לתוכן העניינים

AVANTAĴOJ DE LA ESPERANTO RILATE AL ALIAJ ARTEFARITAJ AŬ NATURAJ LINGVOJ

של unpensador, 9 באוקטובר 2011

הודעות: 60

שפה: Esperanto

darkweasel (הצגת פרופיל) 11 באוקטובר 2011, 17:31:49

barat:
darkweasel:En via frazo, anstataŭ Ludovikon estas fakte mallongigo de anstataŭ bati Ludovikon.
Hej, hej, mi ĵus skribis la samon, ke tio ESTAS NUR MALLONGIGO. Kial vi senĉese daŭrigas la temon? Legu kun kompreno.
Nu, vi skribis
barat:por ĵargona parolo, ne por altnivela esperanto
kaj tion mi ŝajne misinterpretis.

mihxil (הצגת פרופיל) 11 באוקטובר 2011, 18:54:38

Mi vidas la utilon de la akuzativo, kaj mi ne proponus aboli aŭ opciigi ĝin.

Sed mi tamen pensas ke diversaj forumanoj troigas ĝian esencon en vera lingvouzo.

Jes, frazo kiel 'X batas Y' estas ambigua sen la akuzativo kaj kun libera vortordo. Sed tiaj frazoj en reala uzo neniam okazas. Ĉiam estas iu kunteksto. Kiu tute senkiale ekasertus ke 'Petro batas Paŭlon'? Ĉiam estas kunteksto el kiu preskaŭ ĉiam klarus kiu estus la perfortemulo, kaj kiu la viktimo. Krome praktike la vortordo en Esperanto ne estas libera. La defaŭlta vortordo estas SVO, kaj sen aliaj kialoj, tiel oni interpretus la frazon, ĉu mankus la akuzativo aŭ ne.

Krome mi ripetas ke precipe komencantoj oftege fuŝadas pri la akuzativo kaj ke pro tio nur malofte okazas miskomprenoj, kaj ke ekzistas multaj lingvoj (inter kiuj mia denaska) kiuj praktike bone funkcias sen la akuzivo. Kaj resume mi do simple ripetas ke mi pensas ke la akuzativo estas utileta, sed dume mi konstatas ke sen ĝi ni perdus fakte nur malmulton. Krome sen ĝi ni ankaŭ seniĝus de daŭra ĝeno por komencantoj (kaj nemalmultaj progresintoj!), kaj de ofte reokazanta temo en ĉi tiaj forumoj.

sudanglo (הצגת פרופיל) 11 באוקטובר 2011, 19:56:07

kiuj praktike bone funkcias sen la akuzivo
Kredeble la nederlandanoj pace kunvivas kaj neniam akuzas unu la alian.

flaviocorrea (הצגת פרופיל) 11 באוקטובר 2011, 20:55:29

la uzato de la akuzativo, oni komprenas la "-n" , ne estas tute klara. mi kredas, ke hodiaŭe vi povas manki ĝin sen peno de la bona interkompreniĝo.

targanook (הצגת פרופיל) 11 באוקטובר 2011, 21:05:51

flaviocorrea:la uzato de la akuzativo, oni komprenas la "-n" , ne estas tute klara. mi kredas, ke hodiaŭe vi povas manki ĝin sen peno de la bona interkompreniĝo.
La uzado de akuzativo vi trovos en ĉiu manlibro de esperanto por komencantoj - kiel ĝi povas do esti ne tute klara? Sen akuzativo vi parolas iun alian lingvon!

mihxil (הצגת פרופיל) 11 באוקטובר 2011, 21:06:43

sudanglo:
kiuj praktike bone funkcias sen la akuzivo
Kredeble la nederlandanoj pace kunvivas kaj neniam akuzas unu la alian.
Eĉ la skribo de vorto mem estas neebla. Aĉ, la akuzativo, ĝi ĉiumaniere malindas.

Solulo (הצגת פרופיל) 11 באוקטובר 2011, 21:12:46

flaviocorrea:la uzato de la akuzativo, oni komprenas la "-n" , ne estas tute klara. mi kredas, ke hodiaŭe vi povas manki ĝin sen peno de la bona interkompreniĝo.
Estas tute klara kaj gravas pri interkompreniĝo. Komparu;

La virinon volis mi kisi.
La virino volis min kisi.

Granda diferenco. rideto.gif

targanook (הצגת פרופיל) 11 באוקטובר 2011, 21:28:32

Ni ne nomu la atributon de la lingvo la difekto! Ekzemple - mi ne ŝatas la skribsistemon de la angla lingvo. Ni ŝanĝu ĝin kaj skribu fonetike. Ne estas posible, ĉar angloj ne konsentus. Prave! Kiel konsentus la esperantistoj ŝanĝi ilian lingvon?

barat (הצגת פרופיל) 11 באוקטובר 2011, 22:22:47

targanook:Ni ne nomu la atributon de la lingvo la difekto! Ekzemple - mi ne ŝatas la skribsistemon de la angla lingvo. Ni ŝanĝu ĝin kaj skribu fonetike. Ne estas posible, ĉar angloj ne konsentus. Prave! Kiel konsentus la esperantistoj ŝanĝi ilian lingvon?
Tial ekzistas la Fundamento de Esperanto, skribita de Zamenhof mem. Se ĉiu plibonigus la lingvon, esperanto jam ĉesus ekzisti kiel regula kaj simpla lingvo. Akuzativo ekzistas en Esperanto kaj estas necesa por kompreno. Fino.

mihxil (הצגת פרופיל) 11 באוקטובר 2011, 22:59:10

barat:
targanook:Ni ne nomu la atributon de la lingvo la difekto! Ekzemple - mi ne ŝatas la skribsistemon de la angla lingvo. Ni ŝanĝu ĝin kaj skribu fonetike. Ne estas posible, ĉar angloj ne konsentus. Prave! Kiel konsentus la esperantistoj ŝanĝi ilian lingvon?
Tial ekzistas la Fundamento de Esperanto, skribita de Zamenhof mem. Se ĉiu plibonigus la lingvon, esperanto jam ĉesus ekzisti kiel regula kaj simpla lingvo. Akuzativo ekzistas en Esperanto kaj estas necesa por kompreno. Fino.
Kia maniero de parolado vi poloj praktikas? Neniu proponis malekzistigi la akuzativo en esperanto. Sed mi ja plurfoje montris ke laŭ mi ĝi apenaŭ necesas por kompreno. Neniu ĝis nun iel konvinkis mi pri la malo. Ankaŭ en la unuaj mesaĝoj kiuj mi skribis en tiu ĉi fadeno mi intence forgesis ĉiuj akuzativoj. Ĉu tio iel malebligis kompreno? Mi pensas ke ne. Kiel vi povas aserti ke ĝi estas 'necesa' por kompreno. Laŭ mi tutsimple ne estas vere.

Vi ne povas diri 'fino' kaj tiel fini la diskuto, kvazaŭ vi nepre pravus kaj povas simple decidi tiel. Tio ne funkcias, kaj aspektas sufiĉe malmodesta.

לראש הדף