Ĉu vi timas la anglan (lingvon)?
diogotux,2011年10月12日の
メッセージ: 39
言語: Esperanto
robbkvasnak (プロフィールを表示) 2011年11月28日 19:05:56
Ne-usonanoj opinias la anglan prestiĝa pro la ekonomio. Sed mi devas raporti ĉi-tie ke la malriĉeco rapide kreskas en Usono. Hieraŭ mi vidis en la elevido raporton pri senhejmaj familioj kiuj vivas en aŭtoj aŭ kamionoj. Estas multaj el ili kaj la nombroj kreskas. Tio plorigis min.
Francisko1 (プロフィールを表示) 2011年11月28日 19:16:51
mihxil (プロフィールを表示) 2011年11月28日 19:43:29
Francisko1:La plimulto da personoj ne povas lerni bone lingvojn malfacilajn kiel estas la angla. Se la premado por lernigi ĉi tiun lingvon estus pli forta estontece, multaj uloj povus freneziĝi. Bedaŭrinde.Mi kredas ke vi jam provis lerni la anglan, ĉu ne?
AlfRoland (プロフィールを表示) 2011年11月28日 19:46:49
miĥil:Francisko1:La plimulto da personoj ne povas lerni bone lingvojn malfacilajn kiel estas la angla. Se la premado por lernigi ĉi tiun lingvon estus pli forta estontece, multaj uloj povus freneziĝi. Bedaŭrinde.Mi kredas ke vi jam provis lerni la anglan, ĉu ne?
Francisko1 (プロフィールを表示) 2011年12月6日 22:41:33
miĥil:Certe, mi komencis lerni la anglan lingvon forte antaŭ tri jaroj. Kaj post unu jaro mi estos instruisto pri angla lingvo. Tamen, mi konsideras la anglan lingvon kiel malsaniga lingvo ("lingvo kiu malsanigas homojn"). Sed mi estos honesta kaj kiam lernante demandos al mi "kial la angla kaj ne esperanto?", mi respondos ke por la malforteco de la mensoj de la homoj, kiuj ĉiam preferas fari laŭ la plimulto anstataŭ uzi ilian cerbon por pensi ili mem. Esperanto sukcesos kiam la homa konscienco kreskos. Dankon pro cia respondo.Francisko1:La plimulto da personoj ne povas lerni bone lingvojn malfacilajn kiel estas la angla. Se la premado por lernigi ĉi tiun lingvon estus pli forta estontece, multaj uloj povus freneziĝi. Bedaŭrinde.Mi kredas ke vi jam provis lerni la anglan, ĉu ne?
lgg (プロフィールを表示) 2011年12月6日 23:11:00
mihxil (プロフィールを表示) 2011年12月7日 6:42:57
Francisko1:Sed mi estos honesta kaj kiam lernante demandos al mi "kial la angla kaj ne esperanto?", mi respondos ke por la malforteco de la mensoj de la homoj, kiuj ĉiam preferas fari laŭ la plimulto anstataŭ uzi ilian cerbon por pensi ili mem.Kia sensencaĵo. Homo kiu uzas sian cerbon ankaŭ konkludus ke estas pli utile lerni la anglan. Ne temas pri sekvi la plimulton. Kaj eĉ se estus, tio en kazo de lingvolernado estas racia, ĉar lingvo pli utilas kiam pli da ĝin scipovas.
Francisko1:ciaViaj provoj ŝanĝi la lingvon aspektus malpli naivaj se vi ornamus ilin per malpli da gramatikaj eraroj.
hebda999 (プロフィールを表示) 2011年12月7日 7:35:15
miĥil:Kial "cia" estas erara? Klarigu. Mi ne vidas eraron:
Francisko1:ciaViaj provoj ŝanĝi la lingvon aspektus malpli naivaj se vi ornamus ilin per malpli da gramatikaj eraroj.
ci -> cia
Malofta, jes, sed NE erara!
Kaj mi pensas same kiel Francisko - la angla lingvo estas malbono.
mihxil (プロフィールを表示) 2011年12月7日 7:45:03
hebda999: Kial "cia" estas erara?La gramatikaj eraroj troviĝas en la resto de lia mesaĝo. Ne en la formo de 'cia' mem.
hebda999:Malofta, jes, sed NE erara!'ci' ne estas parto de norma esperanto. Uzadi ĝin klare estas devio.
hebda999 (プロフィールを表示) 2011年12月7日 9:20:32
miĥil:Kio estas "norma" esperanto? "ci" estas rara, eble malofte uzata, sed apartenas al la esperanta gramatiko priskribita de L. Zamenhof. Do ne estas erara.hebda999:Malofta, jes, sed NE erara!'ci' ne estas parto de norma esperanto. Uzadi ĝin klare estas devio.
Francisko uzis ĝin nur unufoje (ne uzadis ĝin multfoje), kial vi sugestias, ke tio estas lia maniero kaj li estas deviulo? Klarigu.