Wpisy: 4
Język: Esperanto
jchthys (Pokaż profil) 12 października 2011, 14:31:58
Ĉu iu konas la Janko-klavararanĝo por la piano? Ĝi ŝajne pli taŭgas ol tradicia klavaro, sed pro la nunaj ludantoj ĝi ne vere sukcesis iĝi ofta.
Vi povas legi pri ĝi ĉe Vikipedio.
Lastatempe oni rekreis la ideon en Japanujo, kaj vi povas [url= http://tinyurl.com/jankoekzemplo]aŭskulti ekzemplon ĉe YouTube[/url].
maratonisto (Pokaż profil) 13 października 2011, 15:41:07
La sperto de ludo estas tre favora, kvankam la kvalito de hejma fabrikado estis aĉa. Mi bedaŭras, ke mi estas devigita denove ludi sur la kutima klavaro de piano. Krom simetrio de la klavaro mi malkovris dum ludo aliajn avantaĝojn de la klavaro.
Mi konsilis kun spertuloj, por lanĉi la fabrikadon oni bezonas investi ĉirkaŭ 400 mil eŭrojn, sed poste havos stabilan profiton.
Mi volis aŭskulti Vian japanan ligilon, sed ĝi ne funkcias.
jchthys (Pokaż profil) 13 października 2011, 19:24:38
Gratulon pro via uzado de tiu interesa versio de la muzikilo!
darkweasel (Pokaż profil) 13 października 2011, 20:12:54
jchthys:Ho, fuŝe, la aŭtomata ŝanĝo de "Ŭ" al "Ŭ" estis la problemo. Mi riparis la ligon kun Tinyurl.Vi povas ankaŭ meti apostrofon inter u kaj x, por ke ĝi ne fariĝu ŭ.