AVANTAĴOJ DE LA ESPERANTO RILATE AL ALIAJ ARTEFARITAJ AŬ NATURAJ LINGVOJ
by unpensador, October 9, 2011
Messages: 60
Language: Esperanto
mihxil (User's profile) October 13, 2011, 10:24:36 PM
zan:Vi trovis bonan ekzemplon, kaj mi supozas ke sen la akuzativo tiu frazo efektive fariĝus iom pli malfacila komprenebla ol ĝi jam estas, kaj jen do ekzemplo kie ĝi ion kontribuas. Kvankam la tuta problemo facile ankaŭ alimaniere eviteblis, ekzemple per uzo de pasivo kiel darkweasel sugestis. Ankaŭ VOS-vortordo ĉi-kaze estus imagebla.Tiam fluis kurento de interŝanĝoj inter okcidenta Eŭropo kaj la Mediteraneo, la ekstera mondo; tion preskaŭ ekskluzive direktis 'Orientanoj': Sirianoj, Judoj, Grekoj de Azio.La "tion" helpas min kompreni, ke tio estas la ĵusa frazo. Se la "tion" troviĝus pli poste pro fiksita SVO, mi forgesus pri kio temas.
cellus (User's profile) October 14, 2011, 7:22:25 AM
En tiuj lingvoj kiujn mi konas la personaj pronomoj ofte havas specialan formon por la akuzativo. Interese estas ke multaj lingvoj havas la saman formon por la neŭtra nominativo kaj akuzativo, sed en la feminina pronomo de la tria persono oni povas klare vidi kio estas subjekto kaj kio estas objekto.
La ideo de helplingvo estas ke ĝi ofte ĝeneraligas certajn trajtojn de naciaj lingvoj. Oni povas vidi la aferonn tiel ke Zamenhof ĝeneraligis la uzon de akuzativa kazo e la personaj pronomoj por ankaŭ funkcii kun aliaj nominalaj formoj.
Mi mem trovis ke mi en spontana parolado havas tendencon trakti la -n-finaĵon kiel indikilo de "ne-subjekto", io kion mi absolute ne volas trudi al iu! Ĝi estas malbona uzo kaj mi evitas ĝin.
Fakte la esperanta akuzativa kaj direktmova -n helpis min en la lernejaj analizoj de svedaj frazoj, kiam oni devis marki kio estas subjekto kaj kio objekto!
Ido havas ja akuzativan formon kiun oni povas uzi kiam bezonate.
Interlingua nur havas akuzativajnn formojn en la personaj pronomoj, kiel la etnaj lingvoj.
La esperanta akuzativo kelkfoje kreas bonan redundancon en la lingvo.
Koracio (User's profile) October 19, 2011, 12:01:58 PM
mihxil (User's profile) October 19, 2011, 2:34:55 PM
cellus:Mi mem trovis ke mi en spontana parolado havas tendencon trakti la -n-finaĵon kiel indikilo de "ne-subjekto"Mi havas la saman tendencon. Mi trovas pli facile kompreni kiam ne uzi la akuzativon ol kiam ja, do en mia kapo estas regulo kia 'kiam jam estas alia rolmontrilo, aŭ kiam estas subjekto aŭ predikato, tiam ne uzu la akuzativon. En ĉiuj aliaj kazoj ja uzu'.
Desmut (User's profile) October 20, 2011, 1:52:31 AM
Memoru ke tio kion vi nun lernas estas lingvo, kaj ke lingvo estas sistemo kun reguloj kaj bezonoj, en Esperanto, kiel en multaj aliaj lingvoj, unu el tiuj bezonoj estas la akuzativo, ĉu gravas se ĝi utilas aŭ ne? Tute ne! Esperanto estas lingvo kiu enhavas tiun sistemon kaj nek vi (nek iu ajn alia) ne rajtas ŝanĝi aŭ elekti 'Ne uzi' eron de la lingvo. Se vi volas lerni la anglan vi ankaŭ devas lerni la prononcon, sed vi povas diri 'ho! la prononco ne gravas, mi ne ellernos ĝin' do vi maltrafas plenan regon de la lingvo, same okazas kun Esperanto aŭ iu ajn lingvo, vi devas sekvi la regulojn kiujn ĝi enhavas. Estas lingvo, ne manĝaĵo en kiu eble vi povas elekti meti tiom da salo aŭ nur iomete...
mihxil (User's profile) October 20, 2011, 6:31:44 AM
Desmut:Miĥil,Kial vi tiel alparolas min? Ŝajne vi ne bone komprenis min. Mi ne asertis ke mi ne volas uzi la akuzativon. Mi nur volas relativigi la halelujadon de kelkaj uloj pri tiu n-finaĵo.
Memoru ke tio kion vi nun lernas estas lingvo, kaj ke lingvo estas sistemo kun reguloj kaj bezonoj, en Esperanto, kiel en multaj aliaj lingvoj, unu el tiuj bezonoj estas la akuzativo, ĉu gravas se ĝi utilas aŭ ne? Tute ne!
zan (User's profile) October 21, 2011, 9:42:20 AM
miĥil:En ĉiuj aliaj kazoj ja uzu'Kiam transitiva verbo havas objekton, tiam oni uzas akuzativon kiel montrilon por objekto. La aliaj kazoj, kie necesas akuzativo, estas priskriboj por tempo kaj por direkto kaj por mezuro kaj..., kiel vi scias. Se ne estus akuzativo, oni ĝeniĝus.
En la frazo "I ate an apple", la vorto "an apple" estas objekto de "eat". Via cerbo scias, ke "an apple" estas manĝita aĵo. Tiam vi povas uzi akuzativon por "apple". Mi manĝis pomon. Facile. Nur alkutimiĝi, ĉu ne? Kial vi ne volas alkutimiĝi?
darkweasel (User's profile) October 21, 2011, 11:23:46 AM
zan:Kial vi ne volas alkutimiĝi?Denove: mih'xil ne diris, ke li ne volas uzi la akuzativon.
cellus (User's profile) October 22, 2011, 7:32:50 AM
Kion esperanto tamen perdas en tuja komprenebleco ĝi gajnas en pli granda esprimkapablo, sed en interparoloj kun ekzemple polaj esperantistoj mi ofte trovas vortojn kiuj estas pli-malpli komunaj al ni sveda-pola interparolantoj sed aliaj en esperanto!
Kjell R
zan (User's profile) October 23, 2011, 5:11:27 AM