Ĉu vi timas la anglan (lingvon)?
글쓴이: diogotux, 2011년 10월 12일
글: 39
언어: Esperanto
diogotux (프로필 보기) 2011년 10월 12일 오후 2:27:00
Kial la timon, kamaradoj? Mi scipovas la anglan, ne pro ĝia facileco sed pro mia ekspozicio al ĝi (en medio, libroj, ktp)
Mi kuraĝas diri ke la anglan lingvon kaj kulturon indas lerni ĉiuj. Pro ĝia intereseco kaj riĉeco.
Tjeri (프로필 보기) 2011년 10월 12일 오후 2:46:08
la anglan lingvon kaj kulturon indas lerni ĉiujPrave. Sed kial pli ol la ĉina, la japana, la franca, la inuita, la kataluna, la keĉua, la korea, la tibeta, la nederlanda, la rusa, la azteka, la hinda, la cigana, la germana, la pola, la ŭolofa, la zulua, la araba, la turka, eĉ la brazila? ...kaj kompreneble mi forgesis multajn aliajn, ĉiujn lernindajn de ĉiu.
barat (프로필 보기) 2011년 10월 12일 오후 3:09:58
diogotŭ:Mi kuraĝas diri ke la anglan lingvon kaj kulturon indas lerni ĉiuj. Pro ĝia intereseco kaj riĉeco.Kaj mi kuraĝas diri, ke nur tiuj devas ĝin lerni, kiuj ĝin ŝatas. Kial devigi ĉiujn aliajn fari ion, kion ili ne volas aŭ ne ŝatas fari?
gianich73 (프로필 보기) 2011년 10월 12일 오후 3:14:13
diogotŭ:Daŭrigante la diskuton de alia fadeno, mi proponas alivortigi la demandon.Mi tute konsentas kun vi. Tamen, mi preferus ke ni havus lingvon por internacia komunikado kiu ne estas la heredaĵo de neniu nacio kiu estas la kazo de Esperanto.
Kial la timon, kamaradoj? Mi scipovas la anglan, ne pro ĝia facileco sed pro mia ekspozicio al ĝi (en medio, libroj, ktp)
Mi kuraĝas diri ke la anglan lingvon kaj kulturon indas lerni ĉiuj. Pro ĝia intereseco kaj riĉeco.
cellus (프로필 보기) 2011년 10월 12일 오후 3:59:07
Tute libervole mi lernis esperanton
Mi ŝatas ambaŭ lingvojn, kaj en mia vivo tiuj du lingvoj kompletigas unu la alian.
Mi ne estas certa ke infanoj ĉiam estas sufiĉe saĝaj por fari elekton de lingvo.
Mi kredas ke esperanto havus grandajn avantaĝojn antabu la angla kiel internacia lingvo, sed pri tio ni esperantistoj devas konvinki la publikon, ĉiujn aliajn homojn.
Solulo (프로필 보기) 2011년 10월 12일 오후 4:20:10
diogotŭ:O jesssss. Nenia kulturo kaj lingvo estas tiel riĉa kiel la angla, mi kuraĝas diri.
Mi kuraĝas diri ke la anglan lingvon kaj kulturon indas lerni ĉiuj. Pro ĝia intereseco kaj riĉeco.

La franca, la germana la rusa kulturo estas nenio kompare kun la angla.
barat (프로필 보기) 2011년 10월 12일 오후 4:32:01
Solulo:...La franca, la germana la rusa kulturo estas nenio kompare kun la angla.Ne, ne. Tio kuris alie:
"La kapablo por detrui la tutan planedon estas malsignifa kompare kun la Potenco de la Forto" (ne mia -- Darth Vader, Star Wars, New Hope).
"May the Force be with you!"
qwertz (프로필 보기) 2011년 10월 12일 오후 4:51:15
barat:Kiu de personoj estas ĉiujn? Vi skribis de via tutpersona antipatio kontraŭe anglan lingvon, ĉu ne?
diogotŭ:Mi kuraĝas diri ke la anglan lingvon kaj kulturon indas lerni ĉiuj. Pro ĝia intereseco kaj riĉeco.Kaj mi kuraĝas diri, ke nur tiuj devas ĝin lerni, kiuj ĝin ŝatas. Kial devigi ĉiujn aliajn fari ion, kion ili ne volas aŭ ne ŝatas fari?
barat (프로필 보기) 2011년 10월 12일 오후 5:42:06
qwertz:Tute false. Mi amas la anglan lingvon. Mi nur ne amas ĝian tutmondan dominadon. Kaj ĉiuj aliaj = tiuj, kiuj ne amas la lingvon aŭ ne kapablas ĝin ellerni. Tio estas ja tute klara esprimo, ĉu ne?barat:Kiu de personoj estas ĉiujn? Vi skribis de via tutpersona antipatio kontraŭe anglan lingvon, ĉu ne?
diogotŭ:Mi kuraĝas diri ke la anglan lingvon kaj kulturon indas lerni ĉiuj. Pro ĝia intereseco kaj riĉeco.Kaj mi kuraĝas diri, ke nur tiuj devas ĝin lerni, kiuj ĝin ŝatas. Kial devigi ĉiujn aliajn fari ion, kion ili ne volas aŭ ne ŝatas fari?
darkweasel (프로필 보기) 2011년 10월 12일 오후 7:54:47
vidas vandenis:Mi estas preskaŭ certa, ke la qwertz-a *kiu de signifu kiaj - eble el germanlingva influo (was für estas laŭvorte "kio por", sed signifas "kia").qwertz:Vi ne komprenis? Kaj mi, sed vin.barat:Kiu de personoj estas ĉiujn? Vi skribis de via tutpersona antipatio kontraŭe anglan lingvon, ĉu ne?