前往目錄

Ĉu vi timas la anglan (lingvon)?

貼文者: diogotux, 2011年10月12日

訊息: 39

語言: Esperanto

diogotux (顯示個人資料) 2011年10月12日下午2:27:00

Daŭrigante la diskuton de alia fadeno, mi proponas alivortigi la demandon.

Kial la timon, kamaradoj? Mi scipovas la anglan, ne pro ĝia facileco sed pro mia ekspozicio al ĝi (en medio, libroj, ktp)

Mi kuraĝas diri ke la anglan lingvon kaj kulturon indas lerni ĉiuj. Pro ĝia intereseco kaj riĉeco.

Tjeri (顯示個人資料) 2011年10月12日下午2:46:08

la anglan lingvon kaj kulturon indas lerni ĉiuj
Prave. Sed kial pli ol la ĉina, la japana, la franca, la inuita, la kataluna, la keĉua, la korea, la tibeta, la nederlanda, la rusa, la azteka, la hinda, la cigana, la germana, la pola, la ŭolofa, la zulua, la araba, la turka, eĉ la brazila? ...kaj kompreneble mi forgesis multajn aliajn, ĉiujn lernindajn de ĉiu.

barat (顯示個人資料) 2011年10月12日下午3:09:58

diogotŭ:Mi kuraĝas diri ke la anglan lingvon kaj kulturon indas lerni ĉiuj. Pro ĝia intereseco kaj riĉeco.
Kaj mi kuraĝas diri, ke nur tiuj devas ĝin lerni, kiuj ĝin ŝatas. Kial devigi ĉiujn aliajn fari ion, kion ili ne volas aŭ ne ŝatas fari?

gianich73 (顯示個人資料) 2011年10月12日下午3:14:13

diogotŭ:Daŭrigante la diskuton de alia fadeno, mi proponas alivortigi la demandon.

Kial la timon, kamaradoj? Mi scipovas la anglan, ne pro ĝia facileco sed pro mia ekspozicio al ĝi (en medio, libroj, ktp)

Mi kuraĝas diri ke la anglan lingvon kaj kulturon indas lerni ĉiuj. Pro ĝia intereseco kaj riĉeco.
Mi tute konsentas kun vi. Tamen, mi preferus ke ni havus lingvon por internacia komunikado kiu ne estas la heredaĵo de neniu nacio kiu estas la kazo de Esperanto.

cellus (顯示個人資料) 2011年10月12日下午3:59:07

Kompreneble mi ne timas la anglan lingvon. Mi lernis ĝin, ĉar ĝi estis en la lerneja programo. Kelkajn aliajn lingvojn mi lernis pro propra intereso.

Tute libervole mi lernis esperanton

Mi ŝatas ambaŭ lingvojn, kaj en mia vivo tiuj du lingvoj kompletigas unu la alian.

Mi ne estas certa ke infanoj ĉiam estas sufiĉe saĝaj por fari elekton de lingvo.

Mi kredas ke esperanto havus grandajn avantaĝojn antabu la angla kiel internacia lingvo, sed pri tio ni esperantistoj devas konvinki la publikon, ĉiujn aliajn homojn.

Solulo (顯示個人資料) 2011年10月12日下午4:20:10

diogotŭ:

Mi kuraĝas diri ke la anglan lingvon kaj kulturon indas lerni ĉiuj. Pro ĝia intereseco kaj riĉeco.
O jesssss. Nenia kulturo kaj lingvo estas tiel riĉa kiel la angla, mi kuraĝas diri. okulumo.gif
La franca, la germana la rusa kulturo estas nenio kompare kun la angla.

barat (顯示個人資料) 2011年10月12日下午4:32:01

Solulo:...La franca, la germana la rusa kulturo estas nenio kompare kun la angla.
Ne, ne. Tio kuris alie:

"La kapablo por detrui la tutan planedon estas malsignifa kompare kun la Potenco de la Forto" (ne mia -- Darth Vader, Star Wars, New Hope).

"May the Force be with you!"

qwertz (顯示個人資料) 2011年10月12日下午4:51:15

barat:
diogotŭ:Mi kuraĝas diri ke la anglan lingvon kaj kulturon indas lerni ĉiuj. Pro ĝia intereseco kaj riĉeco.
Kaj mi kuraĝas diri, ke nur tiuj devas ĝin lerni, kiuj ĝin ŝatas. Kial devigi ĉiujn aliajn fari ion, kion ili ne volas aŭ ne ŝatas fari?
Kiu de personoj estas ĉiujn? Vi skribis de via tutpersona antipatio kontraŭe anglan lingvon, ĉu ne?

barat (顯示個人資料) 2011年10月12日下午5:42:06

qwertz:
barat:
diogotŭ:Mi kuraĝas diri ke la anglan lingvon kaj kulturon indas lerni ĉiuj. Pro ĝia intereseco kaj riĉeco.
Kaj mi kuraĝas diri, ke nur tiuj devas ĝin lerni, kiuj ĝin ŝatas. Kial devigi ĉiujn aliajn fari ion, kion ili ne volas aŭ ne ŝatas fari?
Kiu de personoj estas ĉiujn? Vi skribis de via tutpersona antipatio kontraŭe anglan lingvon, ĉu ne?
Tute false. Mi amas la anglan lingvon. Mi nur ne amas ĝian tutmondan dominadon. Kaj ĉiuj aliaj = tiuj, kiuj ne amas la lingvon aŭ ne kapablas ĝin ellerni. Tio estas ja tute klara esprimo, ĉu ne?

darkweasel (顯示個人資料) 2011年10月12日下午7:54:47

vidas vandenis:
qwertz:
barat:
diogotŭ:Mi kuraĝas diri ke la anglan lingvon kaj kulturon indas lerni ĉiuj. Pro ĝia intereseco kaj riĉeco.
Kaj mi kuraĝas diri, ke nur tiuj devas ĝin lerni, kiuj ĝin ŝatas. Kial devigi ĉiujn aliajn fari ion, kion ili ne volas aŭ ne ŝatas fari?
Kiu de personoj estas ĉiujn? Vi skribis de via tutpersona antipatio kontraŭe anglan lingvon, ĉu ne?
Vi ne komprenis? Kaj mi, sed vin. senkulpa.gif
Mi estas preskaŭ certa, ke la qwertz-a *kiu de signifu kiaj - eble el germanlingva influo (was für estas laŭvorte "kio por", sed signifas "kia").

回到上端