Đi đến phần nội dung

AVANTAĴOJ DE LA ESPERANTO RILATE AL ALIAJ ARTEFARITAJ AŬ NATURAJ LINGVOJ

viết bởi unpensador, Ngày 09 tháng 10 năm 2011

Tin nhắn: 60

Nội dung: Esperanto

dobri (Xem thông tin cá nhân) 14:08:43 Ngày 10 tháng 10 năm 2011

Laŭ mia opinio akuzativo estas vere utila kaj necesa. Ne estas ĉiuj frazoj kiel la via "mi lernis ĝin vere rapide". Kiamaniere vi komprenus simplan "Petro batas Paŭlo"? Ĉu kiel Petro batas Paŭlon aŭ kontraŭe aŭ eble, ke ambaŭ interbatiĝas?

mihxil (Xem thông tin cá nhân) 18:36:36 Ngày 10 tháng 10 năm 2011

dobri:Laŭ mia opinio akuzativo estas vere utila kaj necesa. Ne estas ĉiuj frazoj kiel la via "mi lernis ĝin vere rapide". Kiamaniere vi komprenus simplan "Petro batas Paŭlo"? Ĉu kiel Petro batas Paŭlon aŭ kontraŭe aŭ eble, ke ambaŭ interbatiĝas?
Bona ekzemplo. Nun parolu pri 'Zamenhof batas Kalocsay'. Kiu batas kiun?

Alivorte, la akuzativo estas jam pli malpli opcia en ĉi tiaj kazoj, kaj tamen ni elturniĝas bone. Aŭ eble en tre maloftaj okazaj ne tute perfekte, sed vere estas apenaŭ grave.

En la nederlanda ni ankaŭ apenaŭ havas akuzativon. La vortordo estas pli malpli fiksa, sed eĉ ne absolute.

-Jan slaat Piet
-Wie slaat Jan?
-Piet slaat Jan

traduko:

-Johano batas Petron
-Kiun batas Johano?
-Petron batas Johano.

Mi celas ke en maloftaj kazoj ni simple tamen povas inversigi la vortordon kaj simple per iom da emfazo indikas kio estas celata. Ĉi foje mi per antaŭa demando indikis kio estos la plej grava parto de la frazo, do post tio la emfazo indikas ke tiuj interrilatas. Fakte la demando mem estas eĉ pli interesa. Ĝi eble eĉ estas tuteplene ambigua. Mi devus eble pli cerbumi.

Mi celas nur ekzempli, ke eĉ sen akuzativo, la vortordo ne nepre estas tute fiksa. Sed tio vere estas apenaŭ iam ajn problemo.

Ankaŭ en Esperanto la defaŭlta vortordo estas SVO, do mi preskaŭ senhezite respondus ke 'Petro batas Paŭlo' signifas 'Petro batas Paŭlon', supozante ke la akuzativo simple estis forgesita.

robbkvasnak (Xem thông tin cá nhân) 22:55:45 Ngày 10 tháng 10 năm 2011

Tre arda esperantisto foje sendis sian filinon al somera junultendumo esperanta. Tie ŝi konatiĝis kun junulo kaj ili amoris. Ŝi gravediĝis. Kiam ŝi estis hejme denove, ŝi iris en la studejon de sia patro kaj diris: "Paĉjo, mi havas malbona novaĵo por vi." La patro jam konsterniĝis sed lia filino daŭrigis: "Mi konatiĝis kun knabo dum la somero kaj nun mi havos lia bebo." La patro kvazaŭ eksplodis je kolero kaj diris: "Mi sendis vin al Esperanto tendumo dum du monatoj kaj vi revenas hejmen ankoraŭ sin povi korekte uzi la akuzativon!!!!"

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 05:15:47 Ngày 11 tháng 10 năm 2011

robbkvasnak:Tre arda esperantisto foje sendis sian filinon al somera junultendumo esperanta. Tie ŝi konatiĝis kun junulo kaj ili amoris. Ŝi gravediĝis. Kiam ŝi estis hejme denove, ŝi iris en la studejon de sia patro kaj diris: "Paĉjo, mi havas malbona novaĵo por vi." La patro jam konsterniĝis sed lia filino daŭrigis: "Mi konatiĝis kun knabo dum la somero kaj nun mi havos lia bebo." La patro kvazaŭ eksplodis je kolero kaj diris: "Mi sendis vin al Esperanto tendumo dum du monatoj kaj vi revenas hejmen ankoraŭ sin povi korekte uzi la akuzativon!!!!"
Vidu la lingvan teston por graveduloj esperantistaj. rido.gif

zan (Xem thông tin cá nhân) 08:25:29 Ngày 11 tháng 10 năm 2011

Ankaŭ mi opinias, ke akuzativo estas utila kaj necesa. Ĝi spegulas gramatikan trajton de Esperanto, kiu rigore distingas transitivajn verbojn kaj netransitivajn verbojn. Gramatike akuzativo estas grava kazo. Eĉ se oni ne uzas akuzativon en nacilingvo, oni uzas ĝin senkonscie. Do, pli bone estas, ke oni uzas videblan akuzativon por analizi tekstojn de artefarita por ĉiu nedenaska lingvo.

barat (Xem thông tin cá nhân) 10:01:13 Ngày 11 tháng 10 năm 2011

miĥil:...malnecesa akuzativo...
Johano batas Paŭlon anstataŭ Lodoviko.
Johano batas Paŭlon anstataŭ Lodovikon.

Ĉu la du frazoj estas egalaj?

En simplaj kazoj eble akuzativo tiel ne gravas. Sed en komplikitaj frazoj ĝi ludas la plej gravan rolon por fari la sencon klara - kiu estas aganto kaj kiu estas agato. Sen akuzativo ni nur havus problemojn, same kiel en la anglaj sentencoj:

Laŭ Sudanglo

I met Marry walking to the station.

1) Mi renkontis Maria-n iranta-n al la stacio
2) Mi, iranta al la stacio, renkontis Maria-n

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 11:33:29 Ngày 11 tháng 10 năm 2011

barat:
miĥil:...malnecesa akuzativo...
Johano batas Paŭlon anstataŭ Lodoviko.
Johano batas Paŭlon anstataŭ Lodovikon.

Ĉu la du frazoj estas egalaj?
Malbonega ekzemplo. Post anstataŭ (kaj krom) oni ne devas uzi akuzativon, eĉ se la senco tion postulas. Mi mem tamen ĉiam faras tion.

barat (Xem thông tin cá nhân) 15:25:24 Ngày 11 tháng 10 năm 2011

darkweasel:Malbonega ekzemplo. Post anstataŭ (kaj krom) oni ne devas uzi akuzativon, eĉ se la senco tion postulas. Mi mem tamen ĉiam faras tion.
Mi scias, sed ĉu iu mano batos vin pro tio? Tio estas nur mallongigo por ĵargona parolo, ne por altnivela esperanto. Tamen per akuzativo la senco estas klara, ĉu ne?

Johano batis Paŭlon kaj ne Lodoviko
Johano batis Paŭlon kaj ne Lodovikon

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 15:42:07 Ngày 11 tháng 10 năm 2011

barat:Tio estas nur mallongigo por ĵargona parolo, ne por altnivela esperanto.
Sensencaĵo. Anstataŭ estas prepozicio kaj oni neniam devas post ĝi uzi akuzativon, sendepende de la stilo.

En via frazo, anstataŭ Ludovikon estas fakte mallongigo de anstataŭ bati Ludovikon.

Mi mem opinias, ke estas ja pli klare uzi la akuzativon en tiaj okazoj kaj tial mi uzas ĝin, sed kiu ne volas uzi ĝin, faras nenian ajn eraron.

barat (Xem thông tin cá nhân) 16:37:53 Ngày 11 tháng 10 năm 2011

darkweasel:En via frazo, anstataŭ Ludovikon estas fakte mallongigo de anstataŭ bati Ludovikon.
Hej, hej, mi ĵus skribis la samon, ke tio ESTAS NUR MALLONGIGO. Kial vi senĉese daŭrigas la temon? Legu kun kompreno.

Quay lại