본문으로

Janko-klavaro

글쓴이: jchthys, 2011년 10월 12일

글: 4

언어: Esperanto

jchthys (프로필 보기) 2011년 10월 12일 오후 2:31:58

Saluton,

Ĉu iu konas la Janko-klavararanĝo por la piano? Ĝi ŝajne pli taŭgas ol tradicia klavaro, sed pro la nunaj ludantoj ĝi ne vere sukcesis iĝi ofta.

Vi povas legi pri ĝi ĉe Vikipedio.

Lastatempe oni rekreis la ideon en Japanujo, kaj vi povas [url= http://tinyurl.com/jankoekzemplo]aŭskulti ekzemplon ĉe YouTube[/url].

maratonisto (프로필 보기) 2011년 10월 13일 오후 3:41:07

jchthys, mi ĝojas legi Vian mesaĝon. Mi faris mem la klavaron de Janko (Variaĵo de Firestone patentita en 1947 en Usono) en 1984 kaj ludis ĝin ĝis ĝi rompis en 1997. Sendu al mi Vian retadreson (aŭ skribu ion al ikossey (heliko) rambler punkto ru) kaj mi sendos al Vi mian karaokeon programon, kiu montras ludon sur tiu klavaro.
La sperto de ludo estas tre favora, kvankam la kvalito de hejma fabrikado estis aĉa. Mi bedaŭras, ke mi estas devigita denove ludi sur la kutima klavaro de piano. Krom simetrio de la klavaro mi malkovris dum ludo aliajn avantaĝojn de la klavaro.
Mi konsilis kun spertuloj, por lanĉi la fabrikadon oni bezonas investi ĉirkaŭ 400 mil eŭrojn, sed poste havos stabilan profiton.
Mi volis aŭskulti Vian japanan ligilon, sed ĝi ne funkcias.

jchthys (프로필 보기) 2011년 10월 13일 오후 7:24:38

Ho, fuŝe, la aŭtomata ŝanĝo de "U'x" al "Ŭ" estis la problemo. Mi riparis la ligon kun Tinyurl.

Gratulon pro via uzado de tiu interesa versio de la muzikilo!

darkweasel (프로필 보기) 2011년 10월 13일 오후 8:12:54

jchthys:Ho, fuŝe, la aŭtomata ŝanĝo de "Ŭ" al "Ŭ" estis la problemo. Mi riparis la ligon kun Tinyurl.
Vi povas ankaŭ meti apostrofon inter u kaj x, por ke ĝi ne fariĝu ŭ.

다시 위로