Ĉu vi iam havis Esperantan krizon,
от Solulo, 14 октомври 2011
Съобщения: 41
Език: Esperanto
mihxil (Покажи профила) 17 октомври 2011, 16:22:14
Solulo:Mi ĵus finis legi la eldirojn de Chainy kaj ia poetika sento de malespero kaj malĝojo ekposedis mian koron.Kia reagaĉo jeno estas? Mi ne legis la pollingvajn forumojn do mi ne scias kiom pravis Chainy pri la asertoj tie okazuntaj.
Kaj mi alvenis al la grandioza kaj superba konkludo, ke la plej bona reago estos...ĉi foje ne fari komentojn.
Do, mi silentos sed mi iel antaŭsentas, ke nie kara kaj nobla kontraŭulo ne silentos.
Estas homoj kiuj ĉiam ŝatas havi la lastan vorton.
Ni vidos.
Sed ne gravas. Preni tian ĉi superecan sintenon ŝajnas al mi sufiĉe malsincera, kaj eĉ malsimpatia.
Se vi decidas ne diri ion, do efektive diru nenion. Kaj ne parolu pri grandiozaj kaj superbaj konkludoj kaj viaj antaŭsentoj pri reagoj de 'kara' kaj 'nobla' kontraŭulo (pri la ĉi tia atribuado de aliaj homoj ni jam antaŭe parolis. Tio estas almenaŭ suspektinda, kaj mi ne vere komprenas la tamenan insiston pri ili).
Solulo (Покажи профила) 17 октомври 2011, 16:41:11
Ĉu vi ĉiuj vere ne komprenas ke oni povas skribi ĉi tie nur por ekzerci Esperanton?
Ŝajnas al mi ke okazos ia grava milito; Chainy kaj Miĥil kontraŭ Barat, Targanok kaj Solulo. Nu, ni vidos.
mihxil (Покажи профила) 17 октомври 2011, 16:43:37
Sunjo:Kaj se vi ne sukcesos solvi vian konflikton ĉi tie, kial oni esperu ke Esperanto estos solvo por internaciaj konfliktoj?Mi pensas ke tia espero ĉiuokaze estas parto de tiu krizega naivo de multaj esperantistoj.
Ekzistis diversaj pli grandskalaj konfliktoj kiuj okazis malgraŭ sameco de la lingvoj de la grupoj. Ni ekzemple pensu pri la militoj en eksJugoslavio. La baroj de neinterkompreno ofte tute ne estas lingvaj.
barat (Покажи профила) 17 октомври 2011, 19:03:33
En sovjeta arestejo sidas tri malĝojaj viroj. Post longa tempo, en mallumo, ili komencas paroli inter si.
- Kial vi estas tie ĉi? - demandas unu el ili.
- Mi voĉdonis por Ĉernenko.
- Kaj vi?
- Mi voĉdonis kontraŭ Ĉernenko.
- Kaj vi, kial vi estas kun ni? - la du demandis la trian.
- Mi estas Ĉernenko mem.
Do, ĉiuj same ŝuldas, la atakanto kaj liaj viktimoj.
Solulo (Покажи профила) 17 октомври 2011, 19:07:56
barat:Tiu afero remerorigas min pri unu ŝerco:Nur la Rusoj kaj ni povas kompreni tion. Bonega.
En sovjeta arestejo sidas tri malĝojaj viroj. Post longa tempo, en mallumo, ili komencas paroli inter si.
- Kial vi estas tie ĉi? - demandas unu el ili.
- Mi voĉdonis por Ĉernenko.
- Kaj vi?
- Mi voĉdonis kontraŭ Ĉernenko.
- Kaj vi, kial vi estas kun ni? - la du demandis la trian.
- Mi estas Ĉernenko mem.
Estas interese ke malgraŭ niaj (polaj - rusaj) konfliktoj, mi sentas min spirite pli proksima al Ruso ol la "civilizita ulo de okcidenta Eŭropo.)
Kalinka, Kalinka, Kalinka moja....
barat (Покажи профила) 17 октомври 2011, 19:31:06
Solulo:Estas interese ke malgraŭ niaj (polaj - rusaj) konfliktoj, mi sentas min spirite pli proksima al Ruso ol la "civilizita ulo de okcidenta Eŭropo.)Kun rusoj ni povas facile interkomunikiĝi, kaj kun okcidentaj eŭropanoj ne, tial ni, poloj, nomas germanojn per la vorto "Niemcy" (mutuloj). Historia afero. Se temas pri rusaj melodioj - mi preferas
Kalinka, Kalinka, Kalinka moja....
moskvajn vesperojn en la pola lingvo
-------------------------
Kalinka
Ruso ludanta pola nacia melodio - polonezo de Og...
Solulo (Покажи профила) 17 октомври 2011, 19:48:00
barat:Spasiba, barat. Ne temas nur pri la simileco de lingvoj. Estas io alia; la slava animo. Mi ege ŝatas Bulat Okudzava'n. Hmmm, mielo kun sukero.
Kun rusoj ni povas facile interkomunikiĝi, kaj kun okcidentaj eŭropanoj ne, tial ni, poloj, nomas germanojn per la vorto "Niemcy" (mutuloj). Historika afero. Se temas pri rusaj melodioj - mi preferas
moskvajn vesperojn en la pola lingvo
sudanglo (Покажи профила) 18 октомври 2011, 10:00:30
Dum la nuna ekonomia krizo estas multaj senlaboraj junuloj kiuj havas nenion por fari dum la tago.
Ni varbu ilin al nia afero kaj baldaŭ ni havos belan armeon por konkeri la mondon.
barat (Покажи профила) 18 октомври 2011, 12:49:09
sudanglo:Homoj, ne malesperu.Sudanglo, bedaŭrinde plejmulto da polaj spertuloj laboras en Anglio, do en Pollando ili mankas kaj ĉiu povas labori se li/ŝi havas proprajn kapablojn (tio estas la kulpo de niaj politikistoj). Ni urĝe bezonas spertajn homojn. Kaj tiuj, kiuj nenion faras dum la tuta tago, ankaŭ ne taŭgus por nia tasko, nu, eble kiel kanona viando... (cannon fodder)
Dum la nuna ekonomia krizo estas multaj senlaboraj junuloj kiuj havas nenion por fari dum la tago.
Ni varbu ilin al nia afero kaj baldaŭ ni havos belan armeon por konkeri la mondon.
Due, ni (almenaŭ mi mem) ne volas konkeri la mondon. Ni preferas, ke ĉiuj memvole elektu la Esperanton - la lingvo sen lingva kripleco, libera, justa kaj pli facila ol nunaj sistemoj de interkultura komunikado (ĉefe la angla).
zan (Покажи профила) 19 октомври 2011, 08:43:12
Amindaj poloj, revenu~~~
Mi ankoraŭ neniam havas Esperantan krizon. Mi ĝuos Esperanton, dum Lernu!-forumo ekzistos. Mi ne volas vidi ĉi tie tragedion.