Więcej

Ĉu vi timas la anglan (lingvon)?

od diogotux, 12 października 2011

Wpisy: 39

Język: Esperanto

robbkvasnak (Pokaż profil) 28 listopada 2011, 19:05:56

Mi iomete timas ke la usonanoj (miaj kunpatrianoj) ege malinteresiĝas pri aliaj lingvoj kaj aliaj popoloj. En Usono oni ofte aŭdas mokadon pri filmoj el aliaj landoj. Oni mispronuncas fremdajn vortojn tiom ke mi ofte ne komprenas pri kio oni parolas - eĉ en la televido!!! Eble mi malpravas (espereble) sed mi havas la impreson ke ne nur usonanoj malinteresiĝas pri aliaj lingvoj sed ankaŭ aliaj anglalingvanoj ne volas lerni aliajn lingvojn. Eĉ ŝajnas ke ne-anglalingvanoj nur volas lerni la anglan/usonan.
Ne-usonanoj opinias la anglan prestiĝa pro la ekonomio. Sed mi devas raporti ĉi-tie ke la malriĉeco rapide kreskas en Usono. Hieraŭ mi vidis en la elevido raporton pri senhejmaj familioj kiuj vivas en aŭtoj aŭ kamionoj. Estas multaj el ili kaj la nombroj kreskas. Tio plorigis min.

Francisko1 (Pokaż profil) 28 listopada 2011, 19:16:51

La plimulto da personoj ne povas lerni bone lingvojn malfacilajn kiel estas la angla. Se la premado por lernigi ĉi tiun lingvon estus pli forta estontece, multaj uloj povus freneziĝi. Bedaŭrinde.

mihxil (Pokaż profil) 28 listopada 2011, 19:43:29

Francisko1:La plimulto da personoj ne povas lerni bone lingvojn malfacilajn kiel estas la angla. Se la premado por lernigi ĉi tiun lingvon estus pli forta estontece, multaj uloj povus freneziĝi. Bedaŭrinde.
Mi kredas ke vi jam provis lerni la anglan, ĉu ne?

AlfRoland (Pokaż profil) 28 listopada 2011, 19:46:49

miĥil:
Francisko1:La plimulto da personoj ne povas lerni bone lingvojn malfacilajn kiel estas la angla. Se la premado por lernigi ĉi tiun lingvon estus pli forta estontece, multaj uloj povus freneziĝi. Bedaŭrinde.
Mi kredas ke vi jam provis lerni la anglan, ĉu ne?
rido.gif

Francisko1 (Pokaż profil) 6 grudnia 2011, 22:41:33

miĥil:
Francisko1:La plimulto da personoj ne povas lerni bone lingvojn malfacilajn kiel estas la angla. Se la premado por lernigi ĉi tiun lingvon estus pli forta estontece, multaj uloj povus freneziĝi. Bedaŭrinde.
Mi kredas ke vi jam provis lerni la anglan, ĉu ne?
Certe, mi komencis lerni la anglan lingvon forte antaŭ tri jaroj. Kaj post unu jaro mi estos instruisto pri angla lingvo. Tamen, mi konsideras la anglan lingvon kiel malsaniga lingvo ("lingvo kiu malsanigas homojn"). Sed mi estos honesta kaj kiam lernante demandos al mi "kial la angla kaj ne esperanto?", mi respondos ke por la malforteco de la mensoj de la homoj, kiuj ĉiam preferas fari laŭ la plimulto anstataŭ uzi ilian cerbon por pensi ili mem. Esperanto sukcesos kiam la homa konscienco kreskos. Dankon pro cia respondo.

lgg (Pokaż profil) 6 grudnia 2011, 23:11:00

Kio mirinda pozicio, ne fari io ajn, kaj atendi ke ĉies subite amos Esperanto! Esperanto ne havas estonton, se ne estas adaptota pro bezonaj de moderna popoloj. La angla lingva ne timas ŝangi sian gramatikon kaj leksikon, pro kio Esperanto devas esti malplibona?

mihxil (Pokaż profil) 7 grudnia 2011, 06:42:57

Francisko1:Sed mi estos honesta kaj kiam lernante demandos al mi "kial la angla kaj ne esperanto?", mi respondos ke por la malforteco de la mensoj de la homoj, kiuj ĉiam preferas fari laŭ la plimulto anstataŭ uzi ilian cerbon por pensi ili mem.
Kia sensencaĵo. Homo kiu uzas sian cerbon ankaŭ konkludus ke estas pli utile lerni la anglan. Ne temas pri sekvi la plimulton. Kaj eĉ se estus, tio en kazo de lingvolernado estas racia, ĉar lingvo pli utilas kiam pli da ĝin scipovas.

Francisko1:cia
Viaj provoj ŝanĝi la lingvon aspektus malpli naivaj se vi ornamus ilin per malpli da gramatikaj eraroj.

hebda999 (Pokaż profil) 7 grudnia 2011, 07:35:15

miĥil:
Francisko1:cia
Viaj provoj ŝanĝi la lingvon aspektus malpli naivaj se vi ornamus ilin per malpli da gramatikaj eraroj.
Kial "cia" estas erara? Klarigu. Mi ne vidas eraron:

ci -> cia

Malofta, jes, sed NE erara!

Kaj mi pensas same kiel Francisko - la angla lingvo estas malbono.

mihxil (Pokaż profil) 7 grudnia 2011, 07:45:03

hebda999: Kial "cia" estas erara?
La gramatikaj eraroj troviĝas en la resto de lia mesaĝo. Ne en la formo de 'cia' mem.

hebda999:Malofta, jes, sed NE erara!
'ci' ne estas parto de norma esperanto. Uzadi ĝin klare estas devio.

hebda999 (Pokaż profil) 7 grudnia 2011, 09:20:32

miĥil:
hebda999:Malofta, jes, sed NE erara!
'ci' ne estas parto de norma esperanto. Uzadi ĝin klare estas devio.
Kio estas "norma" esperanto? "ci" estas rara, eble malofte uzata, sed apartenas al la esperanta gramatiko priskribita de L. Zamenhof. Do ne estas erara.

Francisko uzis ĝin nur unufoje (ne uzadis ĝin multfoje), kial vi sugestias, ke tio estas lia maniero kaj li estas deviulo? Klarigu.

Wróć do góry