У садржају

Komencistaj Domandoj

од Hyperboreus, 15. октобар 2011.

Поруке: 7

Језик: Esperanto

Hyperboreus (Погледати профил) 15. октобар 2011. 17.38.40

Forigite

darkweasel (Погледати профил) 15. октобар 2011. 18.07.37

laŭ mi "manĝadi" ne signifas ion per si mem negativan. tiun sencon esprimu per "manĝaĉi".

via germanlingva frazo fakte miaopinie sonas multe pli nature en la formo: Ich ging in die Stadt, _um_ Essen zu kaufen.

kaj ĉu ne latine "fui" estas nur "mi estis" kaj ne "mi iris"?

ĉiuokaze la esperanta esprimo estas: mi iris en (la) urbon por aĉeti manĝ(aĵ)on.

antoniomoya (Погледати профил) 15. октобар 2011. 18.20.15

Hyperboreus:Mi havas demandon rilatan al la sufikso „-ad-“. Ĉu ĉi tiu sufikso estas uzebla por formi verba intensivaverba iterativa? Mi provos, klarigi ĝi pli precize:

Li manĝas. - (fundamenta formo) Li manĝas normale.
Li manĝadas. - (verbum intensivum) Li manĝas multe, rapide kaj kiel besto.
Laŭ mi, la sufikso "ad" signifas ripetado de iu agado. Ekzemple:

Li manĝadas = li manĝas, kaj manĝas, kaj manĝas senĉese.
Mi dancadis = mi dancis, kaj dancis, kaj dancis kiel frenezulo.
Li karesadis = li karesis, kaj karesis, kaj karesis tede.

Amike el Hispanalando.

antoniomoya (Погледати профил) 15. октобар 2011. 18.24.10

Hyperboreus:Alian demandon: Kiel oni esprimas celan subfrazon (clausula finalis), kiam subjektoj estas identaj?

Esp: Fui a la ciudad a comprar comida.

Kiel mi dirus tion?
"Mi iris urben (aŭ al la urbo) aĉeti manĝaĵojn".

Denove amike.

Hyperboreus (Погледати профил) 15. октобар 2011. 18.34.03

Forigite

Balbutanto (Погледати профил) 15. октобар 2011. 18.46.13

Parenteze, bonvenon Hyperboreus.
sal.gif

sudanglo (Погледати профил) 16. октобар 2011. 12.57.31

La fridujo estis malplena. Mi havis nenion por manĝi - do mi iris en la urbon por aĉeti manĝaĵojn por re-stoki la fridujon.

(Ankaŭ por manĝaj provizoj vi povas uzi la Zamenhofan 'provianto'.)

La uzo de 'por' antaŭ infinitivo indikas la celon.

'-ad' en verbo emfazas daŭron aŭ ripetiĝon - ofte oni preferas la simplan formon de la verbo.

Do estas nature diri 'mi manĝis en tiu restoracio ĉiutage kiam mi estis juna.

'-ad' en substantivo estas alia afero. Manĝo estas io kiel matenmanĝo, vespermanĝo, lunĉo. Sed manĝado estas substantivigo de la ago manĝi.

Вратите се горе