita esperanto kiun oni nomas "Ido".

Kjell R

barat (Arată profil) 8 octombrie 2011, 17:51:07

Laŭ mia modesta opinio estas tre bone, ke tiu ĉi reformo malsukcesis. La originala Esperanto havas animon, estas alia kaj mi tre ŝatas ĝin en precize tiu ĉi formo. Esperanto vivas en si mem, ĝi ne devas similiĝi al iu alia lingvo.

dobri (Arată profil) 9 octombrie 2011, 09:40:52

Ankaŭ mi ŝatas Esperanton tia, kia ĝi estas! Kun ĉapelitaj literoj ĝi estas tuj rekonebla inter diverslingvaj tekstoj!

zan (Arată profil) 11 octombrie 2011, 07:45:01

Mi opinias, ke kaj la artikolo kaj akuzativo utilas en Esperanto. Se ili ne estus, Esperanto ne funkcius kiel nun.

La japana lingvo ne havas artikolon, sed ni povas montri alimaniere konatecon de substantivo kaj eĉ aliajn signifojn de artikolo "la". Por ni la uzmaniero de "la" estas malfacila pro la diferenco de esprim-manieroj, ne pro manko de la ideo. Se Esperanto ne havus la artikolon, oni bezonus alian regulon por montri konatecon.
Na ulicy zobaczyłem kobietę. = iun virinon.
Kobietę zobaczyłem na ulicy. = la virinon
Tio estas bona maniero por montri konatecon. Ĉar homoj nature prezentas unue konatan informon kaj poste novan informon. Do, la unua vorto "Kobietę" povas esti "la virinon", sed la lasta "kobietę" povas esti "iun virinon".
Sed se oni aplikus ĉi tiun manieron al Esperanto, oni bezonus novan regulon: Oni unue diru konatan informon, difinan substantivon.

barat (Arată profil) 11 octombrie 2011, 07:58:05

zan:Mi opinias, ke kaj la artikolo kaj akuzativo utilas en Esperanto. Se ili ne estus, Esperanto ne funkcius kiel nun.

La japana lingvo ne havas artikolon, sed ni povas montri alimaniere konatecon de substantivo kaj eĉ aliajn signifojn de artikolo "la". Por ni la uzmaniero de "la" estas malfacila pro la diferenco de esprim-manieroj, ne pro manko de la ideo. Se Esperanto ne havus la artikolon, oni bezonus alian regulon por montri konatecon.
Na ulicy zobaczyłem kobietę. = iun virinon.
Kobietę zobaczyłem na ulicy. = la virinon
Tio estas bona maniero por montri konatecon. Ĉar homoj nature prezentas unue konatan informon kaj poste novan informon. Do, la unua vorto "Kobietę" povas esti "la virinon", sed la lasta "kobietę" povas esti "iun virinon".
Sed se oni aplikus ĉi tiun manieron al Esperanto, oni bezonus novan regulon: Oni unue diru konatan informon, difinan substantivon.
Pola lingvo estas tre komplika kaj ĝiaj metodoj ne taŭgas bone por esperanto (pola ja ne estas kaj ne estu internacia!), kiu devas esti simpla kaj faĉila por plejmulto da homoj.

Înapoi mai sus